Song of Solomon 5

Mi venis en mian ĝardenon, mia fratino, mia fianĉino; Mi deŝiris mian mirhon kaj miajn aromaĵojn; Mi manĝis mian mielĉelaron, kiel ankaŭ mian mielon; Mi trinkis mian vinon, kiel ankaŭ mian lakton. Manĝu, ho miaj kamaradoj; Drinku kaj ebriiĝu, ho miaj amikoj.
我妹子,我新妇,我进了我的园中,采了我的没药和香料,吃了我的蜜房和蜂蜜,喝了我的酒和奶。我的朋友们,请吃!我所亲爱的,请喝,且多多地喝!
Mi dormis, sed mia koro estis maldorma; Jen estas la voĉo de mia amato, jen li ekfrapas: Malfermu al mi, ho mia fratino, mia amatino, mia kolombino, mia virtulino; Ĉar mia kapo estas plena de roso, Miaj harbukloj de la gutoj de la nokto.
我身睡卧,我心却醒。这是我良人的声音;他敲门说:我的妹子,我的佳偶,我的鸽子,我的完全人,求你给我开门;因我的头满了露水,我的头发被夜露滴湿。
Mi jam demetis mian ĥitonon; kial mi ĝin denove surmetu? Mi jam lavis miajn piedojn; kial mi ilin malpurigu?
我回答说:我脱了衣裳,怎能再穿上呢?我洗了脚,怎能再玷污呢?
Mia amato etendis sian manon tra la truo, Kaj mia interno kompatis lin.
我的良人从门孔里伸进手来,我便因他动了心。
Mi leviĝis, por malfermi al mia amato; Kaj de miaj manoj gutis mirho, Kaj miaj fingroj estis malsekaj de mirha fluidaĵo, Sur la riglilo de la seruro.
我起来,要给我良人开门。我的两手滴下没药;我的指头有没药汁滴在门闩上。
Mi malfermis al mia amato; Sed mia amato forturniĝis kaj malaperis. Mia animo tremis, dum li parolis; Mi lin serĉis, sed mi lin ne trovis; Mi vokis lin, sed li ne respondis al mi.
我给我的良人开了门;我的良人却已转身走了。他说话的时候,我神不守舍;我寻找他,竟寻不见;我呼叫他,他却不回答。
La gardistoj, kiuj ĉirkaŭas la urbon, renkontis min, Ili batis kaj vundis min; La gardistoj de la muroj deprenis de mi la kovrotukon.
城中巡逻看守的人遇见我,打了我,伤了我;看守城墙的人夺去我的披肩。
Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, se vi renkontos mian amaton, Ho, kion vi diros al li? ke mi estas malsana de amo.
耶路撒冷的众女子啊,我嘱咐你们:若遇见我的良人,要告诉他,我因思爱成病。
Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ho belulino inter virinoj? Per kio diferencas via amato de aliaj amatoj, Ke vi tiele ĵurligas nin?
你这女子中极美丽的,你的良人比别人的良人有何强处?你的良人比别人的良人有何强处,你就这样嘱咐我们?
Mia amato estas blanka kaj ruĝa, Distinginda inter dekmilo.
我的良人白而且红,超乎万人之上。
Lia kapo estas pura oro; Liaj haroj estas buklitaj, nigraj kiel korvo;
他的头像至精的金子;他的头发厚密累垂,黑如乌鸦。
Liaj okuloj estas kiel kolomboj ĉe la akvotorentoj; Lavitaj per lakto, orname enkadrigitaj;
他的眼如溪水旁的鸽子眼,用奶洗净,安得合式。
Liaj vangoj estas kiel bedoj de aromaĵoj, kiel kesto de ŝmiraĵisto; Liaj lipoj estas kiel rozoj, ili gutadas fluidan mirhon;
他的两腮如香花畦,如香草台;他的嘴唇像百合花,且滴下没药汁。
Liaj manoj estas kiel oraj ringoj, kadritaj per topazoj; Lia korpo estas ebura, enkrustita per safiroj;
他的两手好像金管,镶嵌水苍玉;他的身体如同雕刻的象牙,周围镶嵌蓝宝石。
Liaj kruroj estas kiel marmoraj kolonoj, enfiksitaj en bazoj el pura oro; Lia aspekto estas kiel Lebanon, majesta kiel cedroj;
他的腿好像白玉石柱,安在精金座上;他的形状如黎巴嫩,且佳美如香柏树。
Lia palato estas dolĉaĵoj; lia tutaĵo estas tre aminda. Tia estas mia amato, kaj tia estas mia kamarado, Ho filinoj de Jerusalem.
他的口极其甘甜;他全然可爱。耶路撒冷的众女子啊,这是我的良人;这是我的朋友。