Revelation of John 14

Kaj mi rigardis, kaj jen la Ŝafido staranta sur la monto Cion, kaj kun li cent kvardek kvar miloj, havantaj lian nomon, kaj la nomon de lia Patro, skribitajn sur ilia frunto.
我又观看,见羔羊站在锡安山,同他又有十四万四千人,都有他的名和他父的名写在额上。
Kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, kiel voĉon de multaj akvoj, kaj kiel voĉon de granda tondro; kaj la voĉo, kiun mi aŭdis, estis kiel de harpistoj, harpantaj per siaj harpoj;
我听见从天上有声音,像众水的声音和大雷的声音,并且我所听见的好像弹琴的所弹的琴声。
kaj ili kantas kvazaŭ novan kanton antaŭ la trono kaj antaŭ la kvar kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj neniu povis lerni la kanton krom la cent kvardek kvar miloj, la elaĉetitoj el la tero.
他们在宝座前,并在四活物和众长老前唱歌,彷彿是新歌;除了从地上买来的那十四万四千人以外,没有人能学这歌。
Ili estas tiuj, kiuj ne malpuriĝis kun virinoj; ĉar ili estas virguloj. Ili estas la sekvantoj de la Ŝafido, kien ajn li iras. Ili estas elaĉetitaj el inter la homoj, la unuaaĵo al Dio kaj al la Ŝafido.
这些人未曾沾染妇女,他们原是童身。羔羊无论往那里去,他们都跟随他。他们是从人间买来的,作初熟的果子归与 神和羔羊。
Kaj en ilia buŝo ne troviĝis mensogo; ili estas senkulpaj.
在他们口中察不出谎言来;他们是没有瑕疵的。
Kaj mi vidis alian anĝelon, flugantan en meza ĉielo, havantan eternan evangelion, por evangelii la loĝantojn de la tero kaj ĉiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon,
我又看见另有一位天使飞在空中,有永远的福音要传给住在地上的人,就是各国、各族、各方、各民。
kaj dirantan per granda voĉo: Timu Dion, kaj donu al Li gloron, ĉar venis la horo de Lia juĝo; kaj adorkliniĝu al la Kreinto de la ĉielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj.
他大声说:应当敬畏 神,将荣耀归给他!因他施行审判的时候已经到了。应当敬拜那创造天地海和众水泉源的。
Kaj alia anĝelo, dua, sekvis, dirante: Falis, falis Babel la granda, kiu trinkigis ĉiujn naciojn el la vino de la kolero de ŝia malĉastaĵo.
又有第二位天使接著说:叫万民喝邪淫、大怒之酒的巴比伦大城倾倒了!倾倒了!
Kaj alia anĝelo, tria, sekvis ilin, dirante per granda voĉo: Se iu adorkliniĝas al la besto kaj al ĝia bildo, kaj ricevas markon sur sia frunto aŭ sur sia mano,
又有第三位天使接著他们,大声说:若有人拜兽和兽像,在额上或在手上受了印记,
tiu ankaŭ trinkos el la vino de la kolero de Dio, kiu estas pretigita nemiksite en la pokalo de Lia kolero, kaj li turmentiĝos en fajro kaj sulfuro antaŭ la sanktaj anĝeloj kaj antaŭ la Ŝafido;
这人也必喝 神大怒的酒;此酒斟在 神忿怒的杯中纯一不杂。他要在圣天使和羔羊面前,在火与硫磺之中受痛苦。
kaj la fumo de ilia turmento leviĝas por ĉiam kaj eterne; kaj ne havas paŭzon tage kaj nokte tiuj, kiuj adorkliniĝas al la besto kaj al ĝia bildo, kaj ĉiu, kiu ricevas la markon de ĝia nomo.
他受痛苦的烟往上冒,直到永永远远。那些拜兽和兽像,受他名之印记的,昼夜不得安宁。
Ĉi tie estas la pacienco de la sanktuloj, kiuj observas la ordonojn de Dio kaj la fidon de Jesuo.
圣徒的忍耐就在此;他们是守 神诫命和耶稣真道的。
Kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, dirantan: Skribu: Feliĉaj estas la mortintoj, kiuj de nun mortas en la Sinjoro; vere, diras la Spirito, por ke ili ripozu de siaj laboroj; ĉar iliaj faroj sekvas kun ili.
我听见从天上有声音说:你要写下:从今以后,在主里面而死的人有福了!圣灵说:是的,他们息了自己的劳苦,作工的果效也随著他们。
Kaj mi rigardis, kaj jen blanka nubo, kaj sur la nubo sidanto, simila al la Filo de homo, havanta sur sia kapo oran kronon, kaj en sia mano akran rikoltilon.
我又观看,见有一片白云,云上坐著一位好像人子,头上戴著金冠冕,手里拿著快镰刀。
Kaj alia anĝelo eliris el la templo, kriante per granda voĉo al la sidanta sur la nubo: Sendu vian rikoltilon, kaj rikoltu; ĉar venis la horo por rikolti, ĉar la rikolto de la tero tromaturiĝis.
又有一位天使从殿中出来,向那坐在云上的大声喊著说:伸出你的镰刀来收割;因为收割的时候已经到了,地上的庄稼已经熟透了。
Kaj la sidanta sur la nubo ĵetis sian rikoltilon sur la teron; kaj la tero rikoltiĝis.
那坐在云上的,就把镰刀扔在地上,地上的庄稼就被收割了。
Kaj alia anĝelo eliris el la enĉiela templo, ankaŭ havante akran rikoltilon.
又有一位天使从天上的殿中出来,他也拿著快镰刀。
Kaj alia anĝelo eliris el la altaro, havante aŭtoritaton super la fajro; kaj li kriis per granda voĉo al la portanto de la akra rikoltilo, dirante: Sendu vian akran rikoltilon, kaj detranĉu la vinberarojn de la vinberarbo de la tero; ĉar tute maturiĝis ĝiaj vinberoj.
又有一位天使从祭坛中出来,是有权柄管火的,向拿著快镰刀的大声喊著说:伸出快镰刀来,收取地上葡萄树的果子,因为葡萄熟透了!
Kaj la anĝelo ĵetis sian rikoltilon en la teron kaj detranĉis la vinberarbon de la tero kaj ĵetis ĝin en la grandan vinpremilon de la kolero de Dio.
那天使就把镰刀扔在地上,收取了地上的葡萄,丢在 神忿怒的大酒醡中。
Kaj la vinpremilo estis tretita ekster la urbo, kaj eliris sango el la vinpremilo, ĝis la bridoj de la ĉevaloj, en la spaco de mil sescent stadioj.
那酒醡踹在城外,就有血从酒醡里流出来,高到马的嚼环,远有六百里。