Revelation of John 5

Kaj mi vidis en la dekstra mano de la Sidanto sur la trono libron, skribitan interne kaj malantaŭe, sigelitan per sep sigeloj.
我看见坐宝座的右手中有书卷,里外都写著字,用七印封严了。
Kaj mi vidis fortan anĝelon, proklamantan per granda voĉo: Kiu estas inda malfermi la libron kaj rompi ĝiajn sigelojn?
我又看见一位大力的天使大声宣传说:有谁配展开那书卷,揭开那七印呢?
Kaj neniu en la ĉielo, nek sur la tero, nek sub la tero, povis malfermi la libron, aŭ rigardi ĝin.
在天上、地上、地底下,没有能展开、能观看那书卷的。
Kaj mi multe ploris, ĉar troviĝis neniu inda malfermi la libron, aŭ ĝin rigardi;
因为没有配展开、配观看那书卷的,我就大哭。
kaj unu el la presbiteroj diris al mi: Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj ĝiajn sep sigelojn.
长老中有一位对我说:不要哭。看哪,犹大支派中的狮子,大卫的根,他已得胜,能以展开那书卷,揭开那七印。
Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitaĵoj, kaj meze de la presbiteroj, Ŝafidon starantan, kvazaŭ oferbuĉitan, havantan sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio, senditaj sur la tutan teron.
我又看见宝座与四活物,并长老之中有羔羊站立,像是被杀过的,有七角七眼,就是 神的七灵,奉差遣往普天下去的。
Kaj li venis, kaj prenis ĝin el la dekstra mano de la Sidanto sur la trono.
这羔羊前来,从坐宝座的右手里拿了书卷。
Kaj kiam li prenis la libron, la kvar kreitaĵoj kaj la dudek kvar presbiteroj falis antaŭ la Ŝafido, havantaj ĉiu harpon, kaj orajn pelvojn plenajn de incenso, kiuj estas la preĝoj de la sanktuloj.
他既拿了书卷,四活物和二十四位长老就俯伏在羔羊面前,各拿著琴和盛满了香的金炉;这香就是众圣徒的祈祷。
Kaj ili kantis novan kanton, dirante: Vi estas inda preni la libron kaj malfermi ĝiajn sigelojn; ĉar vi estis mortigita, kaj vi elaĉetis al Dio per via sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,
他们唱新歌,说:你配拿书卷,配揭开七印;因为你曾被杀,用自己的血从各族、各方、各民、各国中买了人来,叫他们归于 神,
kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; kaj ili reĝas sur la tero.
又叫他们成为国民,作祭司归于 神,在地上执掌王权。
Kaj mi rigardis, kaj mi aŭdis voĉon de multaj anĝeloj, ronde ĉirkaŭ la trono kaj la kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj;
我又看见且听见,宝座与活物并长老的周围有许多天使的声音;他们的数目有千千万万,
dirantaj per granda voĉo: Inda estas la Ŝafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon.
大声说:曾被杀的羔羊是配得权柄、丰富、智慧、能力、尊贵、荣耀、颂讚的。
Kaj ĉiun kreitaĵon, kiu estis en la ĉielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj ĉion en ili, mi aŭdis dirantajn: Al la Sidanto sur la trono, kaj al la Ŝafido, estu la laŭdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne.
我又听见在天上、地上、地底下、沧海里,和天地间一切所有被造之物,都说:但愿颂讚、尊贵、荣耀、权势都归给坐宝座的和羔羊,直到永永远远!
Kaj la kvar kreitaĵoj diris: Amen. Kaj la presbiteroj falis kaj adorkliniĝis.
四活物就说:阿们!众长老也俯伏敬拜。