I Samuel 16

Kaj la Eternulo diris al Samuel: Kiel longe vi funebros pri Saul, kiun Mi trovis nedigna reĝi super Izrael? plenigu vian kornon per oleo, kaj iru; Mi sendos vin al Jiŝaj la Bet-Leĥemano, ĉar inter liaj filoj Mi elvidis al Mi reĝon.
ויאמר יהוה אל שמואל עד מתי אתה מתאבל אל שאול ואני מאסתיו ממלך על ישראל מלא קרנך שמן ולך אשלחך אל ישי בית הלחמי כי ראיתי בבניו לי מלך׃
Kaj Samuel diris: Kiel mi iros? Saul aŭdos, kaj mortigos min. Sed la Eternulo diris: Prenu kun vi bovidinon, kaj diru: Mi venis, por fari buĉoferon al la Eternulo.
ויאמר שמואל איך אלך ושמע שאול והרגני ויאמר יהוה עגלת בקר תקח בידך ואמרת לזבח ליהוה באתי׃
Kaj invitu Jiŝajon al la ofero; kaj Mi sciigos al vi, kion vi devas fari, kaj vi sanktoleos al Mi tiun, kiun Mi montros al vi.
וקראת לישי בזבח ואנכי אודיעך את אשר תעשה ומשחת לי את אשר אמר אליך׃
Kaj Samuel faris tion, kion diris la Eternulo, kaj li venis Bet-Leĥemon. Kun timo iris al li renkonte la plejaĝuloj de la urbo, kaj diris: Ĉu en paco vi venas?
ויעש שמואל את אשר דבר יהוה ויבא בית לחם ויחרדו זקני העיר לקראתו ויאמר שלם בואך׃
Kaj li respondis: En paco; mi venis, por buĉoferi al la Eternulo; sanktigu vin, kaj venu kun mi por la buĉofero. Kaj li sanktigis Jiŝajon kaj liajn filojn, kaj invitis ilin al la ofero.
ויאמר שלום לזבח ליהוה באתי התקדשו ובאתם אתי בזבח ויקדש את ישי ואת בניו ויקרא להם לזבח׃
Kiam ili venis, li ekvidis Eliabon, kaj diris: Jen antaŭ la Eternulo estas Lia sanktoleito.
ויהי בבואם וירא את אליאב ויאמר אך נגד יהוה משיחו׃
Sed la Eternulo diris al Samuel: Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, ĉar Mi malŝatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo: ĉar homo vidas tion, kio estas antaŭ la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron.
ויאמר יהוה אל שמואל אל תבט אל מראהו ואל גבה קומתו כי מאסתיהו כי לא אשר יראה האדם כי האדם יראה לעינים ויהוה יראה ללבב׃
Tiam Jiŝaj vokis Abinadabon, kaj pasigis lin antaŭ Samuel; sed ĉi tiu diris: Ankaŭ ĉi tiun la Eternulo ne elektis.
ויקרא ישי אל אבינדב ויעברהו לפני שמואל ויאמר גם בזה לא בחר יהוה׃
Kaj Jiŝaj pasigis Ŝaman; sed Samuel diris: Ankaŭ ĉi tiun la Eternulo ne elektis.
ויעבר ישי שמה ויאמר גם בזה לא בחר יהוה׃
Tiel Jiŝaj pasigis siajn sep filojn antaŭ Samuel; sed Samuel diris al Jiŝaj: La Eternulo ne elektis ĉi tiujn.
ויעבר ישי שבעת בניו לפני שמואל ויאמר שמואל אל ישי לא בחר יהוה באלה׃
Kaj Samuel diris al Jiŝaj: Ĉu tio estas jam ĉiuj knaboj? Kaj ĉi tiu diris: Restas ankoraŭ la plej juna, li paŝtas nun la ŝafojn. Kaj Samuel diris al Jiŝaj: Sendu, kaj venigu lin, ĉar ni ne sidiĝos al la tablo, antaŭ ol li venos ĉi tien.
