Psalms 86

Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, aŭskultu min; Ĉar mi estas mizera kaj malriĉa.
(大卫的祈祷。)耶和华啊,求你侧耳应允我,因我是困苦穷乏的。
Konservu mian animon, ĉar mi estas fidela; Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin.
求你保存我的性命,因我是虔诚人。我的 神啊,求你拯救这倚靠你的仆人!
Korfavoru min, ho mia Sinjoro, Ĉar mi vokas al Vi la tutan tagon.
主啊,求你怜悯我,因我终日求告你。
Ĝojigu la animon de Via sklavo, Ĉar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.
主啊,求你使仆人心里欢喜,因为我的心仰望你。
Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas.
主啊,你本为良善,乐意饶恕人,有丰盛的慈爱赐给凡求告你的人。
Aŭskultu, ho Eternulo, mian preĝon, Kaj atentu la voĉon de mia petego.
耶和华啊,求你留心听我的祷告,垂听我恳求的声音。
En tago de mia sufero mi Vin vokas, Por ke Vi aŭskultu min.
我在患难之日要求告你,因为你必应允我。
Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.
主啊,诸神之中没有可比你的;你的作为也无可比。
Ĉiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj kliniĝos antaŭ Via vizaĝo, ho mia Sinjoro, Kaj honoros Vian nomon.
主啊,你所造的万民都要来敬拜你;他们也要荣耀你的名。
Ĉar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; Vi sola estas Dio.
因你为大,且行奇妙的事;惟独你是 神。
Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, por ke mi iru en Via vero; Dediĉu mian koron al la respektado de Via nomo.
耶和华啊,求你将你的道指教我;我要照你的真理行;求你使我专心敬畏你的名!
Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro, Kaj mi honoros Vian nomon eterne.
主─我的 神啊,我要一心称讚你;我要荣耀你的名,直到永远。
Ĉar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol.
因为,你向我发的慈爱是大的;你救了我的灵魂免入极深的阴间。
Ho Dio, fieruloj leviĝis kontraŭ mi, Kaj anaro da premantoj serĉas mian animon Kaj ne havas Vin antaŭ si.
 神啊,骄傲的人起来攻击我,又有一党强横的人寻索我的命;他们没有将你放在眼中。
Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora, Longetolerema kaj tre bona kaj verama.
主啊,你是有怜悯有恩典的 神,不轻易发怒,并有丰盛的慈爱和诚实。
Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Donu Vian forton al Via sklavo, Kaj helpu la filon de Via sklavino.
求你向我转脸,怜恤我,将你的力量赐给仆人,救你婢女的儿子。
Faru super mi signon por bono, Por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu, Ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos.
求你向我显出恩待我的凭据,叫恨我的人看见便羞愧,因为你─耶和华帮助我,安慰我。