I Samuel 25

Samuel mortis; kaj kolektiĝis ĉiuj Izraelidoj, kaj priploris lin kaj enterigis lin en lia domo en Rama. Kaj David leviĝis, kaj foriris en la dezerton Paran.
וימת שמואל ויקבצו כל ישראל ויספדו לו ויקברהו בביתו ברמה ויקם דוד וירד אל מדבר פארן׃
Estis viro en Maon, kiu havis siajn aferojn en Karmel; tiu homo estis tre potenca, li havis tri mil ŝafojn kaj mil kaprojn. Tiam oni estis tondanta liajn ŝafojn en Karmel.
ואיש במעון ומעשהו בכרמל והאיש גדול מאד ולו צאן שלשת אלפים ואלף עזים ויהי בגזז את צאנו בכרמל׃
La nomo de tiu viro estis Nabal, kaj la nomo de lia edzino estis Abigail. La virino estis prudenta kaj belaspekta; sed la viro estis malmola kaj malbona en siaj agoj, kaj li estis Kalebido.
ושם האיש נבל ושם אשתו אבגיל והאשה טובת שכל ויפת תאר והאיש קשה ורע מעללים והוא כלבו׃
Kiam David aŭdis en la dezerto, ke Nabal tondas siajn ŝafojn,
וישמע דוד במדבר כי גזז נבל את צאנו׃
tiam David sendis dek junulojn, kaj David diris al la junuloj: Iru Karmelon, kaj venu al Nabal kaj salutu lin en mia nomo,
וישלח דוד עשרה נערים ויאמר דוד לנערים עלו כרמלה ובאתם אל נבל ושאלתם לו בשמי לשלום׃
kaj diru: Feliĉon al vi! paco estu al vi, paco al via domo, kaj paco al ĉio, kio apartenas al vi.
ואמרתם כה לחי ואתה שלום וביתך שלום וכל אשר לך שלום׃
Mi aŭdis, ke oni tondas al vi la ŝafojn. Nu, viaj paŝtistoj estis kun ni, kaj ni ne ofendis ilin, kaj nenio perdiĝis ĉe ili dum la tuta tempo, kiun ili estis en Karmel.
ועתה שמעתי כי גזזים לך עתה הרעים אשר לך היו עמנו לא הכלמנום ולא נפקד להם מאומה כל ימי היותם בכרמל׃
Demandu viajn junulojn, kaj ili diros al vi; tial miaj junuloj akiru vian favoron, tiom pli, ke ni venis al festa tago; donu afable, kion trovos via mano, al viaj sklavoj kaj al via filo David.
שאל את נעריך ויגידו לך וימצאו הנערים חן בעיניך כי על יום טוב בנו תנה נא את אשר תמצא ידך לעבדיך ולבנך לדוד׃
Kaj la servantoj de David iris, kaj diris al Nabal ĉiujn tiujn vortojn en la nomo de David, kaj haltis.
ויבאו נערי דוד וידברו אל נבל ככל הדברים האלה בשם דוד וינוחו׃
Sed Nabal respondis al la servantoj de David, dirante: Kiu estas David? kaj kiu estas la filo de Jiŝaj? nun estas multe da tiaj servantoj, kiuj foriĝis de siaj sinjoroj.
ויען נבל את עבדי דוד ויאמר מי דוד ומי בן ישי היום רבו עבדים המתפרצים איש מפני אדניו׃
Ĉu mi prenu mian panon kaj mian akvon, kaj mian viandon, kiun mi buĉigis por miaj tondantoj, kaj mi donu tion al homoj, pri kiuj mi ne scias, de kie ili estas?
ולקחתי את לחמי ואת מימי ואת טבחתי אשר טבחתי לגזזי ונתתי לאנשים אשר לא ידעתי אי מזה המה׃
Kaj la servantoj de David ekiris returne sian vojon, kaj revenis kaj raportis al li ĉiujn tiujn vortojn.
