Psalms 72

Ho Dio, Vian juĝon donu al la reĝo Kaj Vian justecon al la reĝido.
(所罗门的诗。) 神啊,求你将判断的权柄赐给王,将公义赐给王的儿子。
Li juĝu Vian popolon kun vero Kaj Viajn prematojn kun justeco.
他要按公义审判你的民,按公平审判你的困苦人。
La montoj alportu al la popolo pacon, Ankaŭ la montetoj, per justeco.
大山小山都要因公义使民得享平安。
Li juĝu la prematojn en la popolo, Li savu la filojn de senhavulo, Kaj li dispremu la premanton.
他必为民中的困苦人伸冤,拯救穷乏之辈,压碎那欺压人的。
Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, De generacioj al generacioj.
太阳还存,月亮还在,人要敬畏你,直到万代!
Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon; Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.
他必降临,像雨降在已割的草地上,如甘霖滋润田地。
En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, Ĝis ne plu ekzistos la luno.
在他的日子,义人要发旺,大有平安,好像月亮长存。
Li regu de maro ĝis maro Kaj de la Rivero ĝis la finoj de la tero.
他要执掌权柄,从这海直到那海,从大河直到地极。
Kliniĝu antaŭ li la dezertanoj, Kaj liaj malamikoj leku polvon.
住在旷野的,必在他面前下拜;他的仇敌必要舔土。
La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn; La reĝoj de Ŝeba kaj Seba venigu donojn.
他施和海岛的王要进贡;示巴和西巴的王要献礼物。
Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj; Ĉiuj popoloj lin servu.
诸王都要叩拜他;万国都要事奉他。
Ĉar li savos ploregantan malriĉulon Kaj senhelpan mizerulon.
因为,穷乏人呼求的时候,他要搭救;没有人帮助的困苦人,他也要搭救。
Li estos favorkora por malriĉulo kaj senhavulo, Kaj li savos la animojn de mizeruloj.
他要怜恤贫寒和穷乏的人,拯救穷苦人的性命。
De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj.
他要救赎他们脱离欺压和强暴;他们的血在他眼中看为宝贵。
Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de Ŝeba; Kaj oni ĉiam preĝu por li, kaj ĉiutage oni lin benu.
他们要存活。示巴的金子要奉给他;人要常常为他祷告,终日称颂他。
Estu multe da greno en la lando; Sur la supro de la montoj ĝiaj spikoj ondiĝu kiel Lebanon; Kaj en la urboj ĉio floru, kiel herbo sur la tero.
在地的山顶上,五谷必然茂盛(或译:有一把五谷);所结的谷实要响动,如黎巴嫩的树林;城里的人要发旺,如地上的草。
Lia nomo estu eterna; Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo; Ĉiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin.
他的名要存到永远,要留传如日之久。人要因他蒙福;万国要称他有福。
Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael, Kiu sola faras miraklojn.
独行奇事的耶和华─以色列的 神是应当称颂的!
Kaj laŭdata estu Lia glora nomo eterne; Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. Amen, kaj amen!
他荣耀的名也当称颂,直到永远。愿他的荣耀充满全地!阿们!阿们!
Finiĝis la preĝoj de David, filo de Jiŝaj.
耶西的儿子─大卫的祈祷完毕。