ויאמר שמואל אל ישי התמו הנערים ויאמר עוד שאר הקטן והנה רעה בצאן ויאמר שמואל אל ישי שלחה וקחנו כי לא נסב עד באו פה׃
Kaj li sendis, kaj venigis lin. Kaj li estis ruĝa, kun belaj okuloj kaj bonaspekta. Tiam la Eternulo diris: Leviĝu, sanktoleu lin, ĉar tio estas li.
וישלח ויביאהו והוא אדמוני עם יפה עינים וטוב ראי ויאמר יהוה קום משחהו כי זה הוא׃
Kaj Samuel prenis la kornon kun la oleo, kaj sanktoleis lin inter liaj fratoj. Kaj la spirito de la Eternulo ekfavoris Davidon de post tiu tago kaj pluen. Kaj Samuel leviĝis kaj iris en Raman.
ויקח שמואל את קרן השמן וימשח אתו בקרב אחיו ותצלח רוח יהוה אל דוד מהיום ההוא ומעלה ויקם שמואל וילך הרמתה׃
Kaj la spirito de la Eternulo foriĝis de Saul, kaj ekturmentis lin spirito malbona, sendita de la Eternulo.
ורוח יהוה סרה מעם שאול ובעתתו רוח רעה מאת יהוה׃
Kaj la servantoj de Saul diris al li: Jen malbona spirito, sendita de Dio, turmentas vin;
ויאמרו עבדי שאול אליו הנה נא רוח אלהים רעה מבעתך׃
tial nia sinjoro diru al siaj servantoj, ke ili elserĉu homon, kiu povoscias ludi harpon: kaj kiam atakos vin la malbona spirito, sendita de Dio, li ekludos per sia mano, kaj tiam fariĝos al vi bone.
יאמר נא אדננו עבדיך לפניך יבקשו איש ידע מנגן בכנור והיה בהיות עליך רוח אלהים רעה ונגן בידו וטוב לך׃
Kaj Saul diris al siaj servantoj: Elserĉu al mi homon, kiu bone ludas, kaj venigu lin al mi.
ויאמר שאול אל עבדיו ראו נא לי איש מיטיב לנגן והביאותם אלי׃
Tiam unu el la junuloj respondis kaj diris: Ĉe Jiŝaj la Bet-Leĥemano mi vidis filon, kiu povoscias ludi, kaj li estas fortulo kaj militkapablulo kaj prudenta en siaj paroloj kaj belaspekta, kaj la Eternulo estas kun li.
ויען אחד מהנערים ויאמר הנה ראיתי בן לישי בית הלחמי ידע נגן וגבור חיל ואיש מלחמה ונבון דבר ואיש תאר ויהוה עמו׃
Kaj Saul sendis senditojn al Jiŝaj, kaj dirigis: Sendu al mi vian filon David, kiu estas ĉe la ŝafoj.
וישלח שאול מלאכים אל ישי ויאמר שלחה אלי את דוד בנך אשר בצאן׃
Tiam Jiŝaj prenis azenon, ŝarĝitan per pano, kaj felsakon kun vino, kaj unu kapridon, kaj li sendis tion per sia filo David al Saul.
ויקח ישי חמור לחם ונאד יין וגדי עזים אחד וישלח ביד דוד בנו אל שאול׃
Kaj David venis al Saul, kaj ekservis antaŭ li; kaj ĉi tiu tre ekamis lin, kaj li fariĝis lia armilportisto.
ויבא דוד אל שאול ויעמד לפניו ויאהבהו מאד ויהי לו נשא כלים׃
Kaj Saul sendis al Jiŝaj, por diri: Mi petas, David restu ĉe mi, ĉar li plaĉas al mi.
וישלח שאול אל ישי לאמר יעמד נא דוד לפני כי מצא חן בעיני׃
Kaj ĉiufoje, kiam la spirito, sendita de Dio, atakis Saulon, David prenadis la harpon kaj ludadis per sia mano; tiam al Saul fariĝadis pli facile kaj bone, kaj la malbona spirito foriĝadis de li.
והיה בהיות רוח אלהים אל שאול ולקח דוד את הכנור ונגן בידו ורוח לשאול וטוב לו וסרה מעליו רוח הרעה׃