II Chronicles 12

Kiam fortikiĝis la regno de Reĥabeam kaj li fariĝis forta, li forlasis la instruon de la Eternulo, kaj kun li la tuta Izrael.
ויהי כהכין מלכות רחבעם וכחזקתו עזב את תורת יהוה וכל ישראל עמו׃
En la kvina jaro de la reĝo Reĥabeam iris Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, kontraŭ Jerusalemon (ĉar ili pekis kontraŭ la Eternulo)
ויהי בשנה החמישית למלך רחבעם עלה שישק מלך מצרים על ירושלם כי מעלו ביהוה׃
kun mil ducent ĉaroj kaj sesdek mil rajdistoj; sennombra estis la popolo, kiu venis kun li el Egiptujo: la Luboj, Sukioj, kaj Etiopoj.
באלף ומאתים רכב ובששים אלף פרשים ואין מספר לעם אשר באו עמו ממצרים לובים סכיים וכושים׃
Kaj li venkoprenis la fortikigitajn urbojn de Judujo kaj aliris ĝis Jerusalem.
וילכד את ערי המצרות אשר ליהודה ויבא עד ירושלם׃
Tiam la profeto Ŝemaja venis al Reĥabeam, kaj al la estroj de Judujo, kiuj kolektiĝis en Jerusalem pro Ŝiŝak, kaj li diris al ili: Tiele diras la Eternulo: Vi forlasis Min, tial ankaŭ Mi forlasas vin en la manojn de Ŝiŝak.
ושמעיה הנביא בא אל רחבעם ושרי יהודה אשר נאספו אל ירושלם מפני שישק ויאמר להם כה אמר יהוה אתם עזבתם אתי ואף אני עזבתי אתכם ביד שישק׃
Tiam humiliĝis la estroj de Izrael kaj la reĝo, kaj diris: Justa estas la Eternulo.
ויכנעו שרי ישראל והמלך ויאמרו צדיק יהוה׃
Kiam la Eternulo vidis, ke ili humiliĝis, tiam aperis vorto de la Eternulo al Ŝemaja, dirante: Ili humiliĝis, tial Mi ne ekstermos ilin; Mi donos al ili iom da savo, kaj Mia kolero ne elverŝiĝos sur Jerusalemon per Ŝiŝak;
ובראות יהוה כי נכנעו היה דבר יהוה אל שמעיה לאמר נכנעו לא אשחיתם ונתתי להם כמעט לפליטה ולא תתך חמתי בירושלם ביד שישק׃
tamen ili estos liaj subuloj, por ke ili eksciu, kio estas servado al Mi kaj servado al teraj regnoj.
כי יהיו לו לעבדים וידעו עבודתי ועבודת ממלכות הארצות׃
Kaj Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, iris kontraŭ Jerusalemon, kaj li forprenis la trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa domo, ĉion li prenis; li prenis ankaŭ la orajn ŝildojn, kiujn faris Salomono.
ויעל שישק מלך מצרים על ירושלם ויקח את אצרות בית יהוה ואת אצרות בית המלך את הכל לקח ויקח את מגני הזהב אשר עשה שלמה׃
Kaj la reĝo Reĥabeam faris anstataŭ ili ŝildojn kuprajn, kaj transdonis ilin en la manojn de la estroj de korpogardistoj, kiuj gardadis la enirejon de la reĝa domo.
ויעש המלך רחבעם תחתיהם מגני נחשת והפקיד על יד שרי הרצים השמרים פתח בית המלך׃
Kaj ĉiufoje, kiam la reĝo iris en la domon de la Eternulo, venis la korpogardistoj, portis ilin, kaj poste returne portis ilin en la ĉambron de la korpogardistoj.
ויהי מדי בוא המלך בית יהוה באו הרצים ונשאום והשבום אל תא הרצים׃
Kiam li humiliĝis, tiam deturniĝis de li la kolero de la Eternulo, kaj ne ĉio pereis; ĉar en Judujo estis ankoraŭ io bona.
ובהכנעו שב ממנו אף יהוה ולא להשחית לכלה וגם ביהודה היה דברים טובים׃
La reĝo Reĥabeam fortikiĝis en Jerusalem, kaj li reĝis. La aĝon de kvardek unu jaroj havis Reĥabeam, kiam li fariĝis reĝo; kaj dek sep jarojn li reĝis en Jerusalem, la urbo, kiun elektis la Eternulo inter ĉiuj triboj de Izrael, por estigi tie Sian nomon. La nomo de lia patrino estis Naama, la Amonidino.
ויתחזק המלך רחבעם בירושלם וימלך כי בן ארבעים ואחת שנה רחבעם במלכו ושבע עשרה שנה מלך בירושלם העיר אשר בחר יהוה לשום את שמו שם מכל שבטי ישראל ושם אמו נעמה העמנית׃
Li agis malbone, ĉar li ne alkutimigis sian koron al serĉado de la Eternulo.
ויעש הרע כי לא הכין לבו לדרוש את יהוה׃
La historio de Reĥabeam, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la kronikoj de la profeto Ŝemaja kaj de la viziisto Ido, ĉe la genealogio. Kaj inter Reĥabeam kaj Jerobeam estis militoj dum ilia tuta vivo.
ודברי רחבעם הראשנים והאחרונים הלא הם כתובים בדברי שמעיה הנביא ועדו החזה להתיחש ומלחמות רחבעם וירבעם כל הימים׃
Kaj Reĥabeam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Abija.
וישכב רחבעם עם אבתיו ויקבר בעיר דויד וימלך אביה בנו תחתיו׃