Joshua 10

Kiam Adoni-Cedek, reĝo de Jerusalem, aŭdis, ke Josuo prenis Ajon kaj ekstermis ĝin; ke kiel li agis kun Jeriĥo kaj kun ĝia reĝo, tiel li agis kun Aj kaj kun ĝia reĝo; kaj ke la loĝantoj de Gibeon faris pacon kun Izrael kaj restis inter ili:
Uslyšev pak Adonisedech, král Jeruzalémský, že Jozue vzal město Hai, a jako proklaté zkazil je, (nebo jakž učinil Jerichu a králi jeho, tak učinil Hai a králi jeho,) a že pokoj učinili obyvatelé Gabaon s Izraelem, a bydlí u prostřed něho,
tiam ili tre ektimis; ĉar Gibeon estis urbo granda, kiel unu el la reĝaj urboj, kaj ĝi estis pli granda ol Aj, kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj estis homoj fortaj.
I bál se velmi, proto že město veliké bylo Gabaon, jako jedno z měst královských, a že bylo větší než Hai, a všickni muži jeho udatní.
Kaj Adoni-Cedek, reĝo de Jerusalem, sendis al Hoham, reĝo de Ĥebron, kaj al Piram, reĝo de Jarmut, kaj al Jafia, rego de Laĥiŝ, kaj al Debir, reĝo de Eglon, por diri:
Protož poslal Adonisedech, král Jeruzalémský, k Ohamovi, králi Hebron, a k Faramovi, králi Jarmut, a k Jafiovi, králi Lachis, a k Dabirovi, králi Eglon, řka:
Venu al mi kaj helpu min, ke ni venkobatu Gibeonon pro tio, ke ĝi faris pacon kun Josuo kaj kun la Izraelidoj.
Sjeďte se ke mně, a pomozte mi, abychom dobyli Gabaon, proto že pokoj učinili s Jozue a s syny Izraelskými.
Kaj kuniĝis kaj iris la kvin reĝoj de la Amoridoj, la reĝo de Jerusalem, la reĝo de Ĥebron, la reĝo de Jarmut, la reĝo de Laĥiŝ, la reĝo de Eglon, ili kaj ilia tuta militistaro; kaj ili starigis tendarojn ĉirkaŭ Gibeon kaj ekmilitis kontraŭ ĝi.
I shromáždilo se a vytáhlo pět králů Amorejských, král Jeruzalémský, král Hebron, král Jarmut, král Lachis, král Eglon, oni i všecka vojska jejich, a položivše se u Gabaon, dobývali ho.
Tiam la loĝantoj de Gibeon sendis al Josuo en la tendaron ĉe Gilgal, por diri: Ne forprenu viajn manojn de viaj sklavoj; venu al ni rapide kaj savu nin kaj helpu nin, ĉar kolektiĝis kontraŭ ni ĉiuj reĝoj de la Amoridoj, kiuj loĝas sur la monto.
Tedy poslali muži Gabaon k Jozue do ležení v Galgala, řkouce: Neodjímejž ruky své od služebníků svých; přitáhni rychle k nám, zachovej nás a spomoz nám; nebo sebrali se proti nám všickni králové Amorejští bydlící na horách.
Kaj Josuo eliris el Gilgal, li kaj la tuta militistaro kun li, kaj ĉiuj militotaŭguloj.
I táhl Jozue z Galgala, on i všecken lid bojovný s ním, všickni muži udatní.
Kaj la Eternulo diris al Josuo: Ne timu ilin; ĉar en vian manon Mi transdonis ilin; neniu el ili povos rezisti antaŭ vi.
(Nebo byl řekl Hospodin k Jozue: Neboj se jich, v ruce tvé zajisté dal jsem je, neostojíť žádný z nich před oblíčejem tvým.)
Kaj Josuo venis al ili neatendite; la tutan nokton li iris el Gilgal.
I připadl na ně Jozue v náhle, nebo celou noc táhl z Galgala.
Kaj la Eternulo konfuzegis ilin antaŭ Izrael, kaj ĉi tiu batis ilin per granda venkobato en Gibeon, kaj persekutis ilin laŭ la vojo, kiu suprenkondukas al Bet-Ĥoron, kaj batis ilin ĝis Azeka kaj ĝis Makeda.
