Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj,
Tiel estas mia amato inter la junuloj.
Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidiĝis;
Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato.
Ho mia kolombino, en la krevaĵoj de la roko, en la kaŝejo de la rokkrutaĵo,
Montru al mi vian aspekton, aŭdigu al mi vian voĉon;
Ĉar via voĉo estas dolĉa, kaj via aspekto estas bela.