Titus 3

Memorigu ilin, ke ili submetiĝu al regantoj kaj estroj, ke ili estu obeemaj, pretaj por ĉiu bona laboro,
你要提醒众人,叫他们顺服作官的、掌权的,遵他的命,预备行各样的善事。
ke ili ne parolu malbonon pri iu ajn, estu ne malpacemaj, sed dolĉanimaj, montrantaj ĉian mildecon al ĉiuj homoj.
不要毁谤,不要争竞,总要和平,向众人大显温柔。
Ĉar ni ankaŭ estis iam malsaĝaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian.
我们从前也是无知、悖逆、受迷惑、服事各样私欲,和宴乐,常存恶毒(或作:阴毒)嫉妒的心,是可恨的,又是彼此相恨。
Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj,
但到了 神─我们救主的恩慈和他向人所施的慈爱显明的时候,
ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laŭ Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito,
他便救了我们;并不是因我们自己所行的义,乃是照他的怜悯,借著重生的洗和圣灵的更新。
kiun Li riĉe surverŝis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto;
圣灵就是 神借著耶稣基督我们救主厚厚浇灌在我们身上的,
por ke ni, justigite per Lia graco, fariĝu heredantoj laŭ la espero de eterna vivo.
好叫我们因他的恩得称为义,可以凭著永生的盼望成为后嗣(或作:可以凭著盼望承受永生)。
Fidinda estas la diro, kaj mi volas, ke pri tio vi atestadu kun certeco, por ke tiuj, kiuj ekkredis al Dio, zorgu pri bonaj faroj. Tiuj aferoj estas bonaj kaj utilaj al la homoj;
这话是可信的。我也愿你把这些事切切实实的讲明,使那些已信 神的人留心做正经事业(或作:留心行善)。这都是美事,并且与人有益。
sed evitu malsaĝajn demandojn kaj genealogiojn kaj diskutojn kaj prileĝajn disputojn, ĉar ili montriĝas senutilaj kaj vanaj.
要远避无知的辩论和家谱的空谈,以及纷争,并因律法而起的争竞,因为这都是虚妄无益的。
Se iu estas herezulo ankoraŭ post unua admono kaj dua, evitu tiun,
分门结党的人,警戒过一两次,就要弃绝他。
sciante, ke tia homo perversiĝis kaj pekas, estante memkondamnita.
因为知道这等人已经背道,犯了罪,自己明知不是,还是去做。
Kiam mi sendos al vi Artemason aŭ Tiĥikon, rapidu veni al mi al Nikopolis; ĉar mi decidis travintri tie.
我打发亚提马或是推基古到你那里去的时候,你要赶紧往尼哥坡里去见我,因为我已经定意在那里过冬。
Antaŭen irigu Zenason, la leĝiston, kaj Apoloson sur ilia vojaĝo kiel eble plej rapide, por ke nenio manku al ili.
你要赶紧给律师西纳和亚波罗送行,叫他们没有缺乏。
Kaj niaj amikoj ankaŭ lernu daŭrigi bonajn laborojn, por necesaj bezonoj, por ke ili ne estu senfruktaj.
并且我们的人要学习正经事业(或作:要学习行善),预备所需用的,免得不结果子。
Ĉiuj, kiuj estas ĉe mi, vin salutas. Salutu vi tiujn, kiuj amas nin en la fido. Graco estu kun vi ĉiuj.
同我在一处的人都问你安。请代问那些因有信心爱我们的人安。愿恩惠常与你们众人同在!