A potřel je Hospodin před Izraelem, kterýžto pobil je ranou velikou u Gabaon, a honil je cestou, kudy se jde k Betoron, a bil je až do Azeka a až do Maceda.
Kaj kiam ili, forkurante de la Izraelidoj, estis sur la deklivo de Bet-Ĥoron, la Eternulo ĵetadis sur ilin grandajn ŝtonojn el la ĉielo, ĝis Azeka, kaj ili mortis; pli granda estis la nombro de tiuj, kiuj mortis de la ŝtonoj de hajlo, ol la nombro de tiuj, kiujn la Izraelidoj mortigis per la glavo.
I stalo se, když utíkali před tváří Izraele, sstupujíce do Betoron, že Hospodin metal na ně kamení veliké s nebe, až k Azeku, a mřeli. Více jich zemřelo od krupobití kamenného, než jich pobili synové Izraelští mečem.
Tiam Josuo parolis al la Eternulo en la tago, en kiu la Eternulo transdonis la Amoridojn al la Izraelidoj; kaj li diris antaŭ la ĉeestanta Izrael: Suno, haltu super Gibeon, Kaj luno super la valo de Ajalon.
Tedy mluvil Jozue k Hospodinu v den, v kterýž dal Hospodin Amorejského v moc synům Izraelským, a řekl před syny Izraelskými: Slunce v Gabaon zastav se, a měsíc v údolí Aialon.
Kaj la suno haltis, kaj la luno staris tiel longe, Kiel la popolo faris venĝon al siaj malamikoj. Tio estas ja skribita en la libro de la Justulo. Kaj la suno staris meze de la ĉielo, kaj ne rapidis subiri preskaŭ dum tuta tago.
I zastavilo se slunce, a stál měsíc, dokudž nepomstil se lid nad nepřátely svými. Zdali není toho napsáno v knize Upřímého? Tedy stálo slunce u prostřed nebe, a nepospíchalo k západu, jako za jeden celý den.
Kaj nek antaŭe nek poste estis tago simila al tiu, en kiu la Eternulo obeis la voĉon de homo; ĉar la Eternulo batalis por Izrael.
Nebylo dne takového prvé ani potom, jako když vyslyšel Hospodin hlas člověka; nebo Hospodin bojoval za Izraele.
Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron ĉe Gilgal.
I navracel se Jozue i všecken Izrael s ním do táboru v Galgala.
Kaj forkuris tiuj kvin reĝoj kaj kaŝis sin en kaverno en Makeda.
Uteklo pak bylo těch králů pět, a skryli se v jeskyni při Maceda.
Kaj oni sciigis al Josuo, dirante: Estas trovitaj la kvin reĝoj, kaŝitaj en kaverno en Makeda.
I oznámeno bylo Jozue těmi slovy: Nalezeno jest pět králů, kteříž se skryli v jeskyni při Maceda.
Tiam Josuo diris: Alrulu grandajn ŝtonojn al la aperturo de la kaverno, kaj starigu ĉe ĝi homojn, por gardi ĝin;
I řekl Jozue: Přivalte kamení veliké k díře té jeskyně, a osaďte ji muži, aby ostříhali jich.
sed vi ne haltu, persekutu viajn malamikojn kaj ekstermu iliajn malantaŭajn taĉmentojn; ne permesu al ili veni en iliajn urbojn; ĉar la Eternulo, via Dio, transdonis ilin en viajn manojn.
Vy pak nezastavujte se, hoňte nepřátely své, a bíte je po zadu, a nedejte jim vjíti do měst jejich, nebo dal je Hospodin Bůh váš v ruku vaši.
Kaj kiam Josuo kaj la Izraelidoj finis bati ilin per tre granda venkobato ĝis preskaŭ plena ekstermo, kaj la restintoj el ili forkuris en la fortikigitajn urbojn,
Když pak přestali Jozue a synové Izraelští bíti jich porážkou velikou velmi, až i zahlazeni byli; a kteříž živi pozůstali z nich, utekli do měst hrazených:
kaj la tuta popolo revenis al Josuo en la tendaron en Makedan sendifekta, kaj neniu movis sian langon kontraŭ la Izraelidojn,
Navrátil se všecken lid do ležení k Jozue do Maceda ve zdraví; nepohnul proti synům Izraelským žádný jazykem svým.
tiam Josuo diris: Malfermu la aperturon de la kaverno, kaj elkonduku al mi tiujn kvin reĝojn el la kaverno.
