Zechariah 1

En la oka monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo al la profeto Zeĥarja, filo de Bereĥja, filo de Ido, dirante:
大利乌王第二年八月,耶和华的话临到易多的孙子、比利家的儿子先知撒迦利亚,说:
Forte koleris la Eternulo kontraŭ viaj patroj.
「耶和华曾向你们列祖大大发怒。
Diru do al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Revenu al Mi, diras la Eternulo Cebaot, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot.
所以你要对以色列人说,万军之耶和华如此说:你们要转向我,我就转向你们。这是万军之耶和华说的。
Ne estu kiel viaj patroj, al kiuj vokadis la antaŭaj profetoj, dirante: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj — sed ili ne aŭskultis kaj ne atentis Min, diras la Eternulo.
不要效法你们列祖。从前的先知呼叫他们说,万军之耶和华如此说:『你们要回头离开你们的恶道恶行。』他们却不听,也不顺从我。这是耶和华说的。
Kie estas viaj patroj? kaj eĉ la profetoj, ĉu ili povas vivi eterne?
你们的列祖在哪里呢?那些先知能永远存活吗?
Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, ĉu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris: Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.
只是我的言语和律例,就是所吩咐我仆人众先知的,岂不临到你们列祖吗?他们就回头,说:『万军之耶和华定意按我们的行动作为向我们怎样行,他已照样行了。』」
En la dudek-kvara tago de la dek-unua monato, tio estas de la monato Ŝebat, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo al la profeto Zeĥarja, filo de Bereĥja, filo de Ido, dirante:
大利乌第二年十一月,就是细罢特月二十四日,耶和华的话临到易多的孙子、比利家的儿子先知撒迦利亚,说:
Mi vidis en la nokto: jen viro sidas sur ruĝa ĉevalo, kaj li troviĝas inter mirtoj en ombrita loko, kaj post li troviĝas ĉevaloj ruĝaj, brunaj, kaj blankaj.
「我夜间观看,见一人骑著红马,站在洼地番石榴树中间。在他身后又有红马、黄马,和白马。」
Mi demandis: Kiuj ili estas, mia sinjoro? Kaj la anĝelo, kiu parolis kun mi, diris al mi: Mi montros al vi, kiuj ili estas.
我对与我说话的天使说:「主啊,这是什么意思?」他说:「我要指示你这是什么意思。」
Kaj la viro, kiu troviĝis inter la mirtoj, ekparolis kaj diris: Ili estas tiuj, kiujn la Eternulo sendis, por trairi la teron.
那站在番石榴树中间的人说:「这是奉耶和华差遣在遍地走来走去的。」
Kaj ili mem ekparolis al la anĝelo de la Eternulo, kiu troviĝis inter la mirtoj, kaj diris: Ni trairis la teron, kaj ni trovis, ke la tuta tero estas trankvila kaj paca.
那些骑马的对站在番石榴树中间耶和华的使者说:「我们已在遍地走来走去,见全地都安息平静。」
Tiam ekparolis la anĝelo de la Eternulo kaj diris: Ho Eternulo Cebaot, kiel longe Vi ne kompatos Jerusalemon kaj la urbojn de Judujo, kiujn Vi koleras jam dum sepdek jaroj?
于是,耶和华的使者说:「万军之耶和华啊,你恼恨耶路撒冷和犹大的城邑已经七十年,你不施怜悯要到几时呢?」
Kaj la Eternulo respondis al la anĝelo, kiu parolis kun mi, vortojn bonajn, vortojn konsolajn.
耶和华就用美善的安慰话回答那与我说话的天使。
Tiam diris al mi la anĝelo, kiu parolis kun mi: Proklamu kaj diru: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Mi ekfervoris pri Jerusalem kaj pri Cion per granda fervoro;
与我说话的天使对我说:「你要宣告说,万军之耶和华如此说:我为耶路撒冷为锡安,心里极其火热。
kaj per granda indigno Mi indignas kontraŭ la nacioj memfidaj; ĉar kiam Mi koleris malmulte, ili akcelis la malfeliĉon.
我甚恼怒那安逸的列国,因我从前稍微恼怒我民,他们就加害过分。
Tial tiele diras la Eternulo: Mi returnas Min al Jerusalem kun kompato; Mia domo estos konstruita en ĝi, diras la Eternulo Cebaot, kaj ŝnuro de ĉarpentistoj estos tirata en Jerusalem.
所以耶和华如此说:现今我回到耶路撒冷,仍施怜悯,我的殿必重建在其中,准绳必拉在耶路撒冷之上。这是万军之耶和华说的。
Ankoraŭ proklamu jenon: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Denove pleniĝos Miaj urboj per bonaĵo, denove la Eternulo konsolos Cionon, kaj denove Li elektos Jerusalemon.
你要再宣告说,万军之耶和华如此说:我的城邑必再丰盛发达。耶和华必再安慰锡安,拣选耶路撒冷。」
Mi levis miajn okulojn kaj ekvidis: jen estas kvar kornoj.
我举目观看,见有四角。
Kaj mi diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kion tio signifas? Kaj li respondis al mi: Tio estas la kornoj, kiuj disĵetis Jehudan, Izraelon, kaj Jerusalemon.
我就问与我说话的天使说:「这是什么意思?」他回答说:「这是打散犹大、以色列,和耶路撒冷的角。」
Kaj la Eternulo montris al mi kvar majstrojn.
耶和华又指四个匠人给我看。
Mi diris: Kion ili intencas fari? Li respondis jene: Tiuj kornoj disĵetis Jehudan tiel, ke neniu povis levi sian kapon; tial nun venas ĉi tiuj, por fortimigi tiujn, por dehaki la kornojn de la nacioj, kiuj levis sian kornon kontraŭ la loĝantojn de Judujo, por disĵeti ilin.
我说:「他们来做什么呢?」他说:「这是打散犹大的角,使人不敢抬头;但这些匠人来威吓列国,打掉他们的角,就是举起打散犹大地的角。」