II Chronicles 26

Kaj la tuta Juda popolo prenis Uzijan, kiu havis la aĝon de dek ses jaroj, kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro Amacja.
ויקחו כל עם יהודה את עזיהו והוא בן שש עשרה שנה וימליכו אתו תחת אביו אמציהו׃
Li prikonstruis Elaton kaj revenigis ĝin al Judujo, post kiam la reĝo ekdormis kun siaj patroj.
הוא בנה את אילות וישיבה ליהודה אחרי שכב המלך עם אבתיו׃
La aĝon de dek ses jaroj havis Uzija, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek du jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeĥolja, el Jerusalem.
בן שש עשרה שנה עזיהו במלכו וחמשים ושתים שנה מלך בירושלם ושם אמו יכיליה מן ירושלם׃
Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja.
ויעש הישר בעיני יהוה ככל אשר עשה אמציהו אביו׃
Li turnadis sin al Dio en la tempo de Zeĥarja, la kompetentulo en Diaj vizioj; kaj en tiu tempo, kiam li turnadis sin al la Eternulo, Dio donadis al li sukceson.
ויהי לדרש אלהים בימי זכריהו המבין בראת האלהים ובימי דרשו את יהוה הצליחו האלהים׃
Li eliris kaj militis kontraŭ la Filiŝtoj; li detruis la muregon de Gat, la muregon de Jabne, kaj la muregon de Aŝdod; kaj li konstruis urbojn en la regiono de Aŝdod kaj en Filiŝtujo.
ויצא וילחם בפלשתים ויפרץ את חומת גת ואת חומת יבנה ואת חומת אשדוד ויבנה ערים באשדוד ובפלשתים׃
Kaj Dio helpis al li kontraŭ la Filiŝtoj, kaj kontraŭ la Araboj, kiuj loĝis en Gur-Baal, kaj kontraŭ la Meunoj.
ויעזרהו האלהים על פלשתים ועל הערביים הישבים בגור בעל והמעונים׃
Kaj la Amonidoj donis al Uzija donacojn, kaj lia nomo fariĝis fama ĝis la limo de Egiptujo, ĉar li estis tre forta.
ויתנו העמונים מנחה לעזיהו וילך שמו עד לבוא מצרים כי החזיק עד למעלה׃
Uzija konstruis turojn en Jerusalem super la Pordego Angula, super la Pordego de la Valo, kaj super la angulo, kaj fortikigis ilin.
ויבן עזיהו מגדלים בירושלם על שער הפנה ועל שער הגיא ועל המקצוע ויחזקם׃
Li konstruis ankaŭ turojn en la dezerto kaj elhakis multe da putoj, ĉar li havis multe da brutoj sur la malaltaĵo kaj sur la ebenaĵo; li havis ankaŭ terkultivistojn kaj vinberistojn sur la montoj kaj kreskotaŭgaj lokoj, ĉar li estis amanto de la tero.
ויבן מגדלים במדבר ויחצב ברות רבים כי מקנה רב היה לו ובשפלה ובמישור אכרים וכרמים בהרים ובכרמל כי אהב אדמה היה׃
Uzija havis militistaron, kapablan por bataloj, elirantan en militon per taĉmentoj, laŭ la nombro, kalkulita de la skribisto Jeiel kaj de la inspektisto Maaseja, sub kontrolo de Ĥananja, el la altranguloj de la reĝo.
ויהי לעזיהו חיל עשה מלחמה יוצאי צבא לגדוד במספר פקדתם ביד יעואל הסופר ומעשיהו השוטר על יד חנניהו משרי המלך׃
La tuta nombro de la ĉefoj de patrodomoj, el la bravaj militistoj, estis du mil sescent;
כל מספר ראשי האבות לגבורי חיל אלפים ושש מאות׃
kaj sub ilia regado estis militistaro el tricent sep mil kvincent povantaj fari militon kun batalkapableco, por helpi al la reĝo kontraŭ la malamiko.
ועל ידם חיל צבא שלש מאות אלף ושבעת אלפים וחמש מאות עושי מלחמה בכח חיל לעזר למלך על האויב׃
Kaj Uzija pretigis por ili, por la tuta militistaro, ŝildojn, lancojn, kaskojn, kirasojn, pafarkojn, kaj ŝtonojn por ŝtonĵetiloj.
