Song of Solomon 7

Kiel belaj estas viaj paŝoj en sandaloj, ho filino de princo! La svingado de viaj femuroj estas kiel ĉenringoj, Majstre ellaboritaj.
王女啊,你的脚在鞋中何其美好!你的大腿圆润,好像美玉,是巧匠的手做成的。
Via umbiliko estas kiel ronda pokalo, Al kiu trinkaĵo ne mankas; Via ventro estas kiel amaso da tritiko ĉirkaŭita de rozoj;
你的肚脐如圆杯,不缺调和的酒;你的腰如一堆麦子,周围有百合花。
Viaj du mamoj estas kiel du cervidoj, Ĝemeloj de gazelino;
你的两乳好像一对小鹿,就是母鹿双生的。
Via kolo estas kiel turo el eburo; Viaj okuloj kiel la lagetoj en Ĥeŝbon, ĉe la pordego de Bat-Rabim; Via nazo estas kiel la turo de Lebanon rigardanta Damaskon;
你的颈项如象牙台;你的眼目像希实本、巴特‧拉并门旁的水池;你的鼻子彷彿朝大马色的黎巴嫩塔。
Via kapo sur vi estas kiel Karmel, Kaj la harbukloj de via kapo kiel la purpura robo de la reĝo, falde kunligita.
你的头在你身上好像迦密山;你头上的发是紫黑色;王的心因这下垂的发绺系住了。
Kiel bela kaj kiel ĉarma estas mia amatino inter la plezuroj!
我所爱的,你何其美好!何其可悦,使人欢畅喜乐!
Via staturo similas la palmotrunkon, Kaj viaj mamoj la vinberarojn.
你的身量好像棕树;你的两乳如同其上的果子,累累下垂。
Mi diris: Mi suprengrimpos la palmotrunkon kaj teniĝos je ĝiaj branĉoj; Kaj viaj mamoj estu kiel la penikoj de la vinbertrunko, Kaj la bonodoro de via nazo kiel la bonodoro de citronoj;
我说:我要上这棕树,抓住枝子。愿你的两乳好像葡萄累累下垂,你鼻子的气味香如苹果;
Kaj via palato kiel vino bongusta, Kiu englitiĝas ĉarmege kaj glate, Kiu paroligas la lipojn de la dormantoj.
你的口如上好的酒。女子说:为我的良人下咽舒畅,流入睡觉人的嘴中。
Mi apartenas al mia amato, Kaj li sin tiras al mi.
我属我的良人,他也恋慕我。
Venu, mia amato, ni eliru sur la kamparon; Ni enloĝiĝu en la vilaĝoj.
我的良人,来吧!你我可以往田间去;你我可以在村庄住宿。
Frumatene ni iru al la vinberĝardenoj; Ni rigardu, ĉu la vinbertrunko jam burĝonis, Ĉu ĝiaj floroj jam malfermiĝis, Ĉu la granatarboj jam floras; Tie mi donos al vi mian amon.
我们早晨起来往葡萄园去,看看葡萄发芽开花没有,石榴放蕊没有;我在那里要将我的爱情给你。
La mandragoroj jam bonodoras, Kaj apud nia enirejo troviĝas delikataj fruktoj ĉiuspecaj, fruaj kaj malfruaj, Kiujn mi provizis por vi, ho mia amato!
风茄放香,在我们的门内有各样新陈佳美的果子;我的良人,这都是我为你存留的。