Revelation of John 3

Kaj al la anĝelo de la eklezio en Sardes skribu: Tiele diras tiu, kiu havas la sep Spiritojn de Dio, kaj la sep stelojn: Mi scias viajn farojn, ke vi estas nomata viva, kaj estas malviva.
你要写信给撒狄教会的使者,说:那有 神的七灵和七星的,说:我知道你的行为,按名你是活的,其实是死的。
Fariĝu vigla, kaj firmigu la restaĵojn, kiuj estis preskaŭ mortantaj; ĉar mi ne trovis viajn farojn plenumitaj antaŭ mia Dio.
你要儆醒,坚固那剩下将要衰微(原文是死)的;因我见你的行为,在我 神面前,没有一样是完全的。
Memoru do, kiel vi ricevis kaj aŭdis; kaj observu, kaj pentu. Se do vi ne viglos, mi venos, kvazaŭ ŝtelisto, kaj vi ne scios, je kiu horo mi venos al vi.
所以要回想你是怎样领受、怎样听见的、又要遵守,并要悔改。若不儆醒,我必临到你那里,如同贼一样。我几时临到,你也决不能知道。
Sed vi havas en Sardes kelkajn nomojn, kiuj ne makulis siajn vestojn; kaj ili promenos kun mi en blankaĵoj; ĉar ili estas indaj.
然而在撒狄,你还有几名是未曾污秽自己衣服的,他们要穿白衣与我同行,因为他们是配得过的。
La venkanto estos tiel vestita per blankaj vestoj; kaj mi ja ne elstrekos lian nomon el la libro de vivo, kaj mi konfesos lian nomon antaŭ mia Patro kaj antaŭ Liaj anĝeloj.
凡得胜的必这样穿白衣,我也必不从生命册上涂抹他的名;且要在我父面前,和我父众使者面前,认他的名。
Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.
圣灵向众教会所说的话,凡有耳的,就应当听!
Kaj al la anĝelo de la eklezio en Filadelfia skribu: Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la ŝlosilon de David, tiu, kiu malfermas, kaj neniu fermas; kiu fermas, kaj neniu malfermas:
你要写信给非拉铁非教会的使者,说:那圣洁、真实、拿著大卫的钥匙、开了就没有人能关、关了就没有人能开的,说:
Mi scias viajn farojn (jen mi donis antaŭ vi pordon malfermitan, kiun neniu povas fermi), ke vi havas kelkan potencon, kaj observis mian vorton, kaj ne malkonfesis mian nomon.
我知道你的行为,你略有一点力量,也曾遵守我的道,没有弃绝我的名。看哪,我在你面前给你一个敞开的门,是无人能关的。
Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj adorkliniĝi antaŭ viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis.
那撒但一会的,自称是犹太人,其实不是犹太人,乃是说谎话的,我要使他们来,在你脚前下拜,也使他们知道我是已经爱你了。
Ĉar vi observis la vorton de mia pacienco, mi ankaŭ vin konservos el tiu horo de provo, kiu venos sur la tutan mondon, por provi la loĝantojn sur la tero.
你既遵守我忍耐的道,我必在普天下人受试炼的时候,保守你免去你的试炼。
Mi venos rapide; tenadu tion, kion vi havas, por ke neniu forprenu vian kronon.
我必快来,你要持守你所有的,免得人夺去你的冠冕。
La venkanton mi faros kolono en la templo de mia Dio, kaj li ne plu eliros el ĝi; kaj mi skribos sur li la nomon de mia Dio, kaj la nomon de la urbo de mia Dio, la nova Jerusalem, kiu venas malsupren de mia Dio el la ĉielo, kaj mian novan nomon.
得胜的,我要叫他在我 神殿中作柱子,他也必不再从那里出去。我又要将我 神的名和我 神城的名(这城就是从天上、从我 神那里降下来的新耶路撒冷),并我的新名,都写在他上面。
Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.
圣灵向众教会所说的话,凡有耳的,就应当听!
Kaj al la anĝelo de la eklezio en Laodikea skribu: Tiele diras la Amen, la atestanto fidela kaj vera, la komenco de la kreo de Dio:
你要写信给老底嘉教会的使者,说:那为阿们的,为诚信真实见证的,在 神创造万物之上为元首的,说:
Mi scias viajn farojn, ke vi estas nek malvarma, nek varmega; mi volus, ke vi estu aŭ malvarma aŭ varmega.
我知道你的行为,你也不冷也不热;我巴不得你或冷或热。
Tial, ĉar vi estas varmeta, kaj nek malvarma nek varmega, mi elsputos vin el mia buŝo.
你既如温水,也不冷也不热,所以我必从我口中把你吐出去。
Ĉar vi diras: Mi estas riĉa kaj akiris riĉon, kaj nenion mi bezonas; kaj vi ne scias, ke vi estas la mizera kaj kompatinda kaj malriĉa kaj blinda kaj nuda;
你说:我是富足,已经发了财,一样都不缺;却不知道你是那困苦、可怜、贫穷、瞎眼、赤身的。
mi konsilas al vi aĉeti de mi oron rafinitan per fajro, por ke vi riĉiĝu; kaj blankajn vestojn, por ke vi vin vestu, kaj por ke ne aperu la honto de via nudeco; kaj kolirion, por ŝmiri viajn okulojn, por ke vi vidu.
我劝你向我买火炼的金子,叫你富足;又买白衣穿上,叫你赤身的羞耻不露出来;又买眼药擦你的眼睛,使你能看见。
Ĉiujn, kiujn mi amas, mi riproĉas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu.
凡我所疼爱的,我就责备管教他;所以你要发热心,也要悔改。
Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas; se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon, mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi.
看哪,我站在门外叩门,若有听见我声音就开门的,我要进到他那里去,我与他他与我一同坐席。
Al la venkanto mi donos sidiĝi kun mi sur mia trono, kiel mi ankaŭ venkis kaj sidiĝis kun mia Patro sur Lia trono.
得胜的,我要赐他在我宝座上与我同坐,就如我得了胜,在我父的宝座上与他同坐一般。
Kiu havas orelon, tiu aŭskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj.
圣灵向众教会所说的话,凡有耳的,就应当听!