Jeremiah 43

Kiam Jeremia finis antaŭ la tuta popolo la raportadon pri ĉiuj vortoj de la Eternulo, ilia Dio, pri ĉiuj vortoj, kun kiuj la Eternulo, ilia Dio, sendis lin al ili,
من تمام چیزهایی را که خداوند، خدای آنها، مرا فرستاده‌ بود تا به آنها بگویم گفتم.
tiam Azarja, filo de Hoŝaja, kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj malhumilaj homoj diris al Jeremia: Malveron vi parolas; la Eternulo, nia Dio, ne sendis vin, por diri: Ne iru en Egiptujon, por tie ekloĝi;
آنگاه عزریا پسر هوشعیا و یوحانان پسر قاریح و دیگر مردان مغرور به من گفتند: «تو دروغ می‌گویی. خداوند خدای ما، تو را نفرستاده تا به ما بگویی که به مصر نرویم و در آنجا زندگی نکنیم.
sed nur Baruĥ, filo de Nerija, instigas vin kontraŭ ni, por transdoni nin en la manojn de la Ĥaldeoj, por ke ili mortigu nin aŭ transloĝigu nin en Babelon.
باروک پسر نیریا تو را علیه ما تحریک کرده است تا بابلی‌ها بر ما مسلّط شوند و ما را بکشند و یا به اسارت ببرند.»
Tiamaniere Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj, kaj la tuta popolo, ne obeis la voĉon de la Eternulo, por resti en la lando Juda.
پس هیچ‌کس، نه یوحانان، نه افسران ارتش و نه مردم، نخواستند از دستورات خداوند اطاعت کنند و در یهودا بمانند.
Kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj prenis la tutan restaĵon de la Judoj, kiuj revenis el ĉiuj nacioj, kien ili estis dispelitaj, por loĝi en la lando Juda:
سپس یوحانان و افسران ارتش هرکسی را که در یهودیه باقیمانده بود، به همراه تمام کسانی‌که در میان سایر اقوام پراکنده شده بودند و به یهودیه برگشته بودند شامل:
la virojn, la virinojn, la infanojn, la reĝidinojn, kaj ĉiujn, kiujn Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis kun Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, kaj la profeton Jeremia, kaj Baruĥon, filon de Nerija.
مردان، زنان، کودکان و دختران پادشاه، به مصر بردند. آنها همهٔ کسانی را که نبوزرادان، فرماندهٔ سپاه تحت حمایت جدلیا قرار داده بود از جمله باروک و مرا بردند.
Kaj ili iris en la landon Egiptan, ne obeante la voĉon de la Eternulo, kaj venis ĝis Taĥpanĥes.
آنها از دستور خداوند اطاعت نکردند و به مصر رفتند و به شهر تَحفَنحیس رسیدند.
Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia en Taĥpanĥes, dirante:
در آنجا خداوند به من گفت:
Prenu en vian manon grandajn ŝtonojn, kaj antaŭ la okuloj de la Judaj viroj kaŝu ilin en la kalko en la brikfarejo, kiu troviĝas ĉe la enirejo de la domo de Faraono en Taĥpanĥes;
«چند سنگ بزرگ بردار و آنها را در زیر سنگفرش راه ورودی ساختمان دولتی در این شهر قرار بده و بگذار بعضی از یهودیان آنچه را می‌کنی ببینند.
kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi sendos, kaj venigos Nebukadnecaron, reĝon de Babel, Mian servanton, kaj Mi starigos lian tronon supre de ĉi tiuj ŝtonoj, kiujn Mi kaŝis, kaj li starigos sur ili sian tendon.
بعد به آنها بگو که من خداوند متعال، خدای اسرائیل، بندهٔ خود نبوکدنصر را از بابل به اینجا می‌آورم و او تخت خود را بر روی همین سنگهایی که تو گذاشته‌ای، قرار خواهند داد و خیمهٔ سلطنت خود را برفراز آنها خواهد کشید.
Kaj li venos, kaj frapos la landon Egiptan: kiu estas destinita al la morto, tiu ricevos la morton; kiu estas destinita al kaptiteco, tiu iros en kaptitecon; kaj kiu estas destinita al glavo, tiun trafos glavo.
نبوکدنصر خواهد آمد و مصر را شکست خواهد داد. آنها که محکومند با بیماری بمیرند، با بیماری خواهند مرد، آنها که محکوم به اسارت هستند به اسارت خواهند رفت و آنها که باید در جنگ بمیرند، در جنگ کشته خواهند شد.
Kaj Mi ekbruligos fajron en la domoj de la dioj de Egiptujo, kaj ĝi bruligos ilin kaj forkaptos. Kaj li ĉirkaŭkovros sin per la havo de la lando Egipta, kiel paŝtisto kovras sin per sia vesto, kaj li eliros el tie bonstate.
پرستشگاههای خدایان مصر را آتش خواهم زد. همان‌طور که یک چوپان لباس خود را از وجود شپش‌ها پاک می‌کند، به همان نحو پادشاه بابل بُتها را می‌سوزاند و به دور می‌اندازد و پیروزمندانه آنجا را ترک می‌کند.
Kaj li rompos la statuojn de la templo de la suno en la lando Egipta, kaj la domojn de la dioj de Egiptujo li forbruligos per fajro.
او بناهای سنگی و مقدّس را در شهر هِلیوپولیس درهم خواهد شکست و معبدهای خدایان مصر را به آتش خواهد کشید.