II Chronicles 3

Kaj Salomono komencis konstrui la domon de la Eternulo en Jerusalem, sur la monto Morija, kiu estis montrita al lia patro David, sur la loko, kiun David pretigis, sur la loko de la draŝejo de Ornan, la Jebusido.
سلیمان پادشاه، ساختن معبد بزرگی را که پدرش داوود، قبلاً در اورشلیم بر کوه موریا، در خرمنگاه ارنان یبوسی، جایی که خداوند بر او ظاهر شده بود، آغاز کرد.
Li komencis konstrui en la dua tago de la dua monato, en la kvara jaro de sia reĝado.
او در روز دوم در ماه دوم سال چهارم سلطنت خود به ساختن آغاز کرد.
Kaj jene Salomono faris la fundamenton, por konstrui la domon de Dio: la longo estis laŭ la antaŭa ulnomezuro sesdek ulnoj, kaj la larĝo dudek ulnoj;
این است اندازه‌هایی که سلیمان برای ساختن معبد بزرگ به کار برد: درازای آن بیست و هفت متر و پهنای آن نُه متر بود.
la portiko laŭlonge de la domo havis simile al la larĝo de la domo dudek ulnojn; la alto estis cent dudek. Kaj li tegis ĝin interne per pura oro.
اتاق ورودی به پهنای معبد بزرگ یعنی نُه متر و ارتفاع پنجاه و چهار متر بود. او داخل آن را با طلای خالص روکش کرد.
La grandan domon li tabulkovris per ligno cipresa kaj tegis ĝin per pura oro kaj faris sur ĝi palmornamojn kaj ĉenornamojn.
دیوارهای اتاق اصلی را با چوب سرو پوشاند و آنها را با طلای مرغوب روکش کرد، روی آنها شکل درخت خرما و زنجیر طراحی شده بود.
Kaj li garnis la domon per multekostaj ŝtonoj por beleco; la oro estis oro Parvaima.
پادشاه معبد بزرگ را با سنگهای زیبای گرانبها و طلای سرزمین فروایم تزئین کرد.
Kaj li kovris la domon, la trabojn, la sojlojn, ĝiajn murojn, kaj ĝiajn pordojn per oro, kaj li skulptigis kerubojn sur la muroj.
او تیرها، آستانه‌ها، دیوارها و درهای خانه را با طلا روکش کرد و بر روی دیوارها فرشتگان نگهبان حکاکی کرد.
Kaj li faris la plejsanktejon; ĝia longo, konforme al la larĝo de la domo, estis dudek ulnoj, kaj ĝia larĝo estis dudek ulnoj; kaj li tegis ĝin per bona oro en la kvanto de sescent kikaroj.
او مقدّسترین مکان را ساخت، پهنا و درازای آن نُه متر بود که برابر با پهنای معبد بزرگ بود.
Por la najloj li donis kvindek siklojn da oro; kaj la suprajn ĉambrojn li tegis per oro.
وزن میخهای طلایی معادل ششصد گرم بود. اتاق فوقانی را نیز با طلای خالص روکش کرده بود.
Kaj en la plejsanktejo li faris du kerubojn artiste faritajn kaj tegis ilin per oro.
در مقدّسترین مکان معبد بزرگ، او دو فرشتهٔ نگهبان ساخت و آنها را با طلا پوشاند.
La flugiloj de la keruboj havis la longon de dudek ulnoj; unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la flugilo de la dua kerubo.
طول بالهای فرشتگان نگهبان هشت متر و هشتاد سانتیمتر بود که بال یکی دو متر و بیست سانتیمتر و به دیوار معبد بزرگ می‌رسید و بال دیگرش دو متر و بیست سانتیمتر بود که به بال فرشتهٔ نگهبان دیگر برمی‌خورد.
Ankaŭ ĉe la dua kerubo unu flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la muro de la domo, kaj la dua flugilo, havanta kvin ulnojn, tuŝiĝis kun la flugilo de la alia kerubo.
فرشتهٔ نگهبان دیگر، یک بالش دو متر و بیست سانتیمتر بود که به دیوار اتاق می‌رسید و همچنین بال دیگرش دو متر و بیست سانتیمتر بود که به بال فرشتهٔ نگهبان اول وصل می‌شد.
La flugiloj de tiuj keruboj estis etenditaj sur la spaco de dudek ulnoj; ili staris sur siaj piedoj, kaj iliaj vizaĝoj estis turnitaj al la domo.
بالهای فرشتگان نگهبان هشت متر و هشتاد سانتیمتر بود. فرشتگان نگهبان بر پاهای خود ایستاده بودند و رویشان به طرف در خانه بود.
Kaj li faris la kurtenon el ŝtofo blua, purpura, kaj ruĝa, kaj el bisino; kaj li faris sur ĝi kerubojn.
سلیمان پرده‌ای از کتان نازک به رنگ بنفش، قرمز، و آبی برای مقدّسترین مکان ساخت و روی آن تصویر فرشتگان نگهبان را نقش کرد.
Kaj li faris antaŭ la domo du kolonojn, havantajn la longon de tridek kvin ulnoj, kaj la kapitelo supre havis kvin ulnojn.
جلوی خانه دو ستون ساخت که طول آنها پانزده متر و نیم بود و سر ستونهایی به طول دو متر و بیست سانتیمتر روی آنها بود.
Kaj li faris ĉenojn en la plejsanktejo kaj metis ilin sur la supron de la kolonoj; kaj li faris cent granatojn kaj metis ilin sur la ĉenojn.
او زنجیرهایی ساخت و در بالای ستونها پیچید و صد انار ساخت و به زنجیرها وصل کرد.
Kaj li starigis la kolonojn antaŭ la templo, unu dekstre kaj unu maldekstre; al la dekstra li donis la nomon Jaĥin, kaj al la maldekstra la nomon Boaz.
او ستونها را جلوی معبد بزرگ قرار داد، یکی در سمت راست و دیگری در سمت چپ، ستون طرف راست را یاکین و ستون سمت چپ را بوعز نامید.