ויהפכו נערי דוד לדרכם וישבו ויבאו ויגדו לו ככל הדברים האלה׃
Tiam David diris al siaj homoj: Zonu ĉiu sian glavon! Kaj ili zonis ĉiu sian glavon, kaj ankaŭ David zonis sian glavon; kaj iris kun David ĉirkaŭ kvarcent viroj, kaj ducent restis ĉe la armilaro.
ויאמר דוד לאנשיו חגרו איש את חרבו ויחגרו איש את חרבו ויחגר גם דוד את חרבו ויעלו אחרי דוד כארבע מאות איש ומאתים ישבו על הכלים׃
Sed al Abigail, edzino de Nabal, unu el la servantoj raportis, dirante: Jen David sendis senditojn el la dezerto, por deziri feliĉon al nia sinjoro, sed li forofendis ilin;
ולאביגיל אשת נבל הגיד נער אחד מהנערים לאמר הנה שלח דוד מלאכים מהמדבר לברך את אדנינו ויעט בהם׃
kaj tiuj homoj estis tre bonaj por ni, kaj ili ne ofendis nin, kaj nenio perdiĝis ĉe ni dum la tuta tempo, kiun ni iradis kun ili, estante sur la kampo;
והאנשים טבים לנו מאד ולא הכלמנו ולא פקדנו מאומה כל ימי התהלכנו אתם בהיותנו בשדה׃
muro ili estis por ni kiel en la nokto, tiel en la tago, la tutan tempon, kiun ni estis kun ili, paŝtante la ŝafojn;
חומה היו עלינו גם לילה גם יומם כל ימי היותנו עמם רעים הצאן׃
tial nun pripensu kaj rigardu, kion vi devas fari, ĉar decidita estas malbono kontraŭ nia sinjoro kaj kontraŭ lia tuta domo; kaj li estas ja malhumila homo, oni ne povas paroli kun li.
ועתה דעי וראי מה תעשי כי כלתה הרעה אל אדנינו ועל כל ביתו והוא בן בליעל מדבר אליו׃
Tiam Abigail rapide prenis ducent panojn kaj du felsakojn da vino kaj kvin pretigitajn ŝafojn kaj kvin mezurojn da rostitaj grajnoj kaj cent kukojn sekvinberajn kaj ducent kukojn figajn, kaj metis ĉion sur azenojn.
ותמהר אבוגיל ותקח מאתים לחם ושנים נבלי יין וחמש צאן עשוות וחמש סאים קלי ומאה צמקים ומאתים דבלים ותשם על החמרים׃
Kaj ŝi diris al siaj servantoj: Iru antaŭ mi, jen mi venas post vi. Sed al sia edzo Nabal ŝi nenion diris.
ותאמר לנעריה עברו לפני הנני אחריכם באה ולאישה נבל לא הגידה׃
Dum ŝi estis rajdanta sur la azeno kaj malleviĝanta al la bazo de la monto, jen David kun siaj homoj malleviĝas renkonte al ŝi, kaj ŝi renkontiĝis kun ili.
והיה היא רכבת על החמור וירדת בסתר ההר והנה דוד ואנשיו ירדים לקראתה ותפגש אתם׃
Dume David estis dirinta: Nur vane mi gardis la apartenaĵon de tiu homo en la dezerto, ke nenio perdiĝis el lia havo; li repagis al mi malbonon pro bono;
ודוד אמר אך לשקר שמרתי את כל אשר לזה במדבר ולא נפקד מכל אשר לו מאומה וישב לי רעה תחת טובה׃
tiel Dio faru al la malamikoj de David kaj pli: el ĉio, kio apartenas al li, mi restigos ĝis la morgaŭa mateniĝo neniun virseksulon.
כה יעשה אלהים לאיבי דוד וכה יסיף אם אשאיר מכל אשר לו עד הבקר משתין בקיר׃
Kiam Abigail ekvidis Davidon, ŝi rapide deiris de la azeno, kaj ĵetis sin antaŭ David vizaĝaltere kaj adorkliniĝis ĝis la tero.
