Romans 14

Sed akceptu malfortulon en fido, tamen ne por dubaj disputadoj.
信心软弱的,你们要接纳,但不要辩论所疑惑的事。
Unu homo kredas, ke li povas ĉion manĝi; sed alia, estante malforta, manĝas legomojn.
有人信百物都可吃;但那软弱的,只吃蔬菜。
Kiu manĝas, tiu ne malestimu tiun, kiu ne manĝas; kaj kiu ne manĝas, tiu ne juĝu tiun, kiu manĝas; ĉar Dio lin akceptis.
吃的人不可轻看不吃的人;不吃的人不可论断吃的人;因为 神已经收纳他了。
Kiu estas vi, ke vi juĝas la servanton de alia? antaŭ sia propra sinjoro li staras aŭ falas. Li ja estos starigita, ĉar la Sinjoro povas lin starigi.
你是谁,竟论断别人的仆人呢?他或站住,或跌倒,自有他的主人在;而且他也必要站住,因为主能使他站住。
Unu juĝas unu tagon pli alte ol alian, alia egale juĝas ĉiun tagon. Ĉiu homo konvinkiĝu en sia menso.
有人看这日比那日强;有人看日日都是一样。只是各人心里要意见坚定。
Kiu observas la tagon, tiu observas ĝin al la Sinjoro; kaj la manĝanto manĝas al la Sinjoro, ĉar li dankas Dion; kaj la nemanĝanto nemanĝas al la Sinjoro, kaj li dankas Dion.
守日的人是为主守的;吃的人是为主吃的,因他感谢 神;不吃的人是为主不吃的,也感谢 神。
Ĉar neniu el ni vivas al si mem, kaj neniu mortas al si mem.
我们没有一个人为自己活,也没有一个人为自己死。
Ĉar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; ĉu ni vivas do, aŭ mortas, al la Sinjoro ni apartenas.
我们若活著,是为主而活;若死了,是为主而死。所以,我们或活或死总是主的人。
Ĉar por tio Kristo mortis kaj viviĝis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj.
因此基督死了又活了,为要作死人并活人的主。
Sed vi, kial vi juĝas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? ĉar ni ĉiuj staros antaŭ la tribunala seĝo de Dio.
你这个人,为什么论断弟兄呢?又为什么轻看弟兄呢?因我们都要站在 神的台前。
Ĉar estas skribite: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo, Kaj ĉiu lango gloros Dion.
经上写著:主说:我凭著我的永生起誓:万膝必向我跪拜;万口必向我承认。
Tial do ĉiu el ni respondos al Dio pri si mem.
这样看来,我们各人必要将自己的事在 神面前说明。
Tial ni ne plu juĝu unu alian; sed prefere ni juĝu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aŭ ian ofendilon.
所以,我们不可再彼此论断,宁可定意谁也不给弟兄放下绊脚跌人之物。
Mi scias, kaj konvinkiĝis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, ĝi estas malpura.
我凭著主耶稣确知深信,凡物本来没有不洁净的;惟独人以为不洁净的,在他就不洁净了。
Ĉar se pro manĝaĵo via frato ĉagreniĝas, vi jam ne iradas en amo. Ne pereigu per via manĝaĵo tiun, por kiu Kristo mortis.
你若因食物叫弟兄忧愁,就不是按著爱人的道理行。基督已经替他死,你不可因你的食物叫他败坏。
Via bono do ne estu kalumniita;
不可叫你的善被人毁谤;
ĉar la regno de Dio estas ne manĝado kaj trinkado, sed justeco kaj paco kaj ĝojo en la Sankta Spirito.
因为 神的国不在乎吃喝,只在乎公义、和平,并圣灵中的喜乐。
Ĉar tiu, kiu en tio servas Kriston, plaĉas al Dio, kaj estas aprobata de homoj.
在这几样上服事基督的,就为 神所喜悦,又为人所称许。
Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo.
所以,我们务要追求和睦的事与彼此建立德行的事。
Ne detruu pro manĝaĵo la faron de Dio. Ĉio estas ja pura; sed estas malbone por tiu, kiu manĝas kun ofendo.
不可因食物毁坏 神的工程。凡物固然洁净,但有人因食物叫人跌倒,就是他的罪了。
Estas bone ne manĝi viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato ofendiĝas.
无论是吃肉,是喝酒,是什么别的事,叫弟兄跌倒,一概不做才好。
Tiun fidon, kiun vi havas, havu por vi mem antaŭ Dio. Feliĉa estas tiu, kiu ne juĝas sin mem per tio, kion li aprobas.
你有信心,就当在 神面前守著。人在自己以为可行的事上能不自责,就有福了。
Sed tiu, kiu estas sendecida, estas kondamnita, se li manĝas; ĉar li manĝas ne el fido, kaj ĉio, kio ne estas el fido, estas peko.
若有疑心而吃的,就必有罪,因为他吃不是出于信心。凡不出于信心的都是罪。