ויכן להם עזיהו לכל הצבא מגנים ורמחים וכובעים ושרינות וקשתות ולאבני קלעים׃
Kaj li faris en Jerusalem maŝinojn, elpensitajn de specialistoj, por ke ili troviĝu sur la turoj kaj sur la anguloj, por ĵetadi sagojn kaj grandajn ŝtonojn. Kaj lia nomo fariĝis fama malproksime, ĉar li mirinde aranĝis al si helpon, ĝis li fariĝis potenca.
ויעש בירושלם חשבנות מחשבת חושב להיות על המגדלים ועל הפנות לירוא בחצים ובאבנים גדלות ויצא שמו עד למרחוק כי הפליא להעזר עד כי חזק׃
Sed kiam li fariĝis potenca, lia koro fieriĝis tiel, ke li malboniĝis. Li krimis kontraŭ la Eternulo, lia Dio, kaj li eniris en la templon de la Eternulo, por incensi sur la altaro de incensado.
וכחזקתו גבה לבו עד להשחית וימעל ביהוה אלהיו ויבא אל היכל יהוה להקטיר על מזבח הקטרת׃
Kaj eniris post li la pastro Azarja, kaj kun li okdek pastroj de la Eternulo, kuraĝuloj;
ויבא אחריו עזריהו הכהן ועמו כהנים ליהוה שמונים בני חיל׃
kaj ili stariĝis kontraŭ la reĝo Uzija, kaj diris al li: Ne vi, Uzija, devas incensi al la Eternulo, sed incensi devas la pastroj, idoj de Aaron, sanktigitaj; eliru el la sanktejo, ĉar vi faris krimon, kaj tio ne estos por vi honora antaŭ Dio, la Eternulo.
ויעמדו על עזיהו המלך ויאמרו לו לא לך עזיהו להקטיר ליהוה כי לכהנים בני אהרן המקדשים להקטיר צא מן המקדש כי מעלת ולא לך לכבוד מיהוה אלהים׃
Tiam Uzija ekkoleris, kaj en la mano li tenis incensilon, por incensi. Sed kiam li ekkoleris kontraŭ la pastroj, lepro aperis sur lia frunto, antaŭ la pastroj en la domo de la Eternulo, apud la altaro de incensado.
ויזעף עזיהו ובידו מקטרת להקטיר ובזעפו עם הכהנים והצרעת זרחה במצחו לפני הכהנים בבית יהוה מעל למזבח הקטרת׃
Kiam sin turnis al li la ĉefpastro Azarja kaj ĉiuj pastroj, ili ekvidis, ke li havas lepron sur la frunto. Kaj ili rapide elkondukis lin de tie, kaj ankaŭ li mem rapidis eliri, ĉar la Eternulo lin frapis.
ויפן אליו עזריהו כהן הראש וכל הכהנים והנה הוא מצרע במצחו ויבהלוהו משם וגם הוא נדחף לצאת כי נגעו יהוה׃
Kaj la reĝo Uzija restis lepra ĝis la tago de sia morto, kaj li loĝis en izolita domo de leprulo; ĉar li estis forigita for de la domo de la Eternulo. Kaj lia filo Jotam estis ĉefo de la reĝa domo kaj regis la popolon de la lando.
ויהי עזיהו המלך מצרע עד יום מותו וישב בית החפשות מצרע כי נגזר מבית יהוה ויותם בנו על בית המלך שופט את עם הארץ׃
La ceteran historion de Uzija, la unuan kaj la lastan, priskribis la profeto Jesaja, filo de Amoc.
ויתר דברי עזיהו הראשנים והאחרנים כתב ישעיהו בן אמוץ הנביא׃
Kaj Uzija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj sur la kampo de la tomboj de la reĝoj; ĉar oni diris: Li estas leprulo. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jotam.
וישכב עזיהו עם אבתיו ויקברו אתו עם אבתיו בשדה הקבורה אשר למלכים כי אמרו מצורע הוא וימלך יותם בנו תחתיו׃