II Kings 1

Moab defalis de Izrael post la morto de Aĥab.
ויפשע מואב בישראל אחרי מות אחאב׃
Kaj Aĥazja elfalis tra la krado de sia supra ĉambro en Samario, kaj malsaniĝis. Kaj li sendis senditojn, kaj diris al ili: Iru, demandu Baal-Zebubon, la dion de Ekron, ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano.
ויפל אחזיה בעד השבכה בעליתו אשר בשמרון ויחל וישלח מלאכים ויאמר אלהם לכו דרשו בבעל זבוב אלהי עקרון אם אחיה מחלי זה׃
Sed anĝelo de la Eternulo diris al Elija, la Teŝebano: Leviĝu, iru renkonte al la senditoj de la reĝo de Samario, kaj diru al ili: Ĉu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi iras demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron?
ומלאך יהוה דבר אל אליה התשבי קום עלה לקראת מלאכי מלך שמרון ודבר אלהם המבלי אין אלהים בישראל אתם הלכים לדרש בבעל זבוב אלהי עקרון׃
Pro tio tiele diras la Eternulo: De la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos. Kaj Elija foriris.
ולכן כה אמר יהוה המטה אשר עלית שם לא תרד ממנה כי מות תמות וילך אליה׃
Kiam la senditoj revenis al li, li diris al ili: Kial vi revenis?
וישובו המלאכים אליו ויאמר אליהם מה זה שבתם׃
Kaj ili respondis al li: Viro venis renkonte al ni, kaj diris al ni: Iru, revenu al la reĝo, kiu sendis vin, kaj diru al li: Tiele diras la Eternulo: Ĉu ne ekzistas Dio en Izrael, ke vi sendas demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron? pro tio, de la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos.
ויאמרו אליו איש עלה לקראתנו ויאמר אלינו לכו שובו אל המלך אשר שלח אתכם ודברתם אליו כה אמר יהוה המבלי אין אלהים בישראל אתה שלח לדרש בבעל זבוב אלהי עקרון לכן המטה אשר עלית שם לא תרד ממנה כי מות תמות׃
Kaj li diris al ili: Kia estas la aspekto de la viro, kiu venis renkonte al vi kaj diris al vi tiujn vortojn?
וידבר אלהם מה משפט האיש אשר עלה לקראתכם וידבר אליכם את הדברים האלה׃
Ili respondis al li: Li estas homo kovrita de haroj, kaj ledan zonon li havas ĉirkaŭ siaj lumboj. Tiam li diris: Tio estas Elija, la Teŝebano.
ויאמרו אליו איש בעל שער ואזור עור אזור במתניו ויאמר אליה התשבי הוא׃
Kaj li sendis al li kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu iris al li kaj trovis lin sidanta sur la supro de monto, kaj diris al li: Ho homo de Dio! la reĝo diris, ke vi malsupreniru.
וישלח אליו שר חמשים וחמשיו ויעל אליו והנה ישב על ראש ההר וידבר אליו איש האלהים המלך דבר רדה׃
Kaj Elija respondis kaj diris al la kvindekestro: Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la ĉielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro el la ĉielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.
ויענה אליהו וידבר אל שר החמשים ואם איש אלהים אני תרד אש מן השמים ותאכל אתך ואת חמשיך ותרד אש מן השמים ותאכל אתו ואת חמשיו׃
Kaj li denove sendis al li alian kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj tiu ekparolis kaj diris al li: Ho homo de Dio! tiele diras la reĝo: Malsupreniru rapide.
וישב וישלח אליו שר חמשים אחר וחמשיו ויען וידבר אליו איש האלהים כה אמר המלך מהרה רדה׃
Kaj Elija respondis kaj diris al ili: Se mi estas homo de Dio, tiam venu fajro el la ĉielo kaj ekstermu vin kaj vian kvindekon. Kaj venis fajro de Dio el la ĉielo kaj ekstermis lin kaj lian kvindekon.
ויען אליה וידבר אליהם אם איש האלהים אני תרד אש מן השמים ותאכל אתך ואת חמשיך ותרד אש אלהים מן השמים ותאכל אתו ואת חמשיו׃
Kaj li denove sendis triafoje kvindekestron kun lia kvindeko. Kaj la tria kvindekestro iris, kaj venis kaj fleksis siajn genuojn antaŭ Elija, kaj ekpetegis lin kaj diris al li: Ho homo de Dio! mia animo kaj la animo de ĉi tiuj kvindek viaj servantoj havu do ian valoron antaŭ viaj okuloj.
וישב וישלח שר חמשים שלשים וחמשיו ויעל ויבא שר החמשים השלישי ויכרע על ברכיו לנגד אליהו ויתחנן אליו וידבר אליו איש האלהים תיקר נא נפשי ונפש עבדיך אלה חמשים בעיניך׃
Jen venis fajro el la ĉielo kaj ekstermis la du antaŭajn kvindekestrojn kaj iliajn kvindekojn; nun mia animo havu ian valoron antaŭ viaj okuloj.
הנה ירדה אש מן השמים ותאכל את שני שרי החמשים הראשנים ואת חמשיהם ועתה תיקר נפשי בעיניך׃
Tiam anĝelo de la Eternulo diris al Elija: Iru kun li, ne timu lin. Kaj li leviĝis, kaj iris kun li al la reĝo.
וידבר מלאך יהוה אל אליהו רד אותו אל תירא מפניו ויקם וירד אותו אל המלך׃
Kaj li ekparolis al li: Tiele diras la Eternulo: Pro tio, ke vi sendis senditojn, por demandi Baal-Zebubon, la dion de Ekron, kvazaŭ ne ekzistus Dio en Izrael, por demandi Lian vorton, tial de la lito, sur kiu vi kuŝiĝis, vi ne deiros, sed vi mortos.
וידבר אליו כה אמר יהוה יען אשר שלחת מלאכים לדרש בבעל זבוב אלהי עקרון המבלי אין אלהים בישראל לדרש בדברו לכן המטה אשר עלית שם לא תרד ממנה כי מות תמות׃
Kaj li mortis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun eldiris Elija. Kaj anstataŭ li ekreĝis Jehoram, en la dua jaro de Jehoram, filo de Jehoŝafat, reĝo de Judujo; ĉar li ne havis filon.
וימת כדבר יהוה אשר דבר אליהו וימלך יהורם תחתיו בשנת שתים ליהורם בן יהושפט מלך יהודה כי לא היה לו בן׃
La cetera historio de Aĥazja, kion li faris, estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
ויתר דברי אחזיהו אשר עשה הלוא המה כתובים על ספר דברי הימים למלכי ישראל׃