Ĉiuj Izraelidoj estis kalkulitaj, kaj ili estis enskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael. La Judojn oni forkondukis en Babelon pro iliaj malbonagoj.
וכל ישראל התיחשו והנם כתובים על ספר מלכי ישראל ויהודה הגלו לבבל במעלם׃
kaj Adaja, filo de Jeroĥam, filo de Paŝĥur, filo de Malkija, kaj Maasaj, filo de Adiel, filo de Jaĥzera, filo de Meŝulam, filo de Meŝilemit, filo de Imer;
ועדיה בן ירחם בן פשחור בן מלכיה ומעשי בן עדיאל בן יחזרה בן משלם בן משלמית בן אמר׃
Ŝalum, filo de Kore, filo de Ebjasaf, filo de Koraĥ, kaj liaj fratoj el lia patrodomo, la Koraĥidoj, laŭ sia ofico estis gardistoj de la sojloj de la tabernaklo, kiel iliaj patroj ĉe la restejo de la Eternulo estis gardistoj de la eniro.
ושלום בן קורא בן אביסף בן קרח ואחיו לבית אביו הקרחים על מלאכת העבודה שמרי הספים לאהל ואבתיהם על מחנה יהוה שמרי המבוא׃
La tuta nombro de tiuj, kiuj estis elektitaj kiel pordegistoj ĉe la sojloj, estis ducent dek du. Ili estis enregistritaj laŭ siaj vilaĝoj. Ilin starigis David, kaj Samuel, la antaŭvidisto, pro ilia fideleco.