ותרא אביגיל את דוד ותמהר ותרד מעל החמור ותפל לאפי דוד על פניה ותשתחו ארץ׃
Kaj ŝi ĵetis sin antaŭ liajn piedojn, kaj diris: Sur mi, mia sinjoro, estas la krimo; permesu, ke via sklavino parolu al viaj oreloj, kaj aŭskultu la vortojn de via sklavino.
ותפל על רגליו ותאמר בי אני אדני העון ותדבר נא אמתך באזניך ושמע את דברי אמתך׃
Mia sinjoro ne atentu tiun malvirtan viron Nabal, ĉar kia estas lia nomo, tia li mem estas: Nabal estas lia nomo, kaj malsaĝecon li havas en si; kaj mi, via sklavino, ne vidis la servantojn de mia sinjoro, kiujn vi sendis.
אל נא ישים אדני את לבו אל איש הבליעל הזה על נבל כי כשמו כן הוא נבל שמו ונבלה עמו ואני אמתך לא ראיתי את נערי אדני אשר שלחת׃
Kaj nun, mia sinjoro, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, la Eternulo retenas vin, ke vi ne falu en sangon kaj ke vi ne helpu vin per via propra mano; nun estu kiel Nabal viaj malamikoj, kaj tiuj, kiuj deziras malbonon al mia sinjoro.
ועתה אדני חי יהוה וחי נפשך אשר מנעך יהוה מבוא בדמים והושע ידך לך ועתה יהיו כנבל איביך והמבקשים אל אדני רעה׃
Kaj jen ĉi tiu benaĵo, kiun via sklavino alportis al mia sinjoro; ĝi estu donita al la servantoj, kiuj sekvas mian sinjoron.
ועתה הברכה הזאת אשר הביא שפחתך לאדני ונתנה לנערים המתהלכים ברגלי אדני׃
Pardonu, mi petas, la krimon de via sklavino, ĉar la Eternulo aranĝos al mia sinjoro domon fidindan, pro tio, ke mia sinjoro militas la militojn de la Eternulo; kaj malbono neniam estu trovata ĉe vi.
שא נא לפשע אמתך כי עשה יעשה יהוה לאדני בית נאמן כי מלחמות יהוה אדני נלחם ורעה לא תמצא בך מימיך׃
Se leviĝis homo, por vin persekuti kaj serĉi vian animon, la animo de mia sinjoro tamen estas ĉirkaŭbarita per ĉirkaŭbaro de vivo ĉe la Eternulo, via Dio; sed la animo de viaj malamikoj estos forĵetita kvazaŭ per ĵetilo.
ויקם אדם לרדפך ולבקש את נפשך והיתה נפש אדני צרורה בצרור החיים את יהוה אלהיך ואת נפש איביך יקלענה בתוך כף הקלע׃
Kiam la Eternulo faros al mia sinjoro ĉion bonan, kiun Li promesis, kaj faros vin estro super Izrael,
והיה כי יעשה יהוה לאדני ככל אשר דבר את הטובה עליך וצוך לנגיד על ישראל׃
tiam ĉi tio ne estu por vi puŝiĝilo nek korfalilo por mia sinjoro, se vi verŝos sangon senkaŭze kaj se mia sinjoro helpos sin mem. Tiam la Eternulo faros bonon al mia sinjoro, kaj vi rememoros vian sklavinon.
ולא תהיה זאת לך לפוקה ולמכשול לב לאדני ולשפך דם חנם ולהושיע אדני לו והיטב יהוה לאדני וזכרת את אמתך׃
Tiam David diris al Abigail: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu sendis vin hodiaŭ al mi renkonte.
ויאמר דוד לאביגל ברוך יהוה אלהי ישראל אשר שלחך היום הזה לקראתי׃
Kaj benata estu via elokventeco, kaj benata estu vi, kiu malhelpis min hodiaŭ de enfalo en sangon kaj de helpado al mi per mia propra mano.
