I Corinthians 3

Kaj mi, fratoj, ne povis paroli al vi kiel al spirituloj, sed kiel al karnuloj, kiel al infanetoj en Kristo.
ואני לא יכלתי לדבר עמכם אחי כעם רוחניים כי עודכם של הבשר וכמו עוללים במשיח׃
Mi nutris vin per lakto, ne per manĝaĵoj; ĉar vi ankoraŭ tion ne kapablis; kaj eĉ nun vi ne kapablas;
חלב השקיתי אתכם ולא מאכל כי אז לא יכלתם וגם עתה לא תוכלו יען היתכם עוד של הבשר׃
ĉar vi estas ankoraŭ karnaj; ĉar dum ekzistas inter vi ĵaluzo kaj malpaco, ĉu vi ne estas karnaj kaj iradas laŭ la maniero de homoj?
כי באשר קנאה ומריבה ומחלקים ביניכם הלא של הבשר אתם ומתהלכים לפי דרך בני אדם׃
Ĉar kiam unu diras: Mi estas de Paŭlo; kaj alia: Mi estas de Apolos; ĉu vi ne estas homoj?
הן באמר האחד אני לפולוס והשני אני לאפולוס הלא של הבשר אתם׃
Kio do estas Apolos? kaj kio estas Paŭlo? Servantoj, per kiuj vi ekkredis; kaj ĉiu, kiel la Sinjoro al li donis.
מי אפוא פולוס ומי הוא אפולוס אך משרתים הם אשר על ידם באתם להאמין איש איש כמתנת האדון אשר נתן לו׃
Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis.
אני נטעתי ואפולוס השקה אבל האלהים הוא הצמיח׃
Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto.
על כן הנטע איננו מאומה והמשקה איננו מאומה כי אם האלהים המצמיח׃
Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed ĉiu ricevos sian propran rekompencon laŭ sia laboro.
והנטע והמשקה כאחד המה ואיש איש יקבל את שכרו כפי עמלו׃
Ĉar ni estas kunlaborantoj kun Dio: vi estas la kultivotaĵo de Dio, la konstruotaĵo de Dio.
כי עזרי אל אנחנו ואתם שדה אלהים ובנין אלהים אתם׃
Laŭ la graco de Dio al mi donita, kiel saĝa majstromasonisto mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed ĉiu zorgu, kiel li surkonstruas.
]11-01[ ואני כפי חסד אלהים הנתן לי כבני חכם שתי יסוד ואחר בונה עליו אך ירא כל איש לשית יסוד אחר חוץ מן המוסד שהוא ישוע המשיח׃
Ĉar neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo.
]11-01[׃
Sed se iu konstruas sur la fundamento oron, arĝenton, multekostajn ŝtonojn, lignon, fojnon, pajlon,
ואם יבנה הבונה על היסוד הזה זהב או כסף או אבנים יקרות או עץ או חציר או קש׃
ĉies laboraĵo evidentiĝos; ĉar la tago ĝin montros, pro tio, ke ĝi estas malkaŝita en fajro; kaj la fajro mem provos ĉies laboraĵon, kia ĝi estas.
מעשה כל איש יגלה כי היום הוא יבררהו כי באש יראה ואת מה מעשה כל איש ואיש האש תבחננו׃
Se restos ies laboraĵo, kiun li surkonstruis, li ricevos rekompencon.
אם יעמד מעשה איש אשר בנה עליו יקבל שכרו׃
Se ies laboraĵo forbrulos, li suferos perdon; sed li mem saviĝos; tamen kiel tra fajro.
ואם ישרף מעשהו יפסידנו והוא יושע אך כמו מצל מאש׃
Ĉu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi loĝas la Spirito de Dio?
הלא ידעתם כי היכל אלהים אתם ורוח אלהים שכן בקרבכם׃
Se iu detruas la templon de Dio, tiun detruos Dio; ĉar la templo de Dio estas sankta, kaj vi estas tio.
ואיש אשר ישחית את היכל אלהים האלהים ישחית אתו כי היכל אלהים קדוש ואתם הנכם קדושים׃
Neniu sin trompu. Se iu el vi opinias sin saĝa en ĉi tiu mondo, li fariĝu malsaĝulo, por ke li saĝiĝu.
אל ירמה איש את עצמו והחשב את עצמו חכם בעולם הזה יהי לסכל למען יחכם׃
Ĉar la saĝeco de ĉi tiu mondo estas malsaĝeco ĉe Dio. Ĉar estas skribite: Li kaptas la saĝulojn per ilia ruzaĵo;
כי חכמת העולם הזה סכלות היא לפני האלהים ככתוב לכד חכמים בערמם׃
kaj ankaŭ: La Eternulo scias la pensojn de saĝuloj, ke ili estas vantaj.
ועוד כתוב יהוה ידע מחשבות חכמים כי המה הבל׃
Tial neniu fanfaronu pri homoj. Ĉar ĉio apartenas al vi,
על כן אל יתהלל איש באדם כי הכל הוא שלכם׃
ĉu Paŭlo, aŭ Apolos, aŭ Kefas, aŭ la mondo, aŭ la vivo, aŭ la morto, aŭ estantaĵoj aŭ estontaĵoj: ĉio apartenas al vi,
אם פולוס אם אפולוס ואם כיפא אם העולם אם החיים ואם המות אם ההוה ואם העתיד הכל הוא שלכם׃
kaj vi al Kristo, kaj Kristo al Dio.
ואתם הנכם של המשיח והמשיח הוא של אלהים׃