Song of Solomon 3

Sur mia kuŝejo dum la nokto mi serĉis tiun, kiun mia animo amas; Mi serĉis lin, sed mi lin ne trovis.
我夜间躺卧在床上,寻找我心所爱的;我寻找他,却寻不见。
Mi leviĝos, kaj irados tra la urbo; Sur la stratoj kaj placoj mi serĉos tiun, kiun mia animo amas; Mi serĉis lin, sed mi lin ne trovis.
我说:我要起来,游行城中,在街市上,在宽阔处,寻找我心所爱的。我寻找他,却寻不见。
La gardistoj, kiuj iradas tra la urbo, renkontis min, Al ili mi demandis: Ĉu vi vidis tiun, kiun mia animo amas?
城中巡逻看守的人遇见我;我问他们:你们看见我心所爱的没有?
Kiam mi nur ekforiris de ili, Mi renkontis tiun, kiun mia animo amas; Mi tenis lin, kaj ne delasis lin, Ĝis mi enkondukis lin en la domon de mia patrino, Kaj en la ĉambron de ŝi, kiu naskis min.
我刚离开他们就遇见我心所爱的。我拉住他,不容他走,领他入我母家,到怀我者的内室。
Mi ĵurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aŭ cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, Ĝis ŝi mem volos.
耶路撒冷的众女子啊,我指著羚羊或田野的母鹿嘱咐你们:不要惊动、不要叫醒我所亲爱的,等他自己情愿(不要叫醒……情愿:或译不要激动爱情,等他自发)。
Kiu estas ŝi, kiu venas el la dezerto, kiel kolono de fumo Parfumita per mirho kaj olibano, Per ĉiaj pudroj de la parfumisto?
那从旷野上来、形状如烟柱、以没药和乳香并商人各样香粉薰的是谁呢?
Jen estas la lito de Salomono! Sesdek fortuloj ĉirkaŭas ĝin El la fortuloj de Izrael,
看哪,是所罗门的轿;四围有六十个勇士,都是以色列中的勇士;
Ĉiuj tenantaj glavojn, kompetentaj batalantoj; Ĉiu portas sian glavon ĉe sia femuro, Pro la teruro de la nokto.
手都持刀,善于争战,腰间佩刀,防备夜间有惊慌。
Edziĝan liton el la ligno de Lebanon Konstruis al si la reĝo Salomono.
所罗门王用黎巴嫩木为自己制造一乘华轿。
Ĝiajn kolonojn li konstruis el arĝento, La ĉarpentaĵon el oro, la tegaĵon el purpuro; La interno estas pavimita per la amo de la filinoj de Jerusalem.
轿柱是用银做的,轿底是用金做的;坐垫是紫色的,其中所铺的乃耶路撒冷众女子的爱情。
Iru tien, ho filinoj de Cion, kaj vidu la reĝon Salomono, Vestitan per la krono, per kiu lia patrino kronis lin en la tago de lia edziĝofesto, En la tago de la ĝojo de lia koro.
锡安的众女子啊,你们出去观看所罗门王!头戴冠冕,就是在他婚筵的日子、心中喜乐的时候,他母亲给他戴上的。