II Kings 22

La aĝon de ok jaroj havis Joŝija, kiam li fariĝis reĝo, kaj tridek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jedida, filino de Adaja, el Bockat.
בן שמנה שנה יאשיהו במלכו ושלשים ואחת שנה מלך בירושלם ושם אמו ידידה בת עדיה מבצקת׃
Li agadis bone antaŭ la Eternulo, kaj iradis tute laŭ la vojo de sia patro David, kaj ne deflankiĝis dekstren, nek maldekstren.
ויעש הישר בעיני יהוה וילך בכל דרך דוד אביו ולא סר ימין ושמאול׃
En la dek-oka jaro de la reĝo Joŝija la reĝo sendis la skribiston Ŝafan, filo de Acalja, filo de Meŝulam, en la domon de la Eternulo, dirante:
ויהי בשמנה עשרה שנה למלך יאשיהו שלח המלך את שפן בן אצליהו בן משלם הספר בית יהוה לאמר׃
Iru al la ĉefpastro Ĥilkija, ke li elprenu la tutan monon, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo kaj kiun kolektis de la popolo la pordogardistoj,
עלה אל חלקיהו הכהן הגדול ויתם את הכסף המובא בית יהוה אשר אספו שמרי הסף מאת העם׃
kaj oni transdonu ĝin en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo, por ke ĉi tiuj donu ĝin al la laborantoj en la domo de la Eternulo, por rebonigi la difektojn en la domo,
ויתנה על יד עשי המלאכה המפקדים בבית יהוה ויתנו אתו לעשי המלאכה אשר בבית יהוה לחזק בדק הבית׃
al la ĉarpentistoj kaj konstruistoj kaj masonistoj, kaj por aĉeti lignon kaj ĉirkaŭhakitajn ŝtonojn por la rebonigo de la domo;
לחרשים ולבנים ולגדרים ולקנות עצים ואבני מחצב לחזק את הבית׃
sed oni ne postulu de ili kalkulan raporton pri la mono, transdonita en iliajn manojn, ĉar ili devas labori konfidate.
אך לא יחשב אתם הכסף הנתן על ידם כי באמונה הם עשים׃
Kaj la ĉefpastro Ĥilkija diris al la skribisto Ŝafan: Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo. Kaj Ĥilkija donis la libron al Ŝafan, kaj li ĝin legis.
ויאמר חלקיהו הכהן הגדול על שפן הספר ספר התורה מצאתי בבית יהוה ויתן חלקיה את הספר אל שפן ויקראהו׃
Kaj la skribisto Ŝafan venis al la reĝo kaj alportis al la reĝo respondon, kaj diris: Viaj servantoj elŝutis la monon, kiu troviĝis en la domo, kaj donis ĝin en la manojn de la laborplenumantoj en la domo de la Eternulo.
ויבא שפן הספר אל המלך וישב את המלך דבר ויאמר התיכו עבדיך את הכסף הנמצא בבית ויתנהו על יד עשי המלאכה המפקדים בית יהוה׃
Kaj la skribisto Ŝafan raportis al la reĝo, dirante: Libron donis al mi la pastro Ĥilkija. Kaj Ŝafan legis ĝin antaŭ la reĝo.
ויגד שפן הספר למלך לאמר ספר נתן לי חלקיה הכהן ויקראהו שפן לפני המלך׃
Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la libro de la instruo, li disŝiris siajn vestojn.
ויהי כשמע המלך את דברי ספר התורה ויקרע את בגדיו׃
Kaj la reĝo ordonis al la pastro Ĥilkija, kaj al Aĥikam, filo de Ŝafan, kaj al Aĥbor, filo de Miĥaja, kaj al la skribisto Ŝafan, kaj al Asaja, servanto de la reĝo, dirante:
ויצו המלך את חלקיה הכהן ואת אחיקם בן שפן ואת עכבור בן מיכיה ואת שפן הספר ואת עשיה עבד המלך לאמר׃
Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la popolo kaj por la tuta Judujo koncerne la vortojn de tiu trovita libro; ĉar granda estas la kolero de la Eternulo, ekflaminta kontraŭ ni pro tio, ke niaj patroj ne obeis la vortojn de tiu libro, por plenumi ĉion, kio estas skribita por ni.
לכו דרשו את יהוה בעדי ובעד העם ובעד כל יהודה על דברי הספר הנמצא הזה כי גדולה חמת יהוה אשר היא נצתה בנו על אשר לא שמעו אבתינו על דברי הספר הזה לעשות ככל הכתוב עלינו׃
Kaj iris la pastro Ĥilkija kaj Aĥikam kaj Aĥbor kaj Ŝafan kaj Asaja al la profetino Ĥulda, edzino de Ŝalum, filo de Tikva, filo de Ĥarĥas, la vestogardisto (ŝi loĝis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun ŝi.
וילך חלקיהו הכהן ואחיקם ועכבור ושפן ועשיה אל חלדה הנביאה אשת שלם בן תקוה בן חרחס שמר הבגדים והיא ישבת בירושלם במשנה וידברו אליה׃
Kaj ŝi diris al ili : Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Diru al la homo, kiu sendis vin al mi:
ותאמר אליהם כה אמר יהוה אלהי ישראל אמרו לאיש אשר שלח אתכם אלי׃
Tiele diras la Eternulo: Jen Mi venigos malfeliĉon sur ĉi tiun lokon kaj sur ĝiajn loĝantojn, ĉiujn vortojn de la libro, kiun legis la reĝo de Judujo.
כה אמר יהוה הנני מביא רעה אל המקום הזה ועל ישביו את כל דברי הספר אשר קרא מלך יהודה׃
Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per ĉiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraŭ ĉi tiu loko kaj ne estingiĝos.
תחת אשר עזבוני ויקטרו לאלהים אחרים למען הכעיסני בכל מעשה ידיהם ונצתה חמתי במקום הזה ולא תכבה׃
Sed koncerne la reĝon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi aŭdis:
ואל מלך יהודה השלח אתכם לדרש את יהוה כה תאמרו אליו כה אמר יהוה אלהי ישראל הדברים אשר שמעת׃
Ĉar via koro moliĝis kaj vi humiliĝis antaŭ la Eternulo, kiam vi aŭdis, kion Mi diris pri ĉi tiu loko kaj pri ĝiaj loĝantoj, ke ili fariĝos ruinaĵo kaj malbenaĵo, kaj vi disŝiris viajn vestojn kaj ploris antaŭ Mi, tial Mi ankaŭ aŭskultis vin, diras la Eternulo.
יען רך לבבך ותכנע מפני יהוה בשמעך אשר דברתי על המקום הזה ועל ישביו להיות לשמה ולקללה ותקרע את בגדיך ותבכה לפני וגם אנכי שמעתי נאם יהוה׃
Pro tio jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfeliĉon, kiun Mi venigos sur ĉi tiun lokon. Kaj ili alportis la respondon al la reĝo.
לכן הנני אספך על אבתיך ונאספת אל קברתיך בשלום ולא תראינה עיניך בכל הרעה אשר אני מביא על המקום הזה וישיבו את המלך דבר׃