Potom řekl Jozue: Odhraďte díru u jeskyně, a vyveďte ke mně pět králů těch z jeskyně.
Kaj oni faris tiel, kaj oni elkondukis al li tiujn kvin reĝojn el la kaverno: la reĝon de Jerusalem, la reĝon de Ĥebron, la reĝon de Jarmut, la reĝon de Laĥiŝ, la reĝon de Eglon.
I učinili tak, a vyvedli k němu pět králů těch z jeskyně, krále Jeruzalémského, krále Hebron, krále Jarmut, krále Lachis, krále Eglon.
Kaj kiam oni elkondukis tiujn reĝojn al Josuo, tiam Josuo alvokis ĉiujn Izraelidojn, kaj diris al la estroj de la militistoj, kiuj iris kun li: Alproksimiĝu, metu viajn piedojn sur la kolojn de ĉi tiuj reĝoj; kaj ili aliris, kaj metis siajn piedojn sur iliajn kolojn.
A když vyvedli ty krále k Jozue, svolav všecky muže Izraelské, řekl vývodám mužů bojovných, kteříž s ním v tažení tom byli: Přistupte sem, a šlapejte nohama svýma na hrdla těch králů. Kteřížto přistoupivše, šlapali nohama svýma na hrdla jejich.
Kaj Josuo diris al ili: Ne timu kaj ne tremu, estu fortaj kaj kuraĝaj; ĉar tiel la Eternulo faros al ĉiuj viaj malamikoj, kontraŭ kiuj vi militas.
I řekl jim Jozue: Nebojte se ani strachujte, posilňte se a buďte zmužilí, nebo tak učiní Hospodin všechněm nepřátelům vašim, proti nimž bojujete.
Kaj poste Josuo frapis ilin, kaj mortigis ilin, kaj pendigis ilin sur kvin arboj; kaj ili pendis sur la arboj ĝis la vespero.
Potom bil je Jozue a zmordoval, a pověsil je na pěti dřevích; a viseli na dřevích až do večera.
Kaj post la subiro de la suno Josuo ordonis, kaj oni deprenis ilin de la arboj, kaj ĵetis ilin en la kavernon, en kiu ili estis kaŝintaj sin; kaj oni almetis al la aperturo de la kaverno grandajn ŝtonojn, kiuj restis ĝis la nuna tago.
Když pak zapadlo slunce, k rozkazu Jozue složili je s dřev, a uvrhli je do jeskyně, v kteréž se byli skryli, a přivalili kamení veliké k díře jeskyně, kteréž jest tu až do tohoto dne.
Kaj Makedan Josuo prenis en tiu sama tago, kaj batis ĝin per glavo, ankaŭ ĝian reĝon; kaj li ekstermis ilin kaj ĉion vivantan, kio estis en ĝi; li lasis neniun restanton. Kaj li agis kun la reĝo de Makeda, kiel li agis kun la reĝo de Jeriĥo.
Téhož dne také dobyl Jozue Maceda, a pohubil je mečem, i krále jejich pobil spolu s nimi, a všecky lidi, kteříž byli v něm. Neživil žádného, ale učinil králi Maceda, jako učinil králi Jericha.
Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Makeda al Libna, kaj militis kontraŭ Libna.
Táhl potom Jozue a všecken Izrael s ním z Maceda k Lebnu, a dobýval Lebna.
Kaj la Eternulo transdonis ankaŭ ĝin kaj ĝian reĝon en la manon de Izrael; kaj li per glavo batis ĝin kaj ĉion vivantan, kio estis en ĝi; li lasis en ĝi neniun restanton. Kaj li agis kun ĝia reĝo, kiel li agis kun la reĝo de Jeriĥo.
I vydal je také Hospodin v ruku Izraelovi i krále jeho, a pobil je mečem, a všecky duše, kteréž byly v něm; nenechal tam žádného živého, a učinil králi jeho, jako učinil králi Jericha.
Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Libna al Laĥiŝ, kaj starigis tendaron ĉirkaŭ ĝi, kaj militis kontraŭ ĝi.
Táhl také Jozue a všecken Izrael s ním z Lebna do Lachis, a položivše se u něho, dobývali ho.
Kaj la Eternulo transdonis Laĥiŝon en la manon de Izrael, kaj li prenis ĝin en la dua tago, kaj per glavo ekstermis ĝin kaj ĉion vivantan en ĝi, simile al ĉio, kion li faris al Libna.
