II Kings 16

En la dek-sepa jaro de Pekaĥ, filo de Remalja, ekreĝis Aĥaz, filo de Jotam, reĝo de Judujo.
בשנת שבע עשרה שנה לפקח בן רמליהו מלך אחז בן יותם מלך יהודה׃
La aĝon de dudek jaroj havis Aĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem; kaj li ne agadis bone antaŭ la Eternulo, lia Dio, kiel lia patro David.
בן עשרים שנה אחז במלכו ושש עשרה שנה מלך בירושלם ולא עשה הישר בעיני יהוה אלהיו כדוד אביו׃
Li iradis laŭ la vojo de la reĝoj de Izrael, kaj eĉ sian filon li trairigis tra fajro, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj.
וילך בדרך מלכי ישראל וגם את בנו העביר באש כתעבות הגוים אשר הוריש יהוה אתם מפני בני ישראל׃
Li oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj kaj sur la montetoj kaj sub ĉiu verda arbo.
ויזבח ויקטר בבמות ועל הגבעות ותחת כל עץ רענן׃
Tiam Recin, reĝo de Sirio, kaj Pekaĥ, filo de Remalja, reĝo de Izrael, iris milite kontraŭ Jerusalemon; ili sieĝis Aĥazon, sed ne povis venkopreni.
אז יעלה רצין מלך ארם ופקח בן רמליהו מלך ישראל ירושלם למלחמה ויצרו על אחז ולא יכלו להלחם׃
En tiu tempo Recin, reĝo de Sirio, revenigis Elaton al Sirio kaj elpelis la Judojn el Elat; la Sirianoj eniris Elaton kaj ekloĝis tie ĝis la nuna tago.
בעת ההיא השיב רצין מלך ארם את אילת לארם וינשל את היהודים מאילות וארמים באו אילת וישבו שם עד היום הזה׃
Aĥaz sendis senditojn al Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, por diri: Mi estas via servanto kaj via filo; venu, kaj savu min kontraŭ la mano de la reĝo de Sirio kaj kontraŭ la mano de la reĝo de Izrael, kiuj leviĝis kontraŭ mi.
וישלח אחז מלאכים אל תגלת פלסר מלך אשור לאמר עבדך ובנך אני עלה והושעני מכף מלך ארם ומכף מלך ישראל הקומים עלי׃
Kaj Aĥaz prenis la arĝenton kaj oron, kiuj troviĝis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la reĝa domo, kaj sendis tion donace al la reĝo de Asirio.
ויקח אחז את הכסף ואת הזהב הנמצא בית יהוה ובאצרות בית המלך וישלח למלך אשור שחד׃
Kaj la reĝo de Asirio obeis lin, kaj la reĝo de Asirio iris kontraŭ Damaskon kaj prenis ĝin kaj transkondukis ĝiajn loĝantojn en Kiron, kaj Recinon li mortigis.
וישמע אליו מלך אשור ויעל מלך אשור אל דמשק ויתפשה ויגלה קירה ואת רצין המית׃
La reĝo Aĥaz iris Damaskon renkonte al Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj li vidis la altaron, kiu estis en Damasko; kaj la reĝo Aĥaz sendis al la pastro Urija la bildon de la altaro kaj la desegnon de ĝia tuta konstruo.
וילך המלך אחז לקראת תגלת פלאסר מלך אשור דומשק וירא את המזבח אשר בדמשק וישלח המלך אחז אל אוריה הכהן את דמות המזבח ואת תבניתו לכל מעשהו׃
Kaj la pastro Urija konstruis altaron. Konforme al ĉio, kion la reĝo Aĥaz sendis el Damasko, la pastro Urija aranĝis, antaŭ ol la reĝo Aĥaz venis el Damasko.
ויבן אוריה הכהן את המזבח ככל אשר שלח המלך אחז מדמשק כן עשה אוריה הכהן עד בוא המלך אחז מדמשק׃
Kiam la reĝo venis el Damasko, la reĝo ekvidis la altaron, kaj la reĝo aliris al la altaro kaj faris sur ĝi oferon
ויבא המלך מדמשק וירא המלך את המזבח ויקרב המלך על המזבח ויעל עליו׃
kaj bruligis sian bruloferon kaj sian farunoferon kaj verŝis sian verŝoferon kaj aspergis la altaron per la sango de sia pacofero.
ויקטר את עלתו ואת מנחתו ויסך את נסכו ויזרק את דם השלמים אשר לו על המזבח׃
Kaj la kupran altaron, kiu staris antaŭ la Eternulo, li forŝovis de la antaŭa flanko de la domo, de la loko inter la altaro kaj la domo de la Eternulo, kaj starigis ĝin flanke de la altaro norde.
ואת המזבח הנחשת אשר לפני יהוה ויקרב מאת פני הבית מבין המזבח ומבין בית יהוה ויתן אתו על ירך המזבח צפונה׃
Kaj la reĝo Aĥaz ordonis al la pastro Urija, dirante: Sur la granda altaro bruligu la matenan bruloferon, la vesperan farunoferon, la bruloferon de la reĝo kaj lian farunoferon, la bruloferon de la tuta popolo, ilian farunoferon kaj ilian verŝoferon, kaj per la tuta sango de brulofero kaj per la tuta sango de buĉofero aspergu ĝin; sed la kupra altaro restu, ĝis mi pripensos pri ĝi.
ויצוהו המלך אחז את אוריה הכהן לאמר על המזבח הגדול הקטר את עלת הבקר ואת מנחת הערב ואת עלת המלך ואת מנחתו ואת עלת כל עם הארץ ומנחתם ונסכיהם וכל דם עלה וכל דם זבח עליו תזרק ומזבח הנחשת יהיה לי לבקר׃
Kaj la pastro Urija faris ĉion konforme al tio, kiel ordonis la reĝo Aĥaz.
ויעש אוריה הכהן ככל אשר צוה המלך אחז׃
La reĝo Aĥaz derompis la muretojn de la bazaĵoj kaj deprenis de ili la lavujon, kaj la maron li deprenis de la kupraj bovoj, kiuj estis sub ĝi, kaj metis ĝin sur ŝtonan plankon.
ויקצץ המלך אחז את המסגרות המכנות ויסר מעליהם ואת הכיר ואת הים הורד מעל הבקר הנחשת אשר תחתיה ויתן אתו על מרצפת אבנים׃
Kaj la kovritan sabatan halon, kiun oni konstruis ĉe la domo, kaj la eksteran enirejon de la reĝo li turnis al la domo de la Eternulo, pro la reĝo de Asirio.
ואת מיסך השבת אשר בנו בבית ואת מבוא המלך החיצונה הסב בית יהוה מפני מלך אשור׃
La cetera historio de Aĥaz, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
ויתר דברי אחז אשר עשה הלא הם כתובים על ספר דברי הימים למלכי יהודה׃
Kaj Aĥaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Ĥizkija.
וישכב אחז עם אבתיו ויקבר עם אבתיו בעיר דוד וימלך חזקיהו בנו תחתיו׃