וברוך טעמך וברוכה את אשר כלתני היום הזה מבוא בדמים והשע ידי לי׃
Sed kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, kiu malhelpis min fari al vi malbonon: se vi ne rapidus kaj ne venus al mi renkonte, ĝis la mateniĝo restus ĉe Nabal neniu virseksulo.
ואולם חי יהוה אלהי ישראל אשר מנעני מהרע אתך כי לולי מהרת ותבאתי לקראתי כי אם נותר לנבל עד אור הבקר משתין בקיר׃
Kaj David prenis el ŝia mano tion, kion ŝi alportis al li, kaj li diris al ŝi: Iru pace al via domo; vidu, mi aŭskultis vian voĉon kaj honoris vian vizaĝon.
ויקח דוד מידה את אשר הביאה לו ולה אמר עלי לשלום לביתך ראי שמעתי בקולך ואשא פניך׃
Kiam Abigail venis al Nabal, jen li havis festenon en sia domo, kiel festeno de reĝo, kaj la koro de Nabal estis gaja en li, kaj li estis tre ebria; sed ŝi diris al li nenion malgrandan nek grandan ĝis la mateniĝo.
ותבא אביגיל אל נבל והנה לו משתה בביתו כמשתה המלך ולב נבל טוב עליו והוא שכר עד מאד ולא הגידה לו דבר קטן וגדול עד אור הבקר׃
Matene, kiam la vino eliris el Nabal, lia edzino rakontis al li tion, kio okazis; tiam rigidiĝis en li lia koro, kaj li fariĝis kiel ŝtono.
ויהי בבקר בצאת היין מנבל ותגד לו אשתו את הדברים האלה וימת לבו בקרבו והוא היה לאבן׃
Post dek tagoj la Eternulo frapis Nabalon, kaj li mortis.
ויהי כעשרת הימים ויגף יהוה את נבל וימת׃
Kiam David aŭdis, ke Nabal mortis, li diris: Benata estu la Eternulo, kiu juĝe punis pro la malhonoro, kiun mi havis de Nabal, kaj Sian sklavon Li detenis de malbono, kaj la malbonecon de Nabal la Eternulo returnis sur lian kapon. Kaj David sendis kaj paroligis al Abigail, ke li volas preni ŝin al si kiel edzinon.
וישמע דוד כי מת נבל ויאמר ברוך יהוה אשר רב את ריב חרפתי מיד נבל ואת עבדו חשך מרעה ואת רעת נבל השיב יהוה בראשו וישלח דוד וידבר באביגיל לקחתה לו לאשה׃
Kaj venis la servantoj de David al Abigail en Karmelon, kaj diris al ŝi jene: David sendis nin al vi, por preni vin al li kiel edzinon.
ויבאו עבדי דוד אל אביגיל הכרמלה וידברו אליה לאמר דוד שלחנו אליך לקחתך לו לאשה׃
Tiam ŝi leviĝis, kaj kliniĝis kun la vizaĝo ĝis la tero, kaj diris: Jen via sklavino estas servantino, por lavi la piedojn de la servantoj de mia sinjoro.
ותקם ותשתחו אפים ארצה ותאמר הנה אמתך לשפחה לרחץ רגלי עבדי אדני׃
Kaj Abigail rapide leviĝis kaj ekrajdis sur azeno, kaj ŝiaj kvin servantinoj ekiris post ŝi, kaj ŝi sekvis la senditojn de David kaj fariĝis lia edzino.
ותמהר ותקם אביגיל ותרכב על החמור וחמש נערתיה ההלכות לרגלה ותלך אחרי מלאכי דוד ותהי לו לאשה׃
Ankaŭ Aĥinoamon el Jizreel David prenis, kaj ili ambaŭ fariĝis liaj edzinoj.
ואת אחינעם לקח דוד מיזרעאל ותהיין גם שתיהן לו לנשים׃
Sed Saul fordonis sian filinon Miĥal, edzinon de David, al Palti, filo de Laiŝ, el Galim.
ושאול נתן את מיכל בתו אשת דוד לפלטי בן ליש אשר מגלים׃