Esther 10

La reĝo Aĥaŝveroŝ metis sub tributon la teron kaj la insulojn de la maro.
خشایارشاه از تمام مردم نواحی ساحل دریا و همچنین مردم داخلی بیگاری می‌گرفت.
La tuta historio pri lia forto kaj lia potenco, kaj la detaloj pri la grandeco de Mordeĥaj, kiun la reĝo grandigis, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Medujo kaj Persujo.
تمام کارهای بزرگ و باشکوه او و همچنین شرح اینکه چگونه مردخای به این مقام عالی ارتقاء یافت، در کتاب تاریخ پادشاهان پارس و ماد ثبت شده است.
Ĉar la Judo Mordeĥaj estis la dua post la reĝo Aĥaŝveroŝ, granda inter la Judoj kaj amata inter la multo de siaj fratoj, zorganta pri la bono de sia popolo kaj donanta pacon al sia tuta idaro.
مردخای یهودی بعد از خشایارشاه، بالاترین مقام را داشت. او مورد احترام قوم خود بود و همهٔ آنها او را دوست می‌داشتند. او برای سعادت قوم خود و برای امنیّت فرزندان آنها کوشش فراوان کرد.