Isaiah 39

En tiu tempo Merodaĥ-Baladan, filo de Baladan, reĝo de Babel, sendis leteron kaj donacojn al Ĥizkija; ĉar li aŭdis, ke li estis malsana kaj resaniĝis.
مقارن همان روزها مردوک بالادان -‌پسر بالادان- پادشاه بابل شنید که حزقیای پادشاه مریض بوده و شفا یافته است. از این رو نامه‌ای همراه با یک هدیه برای او فرستاد.
Kaj Ĥizkija ĝojis pri ili, kaj montris al ili sian trezorejon, la arĝenton kaj la oron kaj la aromaĵojn kaj la karan oleon kaj sian tutan armilejon, kaj ĉion, kio troviĝis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion Ĥizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedaĵo.
حزقیا آنها را با خوشحالی پذیرفت و تمام ثروت خود یعنی ذخایر نقره، طلا، ادویه‌جات، عطریّات و مهمّات جنگی خود را به آنها نشان داد. چیزی در انبارها و خزائن او در سرتاسر مملکت وجود نداشت که به آنها نشان نداده باشد.
Kaj venis la profeto Jesaja al la reĝo Ĥizkija, kaj diris al li: Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj Ĥizkija diris: El lando malproksima ili venis al mi, el Babel.
آنگاه اشعیای نبی پیش حزقیای پادشاه رفت و از او پرسید: «آنها از کجا آمده‌ بودند و به تو چه گفتند؟» حزقیا گفت: «آنها از سرزمین دور دست، از بابل آمده بودند.»
Kaj li diris: Kion ili vidis en via domo? Kaj Ĥizkija respondis: Ĉion, kio estas en mia domo, ili vidis; estis nenio, kion mi ne montrus al ili en miaj trezorejoj.
«آنها در کاخ تو چه دیدند؟» «حزقیا پاسخ داد: آنها همه‌چیز را دیدند. چیزی در انبارها نبود که من به آنها نشان نداده باشم.»
Tiam Jesaja diris al Ĥizkija: Aŭskultu la diron de la Eternulo Cebaot:
آنگاه اشعیا به پادشاه گفت: «خداوند متعال می‌گوید
Jen venos tagoj, kaj ĉio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj ĝis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo.
روزی خواهد آمد که هرچه در این کاخ وجود دارد -‌هرچه اجداد تو تا به امروز جمع کرده‌اند- همه‌چیز به بابل برده خواهد شد، و هیچ چیز باقی نخواهد ماند.
Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la reĝo de Babel.
بعضی از فرزندان تو را هم خواهند برد. آنها را اخته می‌کنند و به صورت خواجه در کاخ پادشاه بابل خدمت خواهند کرد.»
Kaj Ĥizkija diris al Jesaja: Bona estas la vorto de la Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris plue: Estu nur paco kaj vero en mia tempo.
حزقیای پادشاه این پیام را چنین تعبیر کرد که در زمان زندگی خودش صلح و امنیّت برقرار خواهد بود. پس در جواب گفت: «پیامی که از جانب خداوند آورده‌ای، نیکوست.»