Kaj la Kanaanido, la reĝo de Arad, kiu loĝis en la Sudo, aŭdis, ke Izrael venas per la vojo de Atarim; kaj li ekbatalis kontraŭ Izrael kaj kaptis kelkajn kiel militkaptitojn.
Kralj Arada, Kanaanac koji je živio u Negebu, ču da Izrael dolazi Atarimskim putem, pa navali na Izraela i neke njegove zarobi.
Kaj la Eternulo elaŭskultis la voĉon de Izrael kaj fordonis la Kanaanidojn; kaj oni pereigis ilin kaj iliajn urbojn kaj donis al la loko la nomon Ĥorma.
Jahve usliša glas Izraela i predade mu Kanaance. A Izrael njih i njihove gradove 'heremom' uništi. Stoga se ono mjesto prozva Horma.
Kaj la popolo ekparolis kontraŭ Dio kaj kontraŭ Moseo: Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por ke ni mortu en la dezerto? ĉar ekzistas nek pano nek akvo, kaj al nia animo naŭzas la mizera nutraĵo.
I počne govoriti i protiv Boga i protiv Mojsija: "Zašto nas izvedoste iz Egipta da pomremo u ovoj pustinji? Nema kruha, nema vode, a to bijedno jelo već se ogadilo dušama našim."
Kaj la popolo venis al Moseo, kaj diris: Ni pekis, parolante kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ vi; preĝu al la Eternulo, ke Li forigu de ni la serpentojn. Kaj Moseo preĝis pri la popolo.
Dođe narod k Mojsiju pa reče: "Sagriješili samo kad smo govorili protiv Jahve i protiv tebe. Pomoli se Jahvi da ukloni zmije od nas!" Mojsije se pomoli za narod,
De tie ili elmoviĝis, kaj starigis sian tendaron apud tiu parto de Arnon en la dezerto, kiu estas ekster la limoj de la Amoridoj; ĉar Arnon estas la limo de Moab, inter Moab kaj la Amoridoj.
Odande krenu i utabore se s onu stranu Arnona, koji je u pustinji a izvire u području Amorejaca. Jer je Arnon granica moapska između Moabaca i Amorejaca.
Mi dezirus trairi vian landon; ni ne devojiĝos sur kampon aŭ en vinberĝardenon, ni ne trinkos akvon el puto; laŭ la ĉefa publika vojo ni iros, ĝis ni trapasos viajn limojn.
"Pusti da prođem preko tvoje zemlje. Nećemo zalaziti u polja i u vinograde, niti ćemo piti vode iz bunara. Ići ćemo Kraljevskim putem dok ne prođemo tvoje područje."
Sed Siĥon ne permesis al Izrael trapasi liajn limojn; kaj Siĥon kolektis sian tutan popolon kaj eliris kontraŭ Izraelon en la dezerton kaj venis ĝis Jahac kaj ekbatalis kontraŭ Izrael.
Ali Sihon ne dopusti Izraelu da prođe njegovim područjem, nego skupi sav svoj narod te izađe u pustinju da presretne Izraelce. Stigavši do Jahze, zavojuje na Izraela.
Ĉar Ĥeŝbon estis la urbo de Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kaj li militis kontraŭ la antaŭa reĝo de Moab kaj prenis el lia mano lian tutan landon ĝis Arnon.
Kako je Hešbon bio glavni grad Sihona, amorejskog kralja, koji je ratovao protiv prijašnjega moapskoga kralja te osvojio svu njegovu zemlju do Arnona,
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ne timu lin, ĉar en vian manon Mi fordonos lin kaj lian tutan popolon kaj lian landon, kaj vi agos kun li, kiel vi agis kun Siĥon, la reĝo de la Amoridoj, kiu loĝis en Ĥeŝbon.
Ali Jahve reče Mojsiju: "Ne boj ga se! Predao sam u tvoje ruke njega, sav njegov narod i njegovu zemlju. Postupi s njim kako si postupio s amorejskim kraljem Sihonom koji je boravio u Hešbonu."