Revelation of John 16

Kaj mi aŭdis grandan voĉon el la templo, dirantan al la sep anĝeloj: Iru, kaj elverŝu sur la teron la sep pelvojn de la kolero de Dio.
我听见有大声音从殿中出来,向那七位天使说:你们去,把盛 神大怒的七碗倒在地上。
Kaj la unua foriris, kaj elverŝis sian pelvon sur la teron; kaj fariĝis malbona kaj dolora ulcero sur la homoj, kiuj havis la markon de la besto kaj kiuj adorkliniĝis al ĝia bildo.
第一位天使便去,把碗倒在地上,就有恶而且毒的疮生在那些有兽印记、拜兽像的人身上。
Kaj la dua elverŝis sian pelvon en la maron; kaj fariĝis sango, kiel de mortinto; kaj mortis ĉiu vivanta estaĵo en la maro.
第二位天使把碗倒在海里,海就变成血,好像死人的血,海中的活物都死了。
Kaj la tria elverŝis sian pelvon en la riverojn kaj en la fontojn de akvoj; kaj fariĝis sango.
第三位天使把碗倒在江河与众水的泉源里,水就变成血了。
Kaj mi aŭdis la anĝelon de la akvoj dirantan: Justa estas Vi, la estanta kaj estinta, la Sanktulo, ĉar Vi tiele juĝis;
我听见掌管众水的天使说:昔在、今在的圣者啊,你这样判断是公义的;
ĉar ili elverŝis la sangon de sanktuloj kaj profetoj, kaj sangon Vi donis al ili trinki; ili tion meritas.
他们曾流圣徒与先知的血,现在你给他们血喝;这是他们所该受的。
Kaj mi aŭdis la altaron dirantan: Vere, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, veraj kaj justaj estas Viaj juĝoj.
我又听见祭坛中有声音说:是的,主 神─全能者啊,你的判断义哉!诚哉!
Kaj la kvara elverŝis sian pelvon sur la sunon; kaj estis donite al ĝi brulvundi homojn per fajro.
第四位天使把碗倒在日头上,叫日头能用火烤人。
Kaj la homoj brulvundiĝis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas aŭtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron.
人被大热所烤,就亵渎那有权掌管这些灾的 神之名,并不悔改将荣耀归给 神。
Kaj la kvina elverŝis sian pelvon sur la tronon de la besto; kaj ĝia regno mallumiĝis; kaj ili mordis sian langon pro dolorego,
第五位天使把碗倒在兽的座位上,兽的国就黑暗了。人因疼痛就咬自己的舌头;
kaj ili blasfemis la Dion de la ĉielo pro siaj doloroj kaj siaj ulceroj; kaj ili ne pentis pri siaj faroj.
又因所受的疼痛,和生的疮,就亵渎天上的 神,并不悔改所行的。
Kaj la sesa elverŝis sian pelvon sur la grandan riveron, la riveron Eŭfrato; kaj ĝia akvo forsekiĝis, por ke pretiĝu la vojo de la reĝoj, kiuj venas el la sunleviĝejo.
第六位天使把碗倒在幼发拉底大河上,河水就干了,要给那从日出之地所来的众王预备道路。
Kaj mi vidis tri malpurajn spiritojn, kvazaŭ ranojn, elirantaj el la buŝo de la drako, kaj el la buŝo de la besto, kaj el la buŝo de la falsa profeto;
我又看见三个污秽的灵,好像青蛙,从龙口、兽口并假先知的口中出来。
ĉar ili estas spiritoj de demonoj, farantaj signojn; ili foriras al la reĝoj de la tuta mondo, por kolekti ilin por la milito de la granda tago de Dio, la Plejpotenca.
他们本是鬼魔的灵,施行奇事,出去到普天下众王那里,叫他们在 神全能者的大日聚集争战。
(Jen mi venas kvazaŭ ŝtelisto. Feliĉa estas tiu, kiu viglas kaj konservas siajn vestojn, por ke li ne iru nuda, kaj oni ne vidu lian honton.)
(看哪,我来像贼一样。那儆醒、看守衣服、免得赤身而行、叫人见他羞耻的有福了!)
Kaj oni kolektis ilin en lokon, nomatan en la Hebrea lingvo Har-Magedon.
那三个鬼魔便叫众王聚集在一处,希伯来话叫作哈米吉多顿。
Kaj la sepa anĝelo elverŝis sian pelvon sur la aeron; kaj eliris granda voĉo el la templo, for de la trono, dirante: Fariĝis!
第七位天使把碗倒在空中,就有大声音从殿中的宝座上出来,说:成了!
kaj okazis fulmoj kaj voĉoj kaj tondroj; kaj okazis granda tertremo tia, kia ne okazis de kiam homoj estiĝis sur la tero, tiela tertremo, tiel granda.
又有闪电、声音、雷轰、大地震,自从地上有人以来,没有这样大、这样利害的地震。
Kaj la granda urbo disiĝis en tri partojn, kaj la urboj de la nacioj falis; kaj Babel la granda estis memorata antaŭ Dio, por doni al ĝi la pokalon de la vino de la furiozeco de Lia kolero.
那大城裂为三段,列国的城也都倒塌了; 神也想起巴比伦大城来,要把那盛自己烈怒的酒杯递给他。
Kaj ĉiu insulo forflugis, kaj la montoj ne troviĝis.
各海岛都逃避了,众山也不见了。
Kaj granda hajlo, peza kvazaŭ po talanto, falis el la ĉielo sur la homojn; kaj la homoj blasfemis Dion pro la plago de la hajlo; ĉar ĝia plago estas treege granda.
又有大雹子从天落在人身上,每一个约重一他连得(一他连得约有九十斤)。为这雹子的灾极大,人就亵渎 神。