Song of Solomon 8

Ho, se vi estus al mi kiel frato, Kiu suĉis la mamojn de mia patrino! Se mi renkontus vin ekstere, mi kisus vin; Kaj tamen neniu malestimus min.
巴不得你像我的兄弟,像吃我母亲奶的兄弟;我在外头遇见你就与你亲嘴,谁也不轻看我。
Mi gvidus vin, mi enkondukus vin en la domon de mia patrino; Vi instruus min, Kaj mi trinkigus al vi la spicitan vinon kaj la granatsukon.
我必引导你,领你进我母亲的家;我可以领受教训,也就使你喝石榴汁酿的香酒。
Lia maldekstra mano estu sub mia kapo, Kaj lia dekstra ĉirkaŭprenu min!
他的左手必在我头下;他的右手必将我抱住。
Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Ne veku nek sendormigu la amatinon, Ĝis ŝi mem volos.
耶路撒冷的众女子啊,我嘱咐你们:不要惊动、不要叫醒我所亲爱的,等他自己情愿(不要叫醒……情愿:或译不要激动爱情,等他自发)。
Kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto, Sin apogante sur sia amato? Sub la pomarbo mi vekis vin; Tie, kie via patrino vin naskis, Kie vin naskis via naskintino.
那靠著良人从旷野上来是谁呢?我在苹果树下叫醒你。你母亲在的那里为你劬劳;生养你的在那里为你劬劳。
Konservu min kiel sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako; Ĉar la amo estas forta kiel la morto; La ĵaluzo estas nefleksebla kiel Ŝeol; Ĝiaj brulaĵoj estas brulaĵoj de fajro, La flamo de la Eternulo.
求你将我放在你心上如印记,带在你臂上如戳记。因为爱情如死之坚强,嫉恨如阴间之残忍;所发的电光是火焰的电光,是耶和华的烈焰。
Granda akvo ne povas estingi la amon, Kaj riveroj ne povas superakvi ĝin; Se homo proponus doni la tutan havaĵon de sia domo por la amo, Oni malestime lin forpuŝus.
爱情,众水不能息灭,大水也不能淹没。若有人拿家中所有的财宝要换爱情,就全被藐视。
Nia fratino ankoraŭ estas malgranda, Kaj mamojn ŝi ankoraŭ ne havas; Kion ni faros al nia fratino, Kiam oni svatos ŝin?
我们有一小妹;她的两乳尚未长成,人来提亲的日子,我们当为她怎样办理?
Se ŝi estos muro, ni konstruos sur ŝi arĝentan palacon; Kaj se ŝi estos pordo, ni ĉirkaŭbaros ŝin per traboj el cedro.
她若是墙,我们要在其上建造银塔;她若是门,我们要用香柏木板围护她。
Mi estas muro, kaj miaj mamoj kiel turoj; Mi jam estis al li kiel iu, kiu trovis favoron.
我是墙;我两乳像其上的楼。那时,我在他眼中像得平安的人。
Salomono posedis vinberĝardenon en Baal-Hamon; Li luigis la vinberĝardenon al gardistoj; Ĉiu devas alporti milon da arĝentaj moneroj pro ĝiaj fruktoj.
所罗门在巴力‧哈们有一葡萄园;他将这葡萄园交给看守的人,为其中的果子必交一千舍客勒银子。
Mia propra vinberĝardeno estas antaŭ mi. La milon al vi, ho Salomono, Kaj ducent al la gardistoj de ĝiaj fruktoj.
我自己的葡萄园在我面前。所罗门哪,一千舍客勒归你,二百舍客勒归看守果子的人。
Ho vi, loĝantino de la ĝardenoj, La kamaradoj volas aŭskulti vian voĉon; Al mi ĝin aŭdigu.
你这住在园中的,同伴都要听你的声音,求你使我也得听见。
Forkuru, ho mia amato, Kaj similiĝu al gazelo aŭ al cervo Sur la montoj de aromaĵoj.
我的良人哪,求你快来!如羚羊或小鹿在香草山上。