Revelation of John 10

Kaj mi vidis alian fortan anĝelon, malsuprenirantan el la ĉielo, vestitan per nubo; kaj la ĉielarko estis super lia kapo, kaj lia vizaĝo estis kiel la suno, kaj liaj piedoj kiel kolonoj el fajro;
我又看见另有一位大力的天使从天降下,披著云彩,头上有虹,脸面像日头,两脚像火柱。
kaj li havis en la mano libreton malfermitan; kaj li metis la dekstran piedon sur la maron, kaj la maldekstran sur la teron;
他手里拿著小书卷,是展开的。他右脚踏海,左脚踏地,
kaj li ekkriis per granda voĉo, kiel leono blekas; kaj kiam li kriis, la sep tondroj parolis per siaj voĉoj.
大声呼喊,好像狮子吼叫。呼喊完了,就有七雷发声。
Kaj kiam la sep tondroj parolis, mi volis skribi; kaj mi aŭdis voĉon el la ĉielo, dirantan: Sigelu tion, kion parolis la sep tondroj, kaj ĝin ne skribu.
七雷发声之后,我正要写出来,就听见从天上有声音说:七雷所说的,你要封上,不可写出来。
Kaj la anĝelo, kiun mi vidis staranta sur la maro kaj sur la tero, levis sian dekstran manon al la ĉielo,
我所看见的那踏海踏地的天使向天举起右手来,
kaj ĵuris per la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kiu kreis la ĉielon kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la teron kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la maron kaj tion, kio estas en ĝi, ke tempo ne plu ekzistos;
指著那创造天和天上之物,地和地上之物,海和海中之物,直活到永永远远的,起誓说:不再有时日了(或作:不再耽延了)。
sed en la tagoj de la voĉo de la sepa anĝelo, kiam li tuj trumpetos, tiam finiĝos la mistero de Dio, kiel Li evangeliis al Siaj servistoj, la profetoj.
但在第七位天使吹号发声的时候, 神的奥祕就成全了,正如 神所传给他仆人众先知的佳音。
Kaj la voĉo, kiun mi aŭdis el la ĉielo, parolis al mi denove, dirante: Iru, prenu la libreton malfermitan en la mano de la anĝelo, staranta sur la maro kaj sur la tero.
我先前从天上所听见的那声音又吩咐我说:你去,把那踏海踏地之天使手中展开的小书卷取过来。
Kaj mi iris al la anĝelo, kaj diris al li: Donu al mi la libreton. Kaj li diris al mi: Prenu ĝin, kaj formanĝu ĝin; kaj ĝi maldolĉigos al vi la ventron, sed en via buŝo ĝi estos dolĉa kiel mielo.
我就走到天使那里,对他说:请你把小书卷给我。他对我说:你拿著吃尽了,便叫你肚子发苦,然而在你口中要甜如蜜。
Kaj mi prenis la libreton el la mano de la anĝelo, kaj formanĝis ĝin; kaj en mia buŝo ĝi estis dolĉa kiel mielo, kaj kiam mi ĝin manĝis, mia ventro maldolĉiĝis.
我从天使手中把小书卷接过来,吃尽了,在我口中果然甜如蜜,吃了以后,肚子觉得发苦了。
Kaj ili diris al mi: Vi devas denove profeti ĉe multaj popoloj kaj nacioj kaj lingvoj kaj reĝoj.
天使(原文是他们)对我说:你必指著多民、多国、多方、多王再说预言。