II Chronicles 14

Kaj Abija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Asa. En lia tempo la lando estis trankvila dum dek jaroj.
וישכב אביה עם אבתיו ויקברו אתו בעיר דויד וימלך אסא בנו תחתיו בימיו שקטה הארץ עשר שנים׃
Asa agadis bone kaj juste antaŭ la Eternulo, sia Dio.
ויעש אסא הטוב והישר בעיני יהוה אלהיו׃
Li forigis la altarojn de fremdaj dioj kaj la altaĵojn, li disbatis la statuojn, kaj dehakis la sanktajn stangojn.
ויסר את מזבחות הנכר והבמות וישבר את המצבות ויגדע את האשרים׃
Kaj li ordonis al la Judoj turni sin al la Eternulo, Dio de iliaj patroj, por plenumi la instruon kaj la ordonojn.
ויאמר ליהודה לדרוש את יהוה אלהי אבותיהם ולעשות התורה והמצוה׃
Li forigis el ĉiuj urboj de Judujo la altaĵojn kaj la kolonojn de la suno. Kaj la regno estis trankvila sub li.
ויסר מכל ערי יהודה את הבמות ואת החמנים ותשקט הממלכה לפניו׃
Li konstruis urbojn fortikigitajn en Judujo; la lando estis trankvila, kaj li ne havis militon en tiuj jaroj, ĉar la Eternulo donis al li ripozon.
ויבן ערי מצורה ביהודה כי שקטה הארץ ואין עמו מלחמה בשנים האלה כי הניח יהוה לו׃
Kaj li diris al la Judoj: Ni prikonstruu ĉi tiujn urbojn, ni ĉirkaŭigu ilin per muregoj kaj turoj, pordoj, kaj rigliloj. La lando estas ankoraŭ nia, ĉar ni turnis nin al la Eternulo, nia Dio; ni turnis nin, kaj Li donis al ni trankvilecon ĉirkaŭe. Kaj ili konstruis, kaj la afero iris sukcese.
ויאמר ליהודה נבנה את הערים האלה ונסב חומה ומגדלים דלתים ובריחים עודנו הארץ לפנינו כי דרשנו את יהוה אלהינו דרשנו וינח לנו מסביב ויבנו ויצליחו׃
Kaj Asa havis militistaron: da viroj armitaj per ŝildo kaj lanco el la Jehudaidoj tricent mil, kaj el la Benjamenidoj da viroj portantaj manŝildon kaj pafantaj per pafarko estis ducent okdek mil; ĉiuj ili estis bravaj militistoj.
ויהי לאסא חיל נשא צנה ורמח מיהודה שלש מאות אלף ומבנימן נשאי מגן ודרכי קשת מאתים ושמונים אלף כל אלה גבורי חיל׃
Eliris kontraŭ ilin Zeraĥ, la Etiopo, kun militistaro de unu miliono kaj kun tricent ĉaroj, kaj li venis ĝis Mareŝa.
ויצא אליהם זרח הכושי בחיל אלף אלפים ומרכבות שלש מאות ויבא עד מרשה׃
Kaj eliris Asa renkonte al li, kaj ili aranĝiĝis al batalo en la valo Cefata, apud Mareŝa.
ויצא אסא לפניו ויערכו מלחמה בגיא צפתה למרשה׃
Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris: Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aŭ al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, ĉar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraŭ ĉi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraŭ Vi neniu homo montriĝu forta.
ויקרא אסא אל יהוה אלהיו ויאמר יהוה אין עמך לעזור בין רב לאין כח עזרנו יהוה אלהינו כי עליך נשענו ובשמך באנו על ההמון הזה יהוה אלהינו אתה אל יעצר עמך אנוש׃
Kaj la Eternulo frapis la Etiopojn antaŭ Asa kaj antaŭ la Judoj, kaj la Etiopoj forkuris.
ויגף יהוה את הכושים לפני אסא ולפני יהודה וינסו הכושים׃
Kaj Asa, kaj la popolo, kiu estis kun li, persekutis ilin ĝis Gerar; kaj la Etiopoj falis tiel, ke neniu el ili restis vivanta; ĉar ili estis frakasitaj antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia militistaro. Kaj ili forportis tre multe da militakiraĵo.
וירדפם אסא והעם אשר עמו עד לגרר ויפל מכושים לאין להם מחיה כי נשברו לפני יהוה ולפני מחנהו וישאו שלל הרבה מאד׃
Kaj ili venkobatis ĉiujn urbojn ĉirkaŭe de Gerar, ĉar sur ilin falis teruro de la Eternulo; kaj ili prirabis ĉiujn urbojn, ĉar en ili troviĝis multe da rabeblaĵo.
ויכו את כל הערים סביבות גרר כי היה פחד יהוה עליהם ויבזו את כל הערים כי בזה רבה היתה בהם׃
Ankaŭ ili disbatis la tendojn de la brutoj, kaptis multe da ŝafoj kaj da kameloj, kaj revenis en Jerusalemon.
וגם אהלי מקנה הכו וישבו צאן לרב וגמלים וישבו ירושלם׃