Revelation of John 6

Kaj mi rigardis, kiam la Ŝafido malfermis unu el la sep sigeloj, kaj mi aŭdis unu el la kvar kreitaĵoj dirantan kvazaŭ per voĉo de tondro: Venu.
我看见羔羊揭开七印中第一印的时候,就听见四活物中的一个活物,声音如雷,说:你来!
Kaj mi rigardis, kaj jen blanka ĉevalo, kaj la sidanta sur ĝi havis pafarkon; kaj estis donita al li krono; kaj li eliris venkanta, kaj por venki.
我就观看,见有一匹白马;骑在马上的,拿著弓,并有冠冕赐给他。他便出来,胜了又要胜。
Kaj kiam li malfermis la duan sigelon, mi aŭdis la duan kreitaĵon dirantan: Venu.
揭开第二印的时候,我听见第二个活物说:你来。
Kaj eliris alia ĉevalo, flamkolora; kaj al la sidanta sur ĝi estis donite forpreni pacon de la tero, kaj ke oni mortigu unu la alian; kaj al li estis donita granda glavo.
就另有一匹马出来,是红的,有权柄给了那骑马的,可以从地上夺去太平,使人彼此相杀;又有一把大刀赐给他。
Kaj kiam li malfermis la trian sigelon, mi aŭdis la trian kreitaĵon dirantan: Venu. Kaj mi rigardis, kaj jen nigra ĉevalo; kaj la sidanta sur ĝi havis en la mano pesilon.
揭开第三印的时候,我听见第三个活物说:你来!我就观看,见有一匹黑马;骑在马上的,手里拿著天平。
Kaj mi aŭdis kvazaŭ voĉon, meze de la kvar kreitaĵoj, dirantan: Mezuro da tritiko por denaro, kaj tri mezuroj da hordeo por denaro; kaj la oleon kaj la vinon ne difektu.
我听见在四活物中似乎有声音说:一钱银子买一升麦子,一钱银子买三升大麦;油和酒不可糟蹋。
Kaj kiam li malfermis la kvaran sigelon, mi aŭdis la voĉon de la kvara kreitaĵo dirantan: Venu.
揭开第四印的时候,我听见第四个活物说:你来!
Kaj mi rigardis, kaj jen pala ĉevalo; kaj la nomo de la sidanta sur ĝi estis Morto; kaj Hades sekvis kun li. Kaj estis donita al ili aŭtoritato super kvarono de la tero, por mortigi per glavo kaj per malsato kaj per morto kaj per la sovaĝaj bestoj de la tero.
我就观看,见有一匹灰色马;骑在马上的,名字叫作死,阴府也随著他;有权柄赐给他们,可以用刀剑、饥荒、瘟疫(或作:死亡)、野兽,杀害地上四分之一的人。
Kaj kiam li malfermis la kvinan sigelon, mi vidis sub la altaro la animojn de la mortigitaj pro la vorto de Dio kaj pro la atesto, kiun ili havadis;
揭开第五印的时候,我看见在祭坛底下,有为 神的道、并为作见证被杀之人的灵魂,
kaj ili kriis per granda voĉo, dirante: Ĝis kiam, ho Estro, la sankta kaj vera, Vi ne juĝas kaj ne venĝas nian sangon al la loĝantoj sur la tero?
大声喊著说:圣洁真实的主啊,你不审判住在地上的人,给我们伸流血的冤,要等到几时呢?
Kaj estis donita al ĉiu el ili blanka robo; kaj estis dirite al ili, ke ili atendu ankoraŭ kelkan tempon, ĝis ankaŭ iliaj kunservistoj kaj iliaj fratoj, mortigotaj kiel ili mem, plensumiĝos.
于是有白衣赐给他们各人;又有话对他们说,还要安息片时,等著一同作仆人的和他们的弟兄也像他们被杀,满足了数目。
Kaj mi rigardis, kiam li malfermis la sesan sigelon, kaj fariĝis granda tertremo; kaj la suno fariĝis nigra kiel sakaĵo el haroj, kaj la tuta luno fariĝis kiel sango;
揭开第六印的时候,我又看见地大震动,日头变黑像毛布,满月变红像血,
kaj la steloj de la ĉielo falis sur la teron, kiel figarbo, skuate de forta vento, ĵetas siajn nematurajn figojn.
天上的星辰坠落于地,如同无花果树被大风摇动,落下未熟的果子一样。
Kaj la ĉielo formoviĝis, kvazaŭ kunvolvata libro; kaj ĉiu monto kaj ĉiu insulo formoviĝis de sia loko.
天就挪移,好像书卷被捲起来;山岭海岛都被挪移离开本位。
Kaj la reĝoj de la tero kaj la granduloj kaj la milestroj kaj la riĉuloj kaj la fortuloj kaj ĉiu sklavo kaj ĉiu liberulo sin kaŝis en la kavernoj kaj inter la rokoj de la montoj;
地上的君王、臣宰、将军、富户、壮士,和一切为奴的、自主的,都藏在山洞和巖石穴里,
kaj ili diris al la montoj kaj al la rokoj: Falu sur nin, kaj nin kaŝu for de la vizaĝo de la Sidanto sur la trono, kaj for de la kolero de la Ŝafido;
向山和巖石说:倒在我们身上吧!把我们藏起来,躲避坐宝座者的面目和羔羊的忿怒;
ĉar venis la granda tago de ilia kolero; kaj kiu povas stari?
因为他们忿怒的大日到了,谁能站得住呢?