I dal Hospodin Lachis v ruku Izraele, a dobyl ho druhého dne, a pohubil je mečem i všecky lidi, kteříž byli v něm, rovně tak, jakž učinil Lebnu.
Tiam venis Horam, reĝo de Gezer, por alporti helpon al Laĥiŝ; sed Josuo venkobatis lin kaj lian popolon tiel, ke li lasis al li neniun restanton.
Tehdy přitáhl Horam, král Gázer, aby pomoc dal Lachis. I porazil jej Jozue i lid jeho, tak že nepozůstavil žádného živého.
Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael transiris el Laĥiŝ al Eglon, kaj starigis tendaron ĉirkaŭ ĝi, kaj militis kontraŭ ĝi.
Táhl potom Jozue a všecken Izrael s ním z Lachis do Eglon, a položivše se naproti, bojovali proti němu.
Kaj ili prenis ĝin en tiu tago, kaj ekstermis ĝin per glavo, kaj ĉion vivantan en ĝi li ekstermis en tiu tago, simile al ĉio, kion li faris al Laĥiŝ.
A vzali je toho dne, a pobili je mečem, a všecky duše, kteréž byly v něm, dne toho pomordovali, rovně tak, jakž učinili Lachis.
Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris el Eglon al Ĥebron, kaj militis kontraŭ ĝi.
Vstoupil pak Jozue a všecken Izrael s ním z Eglon do Hebron, a dobývali ho.
Kaj ili prenis ĝin, kaj per glavo ekstermis ĝin kaj ĝian reĝon kaj ĉiujn ĝiajn urbojn kaj ĉion vivantan, kio estis en ĝi; li lasis neniun restanton, simile al ĉio, kion li faris al Eglon; kaj li ekstermis ĝin, kaj ĉion, kio vivis en ĝi.
I vzali je a zhubili mečem i krále jeho, i všecka města jeho, i každého člověka, kterýž byl v něm; nepozůstavil žádného živého, podobně tak, jakož učinil Eglon. I zahladil je i všelikou duši, kteráž byla v něm.
Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael iris returne al Debir, kaj militis kontraŭ ĝi.
Potom navracuje se Jozue a všecken Izrael s ním, přišli do Dabir, a dobýval ho.
Kaj li prenis ĝin kaj ĝian reĝon kaj ĉiujn ĝiajn urbojn, kaj batis ilin per glavo, kaj ekstermis ĉion vivantan, kio estis en ĝi; li lasis neniun restanton; kiel li faris al Ĥebron, tiel li faris al Debir kaj al ĝia reĝo, kaj kiel li faris al Libna kaj al ĝia reĝo.
I vzal je a krále jeho i všecka města jeho, a pohubili je mečem, a všelikou duši, kteráž byla v něm, jako proklaté vyhladili. Nepozůstavili žádného živého; jakož učinil Hebron, tak učinil Dabir i králi jeho, a jakož učinil Lebnu a králi jeho.
Kaj Josuo venkobatis la tutan landon sur la monto, kaj la sudan kaj la malaltan kaj la deklivan, kaj ĉiujn iliajn reĝojn; li lasis neniun restanton, kaj li ekstermis ĉion vivantan, kiel ordonis la Eternulo, Dio de Izrael.
A tak pohubil Jozue všecku zemi po horách, i polední stranu, i roviny a údolí, i všecky krále jejich. Nepozůstavil žádného živého, ale všelikou duši vyhladil, jakož přikázal Hospodin Bůh Izraelský.
Kaj Josuo batis ilin de Kadeŝ-Barnea ĝis Gaza, kaj la tutan landon Goŝen, ĝis Gibeon.
Pohubil tedy Jozue všecko od Kádesbarne až do Gázy, a všecku zemi Gosen až do Gabaon.
Kaj ĉiujn tiujn reĝojn kaj iliajn landojn Josuo prenis per unu fojo; ĉar la Eternulo, Dio de Izrael, batalis por Izrael.
A všecky krále ty a zemi jejich vzal Jozue pojednou, nebo Hospodin Bůh Izraelský bojoval za Izraele.
Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael revenis en la tendaron, en Gilgalon.
Potom navrátil se Jozue a všecken Izrael s ním do ležení, kteréž bylo v Galgala.