Zephaniah 2

Kolektiĝu kaj konsciiĝu, ho nacio ne aminda,
不知羞耻的国民哪,你们应当聚集!趁命令没有发出,日子过去如风前的糠,耶和华的烈怒未临到你们,他发怒的日子未到以先,你们应当聚集前来。
antaŭ ol eliris la dekreto (la tago forflugas kiel grenventumaĵo), antaŭ ol trafis vin la flama kolero de la Eternulo, antaŭ ol venis por vi la tago de indigno de la Eternulo.
并入上节
Serĉu la Eternulon, ĉiuj humiluloj sur la tero, kiuj plenumas Liajn leĝojn; serĉu veron, serĉu humilecon, por ke vi povu esti kaŝitaj en la tago de kolero de la Eternulo.
世上遵守耶和华典章的谦卑人哪,你们都当寻求耶和华!当寻求公义谦卑,或者在耶和华发怒的日子可以隐藏起来。
Ĉar Gaza estos forlasita, Aŝkelon estos dezertigita, Aŝdod estos elpelita meze de la tago, kaj Ekron estos elradikigita.
迦萨必致见弃;亚实基伦必然荒凉。人在正午必赶出亚实突的民;以革伦也被拔出根来。
Ve al tiuj, kiuj loĝas en la distrikto de la maro, al la nacio de Keretidoj! la vorto de la Eternulo estas kontraŭ vi, ho Kanaan, lando Filiŝta: Mi vin pereigos tiel, ke restos neniu loĝanto.
住沿海之地的基利提族有祸了!迦南、非利士人之地啊,耶和华的话与你反对,说:我必毁灭你,以致无人居住。
La apudmara regiono estos nur loko por loĝejoj de paŝtistoj kaj por ŝafejoj.
沿海之地要变为草场,其上有牧人的住处和羊群的圈。
Kaj la regiono fariĝos apartenaĵo de la restaĵo de la domo de Jehuda; tie ili paŝtos, en la domoj de Aŝkelon ili ripozos vespere, post kiam la Eternulo, ilia Dio, rememoros ilin kaj revenigos ilin el la kaptiteco.
这地必为犹大家剩下的人所得;他们必在那里牧放群羊,晚上必躺卧在亚实基伦的房屋中;因为耶和华─他们的 神必眷顾他们,使他们被掳的人归回。
Mi aŭdis la insultadon de Moab kaj la malhonoradon de la Amonidoj, kiel ili insultadis Mian popolon kaj fanfaronadis ĉe ĝiaj limoj.
我听见摩押人的毁谤和亚扪人的辱骂,就是毁谤我的百姓,自夸自大,侵犯他们的境界。
Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab fariĝos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto por ĉiam; la restaĵo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptaĵon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin.
万军之耶和华─以色列的 神说:我指著我的永生起誓:摩押必像所多玛,亚扪人必像蛾摩拉,都变为刺草、盐坑、永远荒废之地。我百姓所剩下的必掳掠他们;我国中所余剩的必得著他们的地。
Tio fariĝos al ili pro ilia malhumileco, pro tio, ke ili insultadis la popolon de la Eternulo Cebaot kaj tenis sin alte antaŭ ĝi.
这事临到他们是因他们骄傲,自夸自大,毁谤万军之耶和华的百姓。
La Eternulo estos terura por ili; ĉar Li ekstermos ĉiujn diojn de la tero; kaj antaŭ Li adorkliniĝos, ĉiu sur sia loko, ĉiuj insuloj de la nacioj.
耶和华必向他们显可畏之威,因他必叫世上的诸神瘦弱。列国海岛的居民各在自己的地方敬拜他。
Ankaŭ vi, ho Etiopoj, estos mortigitaj de Mia glavo.
古实人哪,你们必被我的刀所杀。
Li etendos Sian manon norden kaj pereigos Asirion, kaj faros Nineven ruinoj, senakva loko, kiel dezerto.
耶和华必伸手攻击北方,毁灭亚述,使尼尼微荒凉,又干旱如旷野。
Kaj ripozados en ĝi amasoj da ĉiuspecaj bestoj; eĉ pelikanoj kaj botaŭroj noktos en ĝiaj kapiteloj, kaj ilia voĉo estos aŭdata tra la fenestroj; la sojloj estos ruinigitaj, ĉar la cedraj tabuloj estos forŝiritaj.
群畜,就是各国(国:或译类)的走兽必卧在其中;鹈鹕和箭猪要宿在柱顶上。在窗户内有鸣叫的声音;门槛都必毁坏,香柏木已经露出。
Tia estos la gaja urbo, kiu estis ekster danĝero, kaj kiu parolis en sia koro: Mi estas sola, kaj ne ekzistas alia krom mi. Kiel ĝi estas ruinigita, fariĝis ripozejo por bestoj! Ĉiu preteriranto fajfos pri ĝi kaj svingos la manon.
这是素来欢乐安然居住的城,心里说:惟有我,除我以外再没有别的;现在何竟荒凉成为野兽躺卧之处!凡经过的人都必摇手嗤笑她。