Revelation of John 1

Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al li, por montri al siaj servistoj tion, kio devas baldaŭ okazi; kaj Li sendis kaj montris ĝin per Sia anĝelo al Sia servisto Johano,
耶稣基督的启示,就是 神赐给他,叫他将必要快成的事指示他的众仆人。他就差遣使者晓谕他的仆人约翰。
kiu atestis la vorton de Dio kaj la ateston de Jesuo Kristo, pri ĉio, kion li vidis.
约翰便将 神的道和耶稣基督的见证,凡自己所看见的都证明出来。
Feliĉaj estas la leganto kaj la aŭskultantoj de la vortoj de la profetaĵo kaj la observantoj de la skribitaĵoj en ĝi; ĉar la tempo estas proksima.
念这书上预言的和那些听见又遵守其中所记载的,都是有福的,因为日期近了。
Johano al la sep eklezioj en Azio: Graco al vi kaj paco de Tiu, kiu estas kaj estis kaj venos; kaj de la sep spiritoj antaŭ Lia trono;
约翰写信给亚细亚的七个教会。但愿从那昔在、今在、以后永在的 神,和他宝座前的七灵,
kaj de Jesuo Kristo, la fidela atestanto, la unuenaskita el la mortintoj, kaj la reganto de la reĝoj de la tero. Al tiu, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango,
并那诚实作见证的、从死里首先复活、为世上君王元首的耶稣基督,有恩惠、平安归与你们!他爱我们,用自己的血使我们脱离(有古卷作:洗去)罪恶,
kaj faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro; al li la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen.
又使我们成为国民,作他父 神的祭司。但愿荣耀、权能归给他,直到永永远远。阿们!
Jen li venas kun la nuboj; kaj lin vidos ĉiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis; kaj ĉiuj gentoj de la tero ploros pro li. Vere, Amen.
看哪,他驾云降临!众目要看见他,连刺他的人也要看见他;地上的万族都要因他哀哭。这话是真实的。阿们!
Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca.
主 神说:我是阿拉法,我是俄梅戛,(阿拉法,俄梅戛:是希腊字母首末二字),是昔在、今在、以后永在的全能者。
Mi, Johano, via frato kaj partoprenanto kun vi en la aflikto kaj regno kaj pacienco de Jesuo, estis sur la insulo nomata Patmos pro la vorto de Dio kaj la atesto de Jesuo.
我─约翰就是你们的弟兄,和你们在耶稣的患难、国度、忍耐里一同有分,为 神的道,并为给耶稣作的见证,曾在那名叫拔摩的海岛上。
Mi min trovis en la Spirito en la tago de la Sinjoro, kaj mi aŭdis malantaŭ mi grandan voĉon kvazaŭ de trumpeto,
当主日,我被圣灵感动,听见在我后面有大声音如吹号,说:
dirantan: Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep eklezioj: al Efeso kaj al Smirna kaj al Pergamo kaj al Tiatira kaj al Sardes kaj al Filadelfia kaj al Laodikea.
你所看见的当写在书上,达与以弗所、士每拿、别迦摩、推雅推喇、撒狄、非拉铁非、老底嘉、那七个教会。
Kaj mi min turnis, por vidi la voĉon, kiu parolis kun mi. Kaj turniĝinte, mi vidis sep orajn lampingojn;
我转过身来,要看是谁发声与我说话;既转过来,就看见七个金灯台。
kaj meze de la sep lampingoj iun similan al la Filo de homo, vestitan ĝispiede, kaj zonitan ĉirkaŭ la brusto per ora zono.
灯台中间有一位好像人子,身穿长衣,直垂到脚,胸间束著金带。
Kaj lia kapo kaj liaj haroj estis blankaj kiel blanka lano, kiel neĝo; kaj liaj okuloj estis kiel fajra flamo;
他的头与发皆白,如白羊毛,如雪;眼目如同火焰;
kaj liaj piedoj estis kiel brilanta latuno, kvazaŭ rafinita en forno; kaj lia voĉo estis kiel voĉo de multaj akvoj.
脚好像在炉中煆炼光明的铜;声音如同众水的声音。
Kaj li havis en sia dekstra mano sep stelojn; kaj el lia buŝo eliris akra dutranĉa glavo; kaj lia aspekto estis kiel brilas la suno en sia forteco.
他右手拿著七星,从他口中出来一把两刃的利剑;面貌如同烈日放光。
Kaj kiam mi vidis lin, mi falis ĉe liaj piedoj kvazaŭ senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante: Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta,
我一看见,就仆倒在他脚前,像死了一样。他用右手按著我,说:不要惧怕!我是首先的,我是末后的,
kaj la vivanta; kaj mi fariĝis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne, kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades.
又是那存活的;我曾死过,现在又活了,直活到永永远远;并且拿著死亡和阴间的钥匙。
Skribu do tion, kion vi vidis, kaj kio estas, kaj kio okazos poste;
所以你要把所看见的,和现在的事,并将来必成的事,都写出来。
la misteron de la sep steloj, kiujn vi vidis en mia dekstra mano, kaj la sep orajn lampingojn. La sep steloj estas la anĝeloj de la sep eklezioj; kaj la sep lampingoj estas la sep eklezioj.
论到你所看见、在我右手中的七星和七个金灯台的奥祕,那七星就是七个教会的使者,七灯台就是七个教会。