II Corinthians 5

Ĉar ni scias, ke se la surtera loĝejo de nia tabernaklo dissolviĝos, ni havas de Dio konstruaĵon, domon ne manfaritan, eternan en la ĉieloj.
הן ידענו כי בהרס בית אהלנו אשר בארץ יש לנו בנין מאת האלהים בית אשר איננו מעשה ידים והוא לעולם בשמים׃
Ĉar vere en ĉi tiu ni ĝemas, sopirante al la survestado per nia loĝejo, kiu devenas de la ĉielo;
כי גם עתה נאנחים ונכספים אנחנו להתעטף בביתנו אשר מן השמים׃
se almenaŭ, vestite, ni ne troviĝos nudaj.
באשר אחרי לבשנהו לא נמצא ערמים׃
Ĉar ni, kiuj estas en ĉi tiu tabernaklo, ĝemas ŝarĝite, ne pro tio, ke ni deziras senvestiĝi, sed ĉar ni deziras survestiĝi, por ke la mortaĵo estu elsorbita de la vivo.
כי גם עתה באהלנו זה נאנח מפני הכבד ולא חפצנו להתפשט כי אם להתעטף למען יבלע המות על ידי החיים׃
Kaj Tiu, kiu nin elfaris por ĉi tiu celo, estas Dio, kiu donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito.
והמכין אתנו לזאת הוא האלהים אשר אף נתן לנו את ערבון הרוח׃
Ni do ĉiam ĝoje kuraĝas, kaj ni scias, ke dum ni ĉeestas en la korpo, ni forestas de la Sinjoro
לכן בטוחים אנחנו בכל עת וידעים כי כל עוד שמושבנו בגוף רחוקים אנחנו מן האדון׃
(ĉar ni iradas fide, ne vide);
כי באמונה נתהלך ולא בראות עינים׃
ni ĝoje kuraĝas, kaj ni plivolas foresti de la korpo kaj ĉeesti kun la Sinjoro.
אמנם בטוחים אנחנו ונבחרה לנו להתרחק מן הגוף ולהיות קרובים אל האדון׃
Tial ankaŭ ni ambicias, ĉu ĉeestante aŭ forestante, esti akceptindaj ĉe li.
על כן גם נשתדל אם קרובים אם רחוקים להיות לו לרצון׃
Ĉar ni ĉiuj devos elmontriĝi antaŭ la tribunala seĝo de Kristo, por ke ĉiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, laŭ siaj faritaĵoj, ĉu bonaj aŭ malbonaj.
כי כלנו עתידים להראות לפני כסא דין המשיח למען יקבל איש ואיש כפי פעלו בחיי גופו אם טוב ואם רע׃
Sciante do la timon al la Sinjoro, ni celas konvinki homojn, sed ni ja elmontriĝas al Dio; kaj ni esperas, ke ni elmontriĝas ankaŭ al viaj konsciencoj.
ועתה יען אשר ידענו יראת האדון נדבר על לב בני אדם ולאלהים אנחנו גלוים ואקוה כי גלוים אנחנו גם במדעכם׃
Ni ne denove nin rekomendas al vi, sed donas al vi kaŭzon fieriĝi pri ni, por ke vi havu ion respondi al tiuj, kiuj fieriĝas ŝajne kaj ne kore.
כי אין אנחנו משתבחין שנית אליכם אך נתנים לכם סבה להתפאר בנו לנגד המתפארים בפנים ולא בלב׃
Ĉar ĉu ni estis frenezaj, tio estis pro Dio, aŭ ĉu ni estas seriozaj, tio estas pro vi.
כי אם השתגענו לאלהים היתה זאת ואם השכלנו לכם היתה׃
Ĉar la amo de Kristo nin devigas; ĉar ni juĝas jene, ke ĉar unu mortis pro ĉiuj, tial ĉiuj mortis;
כי אהבת המשיח דחקת אתנו בהיותנו דנים אשר אם מת אחד בעד כלם כלם מתו׃
kaj li mortis pro ĉiuj, por ke la vivantoj jam vivu ne por si mem, sed por tiu, kiu pro ili mortis kaj releviĝis.
ובעד כלם מת למען לא יחיו החיים עוד לנפשם כי אם לאשר מת ויקם בעדם׃
Tial ni de nun konas neniun laŭkarne; eĉ kvankam ni konis Kriston laŭkarne, tamen ni ne plu lin tiel konas.
לכן מעתה אנחנו לא נדע איש לפי הבשר וגם אם ידענו את המשיח לפי הבשר מעתה לא נדעהו עוד׃
Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj.
ובכן מי שהוא במשיח בריאה חדשה הוא הישנות עברו והנה הכל נהיה לחדש׃
Sed ĉio estas de Dio, kiu repacigis nin al Si mem per Kristo kaj donis al ni la administradon de la repacigo;
והכל מאת האלהים המרצה אתנו לעצמו על ידי ישוע המשיח ויתן לנו שרות הרצוי׃
nome, ke Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si, ne alkalkulante al ili la kulpojn, kaj komisiis al ni la vorton repacigan.
יען אשר אלהים היה במשיח מרצה את העולם לעצמו ולא חשב להם את פשעיהם וישם בנו את דבר הרצוי׃
Ni do estas ambasadoroj pro Kristo, kvazaŭ Dio per ni petadus; ni vin petegas pro Kristo, repaciĝu al Dio.
לכן מליצי המשיח אנחנו וכאלו האלהים מזהיר אתכם על ידנו נבקש מכם בעד המשיח התרצו נא אל האלהים׃
Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni fariĝu justeco de Dio en li.
כי את אשר לא ידע חטאת אתו עשה לחטאת בעדנו למען נהיה בו אנחנו לצדקת אלהים׃