Romans 8

Ekzistas do jam nenia kondamno kontraŭ tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo.
如今,那些在基督耶稣里的就不定罪了。
Ĉar la leĝo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la leĝo de peko kaj morto.
因为赐生命圣灵的律,在基督耶稣里释放了我,使我脱离罪和死的律了。
Ĉar kiam la leĝo troviĝis nekapabla pro tio, ke ĝi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno;
律法既因肉体软弱,有所不能行的, 神就差遣自己的儿子,成为罪身的形状,作了赎罪祭,在肉体中定了罪案,
por ke la postulo de la leĝo plenumiĝu en ni, kiuj iradas ne laŭ la karno, sed laŭ la spirito.
使律法的义成就在我们这不随从肉体、只随从圣灵的人身上。
Ĉar kiuj estas laŭ la karno, tiuj sin interesas pri la aferoj de la karno; sed kiuj estas laŭ la spirito, pri la aferoj de la spirito.
因为随从肉体的人体贴肉体的事,随从圣灵的人体贴圣灵的事。
Ĉar la intereso de la karno estas morto, sed la intereso de la spirito estas vivo kaj paco;
体贴肉体的,就是死;体贴圣灵的,乃是生命、平安。
ĉar la intereso de la karno estas malamikeco kontraŭ Dio, ĉar ĝi ne obeas al la leĝo de Dio, kaj ĝi ja ne povas obei;
原来体贴肉体的,就是与 神为仇;因为不服 神的律法,也是不能服,
kaj tiuj, kiuj estas en la karno, ne povas plaĉi al Dio.
而且属肉体的人不能得 神的喜欢。
Sed vi estas ne en la karno, sed en la spirito, se vere la Spirito de Dio loĝas en vi. Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia.
如果 神的灵住在你们心里,你们就不属肉体,乃属圣灵了。人若没有基督的灵,就不是属基督的。
Kaj se Kristo estas en vi, la korpo malvivas pro peko, sed la spirito estas vivo pro justeco.
基督若在你们心里,身体就因罪而死,心灵却因义而活。
Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, loĝas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos eĉ viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, loĝanta en vi.
然而,叫耶稣从死里复活者的灵若住在你们心里,那叫基督耶稣从死里复活的,也必借著住在你们心里的圣灵,使你们必死的身体又活过来。
Tial do, fratoj, ni estas ŝuldantoj, ne al la karno, por vivi laŭ la karno;
弟兄们,这样看来,我们并不是欠肉体的债去顺从肉体活著。
ĉar se vi vivas laŭ la karno, vi mortos; sed se per la spirito vi malvivigas la farojn de la korpo, vi vivos.
你们若顺从肉体活著,必要死;若靠著圣灵治死身体的恶行,必要活著。
Ĉar ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio.
因为凡被 神的灵引导的,都是 神的儿子。
Ĉar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco denove al timo; sed vi ricevis la spiriton de adopto, per kiu ni krias: Aba, Patro.
你们所受的,不是奴仆的心,仍旧害怕;所受的,乃是儿子的心,因此我们呼叫:阿爸!父!
La Spirito mem kunatestas kun nia spirito, ke ni estas idoj de Dio;
圣灵与我们的心同证我们是 神的儿女;
kaj se idoj, tial heredantoj, heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li.
既是儿女,便是后嗣,就是 神的后嗣,和基督同作后嗣。如果我们和他一同受苦,也必和他一同得荣耀。
Ĉar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni.
我想,现在的苦楚若比起将来要显于我们的荣耀就不足介意了。
Ĉar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkaŝon de la filoj de Dio.
受造之物切望等候 神的众子显出来。
Ĉar la kreitaro subiĝis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero,
因为受造之物服在虚空之下,不是自己愿意,乃是因那叫他如此的。
ke la kreitaro mem ankaŭ liberiĝos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio.
但受造之物仍然指望脱离败坏的辖制,得享(享:原文是入) 神儿女自由的荣耀。
Ĉar ni scias, ke la tuta kreitaro kune ĝemas kaj naskodoloras ĝis nun.
我们知道一切受造之物一同叹息、劳苦,直到如今。
Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaaĵon de la Spirito, ĝemas en ni, atendante nian adopton, nome la elaĉeton de nia korpo.
不但如此,就是我们这有圣灵初结果子的,也是自己心里叹息,等候得著儿子的名分,乃是我们的身体得赎。
Ĉar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; ĉar kiu esperas al tio, kion li vidas?
我们得救是在乎盼望;只是所见的盼望不是盼望,谁还盼望他所见的呢(有古卷作:人所看见的何必再盼望呢)?
Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni ĝin atendas pacience.
但我们若盼望那所不见的,就必忍耐等候。
Kaj tiel same la Spirito ankaŭ helpas nian malfortecon; ĉar ni ne scias, kiel preĝi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj;
况且我们的软弱有圣灵帮助,我们本不晓得当怎样祷告,只是圣灵亲自用说不出来的叹息替我们祷告。
kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la penso de la Spirito, ĉar li propetadas por la sanktuloj laŭ la volo de Dio.
鉴察人心的,晓得圣灵的意思,因为圣灵照著 神的旨意替圣徒祈求。
Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laŭ Lia intenco, ĉio kunlaboras al bono.
我们晓得万事都互相效力,叫爱 神的人得益处,就是按他旨意被召的人。
Ĉar kiujn Li antaŭkonis, tiujn Li antaŭdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke ĉi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj;
因为他预先所知道的人,就预先定下效法他儿子的模样,使他儿子在许多弟兄中作长子。
kaj kiujn Li antaŭdifinis, tiujn Li ankaŭ vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaŭ justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaŭ gloris.
预先所定下的人又召他们来;所召来的人又称他们为义;所称为义的人又叫他们得荣耀。
Kion do ni diru pri ĉi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni?
既是这样,还有什么说的呢? 神若帮助我们,谁能敌挡我们呢?
Ĉu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni ĉiuj, ne donos al ni libere ĉion kun li?
 神既不爱惜自己的儿子,为我们众人舍了,岂不也把万物和他一同白白的赐给我们吗?
Kiu akuzos la elektitojn de Dio? Dio estas la justiganto;
谁能控告 神所拣选的人呢?有 神称他们为义了(或作:是称他们为义的 神吗)
kiu estas la kondamnanto? Kristo estas tiu, kiu mortis, sed leviĝis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaŭ propetadas por ni.
谁能定他们的罪呢?有基督耶稣已经死了,而且从死里复活,现今在 神的右边,也替我们祈求(有基督....或译:是已经死了,而且从死里复活,现今在 神的右边,也替我们祈求的基督耶稣吗)
Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo?
谁能使我们与基督的爱隔绝呢?难道是患难吗?是困苦吗?是逼迫吗?是饥饿吗?是赤身露体吗?是危险吗?是刀剑吗?
Kiel estas skribite: Pro Vi ni estas mortigataj ĉiutage; Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.
如经上所记:我们为你的缘故终日被杀;人看我们如将宰的羊。
Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.
然而,靠著爱我们的主,在这一切的事上已经得胜有余了。
Ĉar mi konvinkiĝis, ke nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj,
因为我深信无论是死,是生,是天使,是掌权的,是有能的,是现在的事,是将来的事,
nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
是高处的,是低处的,是别的受造之物,都不能叫我们与 神的爱隔绝;这爱是在我们的主基督耶稣里的。