Psalms 69

Savu min, ho Dio; Ĉar la akvoj venis ĝis mia animo.
(大卫的诗,交与伶长。调用百合花。) 神啊,求你救我!因为众水要淹没我。
Mi profundiĝis en profundan marĉon, kaj mi ne havas, sur kio stari; Mi enfalis en la profundon de la akvo, kaj la fluo min forportas.
我陷在深淤泥中,没有立脚之地;我到了深水中,大水漫过我身。
Mi senfortiĝis de mia kriado, sekiĝis mia gorĝo; Laciĝis miaj okuloj de la atendado de mia Dio.
我因呼求困乏,喉咙发干;我因等候 神,眼睛失明。
Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkaŭzaj malamantoj; Fortiĝis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni.
无故恨我的,比我头发还多;无理与我为仇、要把我剪除的,甚为强盛。我没有抢夺的,要叫我偿还。
Ho Dio, Vi scias mian malsaĝecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kaŝitaj por Vi.
 神啊,我的愚昧,你原知道;我的罪愆不能隐瞒。
Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj esperas al Vi, ho mia Sinjoro, Eternulo Cebaot! Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj Vin serĉas, ho Dio de Izrael!
万军的主─耶和华啊,求你叫那等候你的,不要因我蒙羞!以色列的 神啊,求你叫那寻求你的,不要因我受辱!
Ĉar pro Vi mi portas malhonoron, Honto kovras mian vizaĝon.
因我为你的缘故受了辱骂,满面羞愧。
Mi fariĝis fremda por miaj fratoj, Nekonato por la filoj de mia patrino.
我的弟兄看我为外路人;我的同胞看我为外邦人。
Ĉar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
因我为你的殿心里焦急,如同火烧,并且辱骂你人的辱骂都落在我身上。
Kaj mi ploras, mia animo estas en fasto, Kaj pri tio oni min hontigas.
我哭泣,以禁食刻苦我心;这倒算为我的羞辱。
Kiel veston mi metis sur min sakon, Kaj mi fariĝis moka ekzemplo por ili.
我拿麻布当衣裳,就成了他们的笑谈。
Parolas pri mi la sidantoj ĉe la pordego, Kaj la drinkantoj kantas pri mi.
坐在城门口的谈论我;酒徒也以我为歌曲。
Kaj mi preĝas al Vi, ho Eternulo, en favora tempo; Ho Dio, pro Via granda boneco respondu al mi per Via vera helpo.
但我在悦纳的时候向你─耶和华祈祷。 神啊,求你按你丰盛的慈爱,凭你拯救的诚实应允我!
Eligu min el la ŝlimo, ke mi ne dronu; Mi estu savita kontraŭ miaj malamantoj kaj el profunda akvo.
求你搭救我出离淤泥,不叫我陷在其中;求你使我脱离那些恨我的人,使我出离深水。
Ne fortiru min fluo de la akvo, Ne englutu min profundo, Kaj abismo ne fermu super mi sian buŝon.
求你不容大水漫过我,不容深渊吞灭我,不容坑坎在我以上合口。
Aŭskultu min, ho Eternulo, ĉar bona estas Via favorkoreco; Laŭ Via kompatemeco turnu Vin al mi.
耶和华啊,求你应允我!因为你的慈爱本为美好;求你按你丰盛的慈悲回转眷顾我!
Kaj ne kaŝu antaŭ Via sklavo Vian vizaĝon, ĉar mi suferas; Rapidu, aŭskultu min.
不要掩面不顾你的仆人;我是在急难之中,求你速速地应允我!
Alproksimiĝu al mia animo, savu ĝin; Spite miajn malamikojn liberigu min.
求你亲近我,救赎我!求你因我的仇敌把我赎回!
Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon; Antaŭ Vi estas ĉiuj miaj premantoj.
你知道我受的辱骂、欺凌、羞辱;我的敌人都在你面前。
Honto rompis mian koron, kaj mi senfortiĝis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis.
辱骂伤破了我的心,我又满了忧愁。我指望有人体恤,却没有一个;我指望有人安慰,却找不著一个。
Kaj ili donis al mi por manĝo galon, Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron.
他们拿苦胆给我当食物;我渴了,他们拿醋给我喝。
Ilia tablo antaŭ ili fariĝu reto, Kaj ilia prospero fariĝu kaptilo.
愿他们的筵席在他们面前变为网罗,在他们平安的时候变为机槛。
Mallumiĝu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por ĉiam.
愿他们的眼睛昏蒙,不得看见;愿你使他们的腰常常战抖。
Verŝu sur ilin Vian furiozon, Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku.
求你将你的恼恨倒在他们身上,叫你的烈怒追上他们。
Ilia loĝejo dezertiĝu, En iliaj tendoj ne ekzistu loĝanto.
愿他们的住处变为荒场;愿他们的帐棚无人居住。
Ĉar tiun, kiun Vi frapis, ili persekutas, Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas.
因为,你所击打的,他们就逼迫;你所击伤的,他们戏说他的愁苦。
Aldonu kulpon al ilia kulpo, Ke ili ne atingu Vian bonecon.
愿你在他们的罪上加罪,不容他们在你面前称义。
Ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj, Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj.
愿他们从生命册上被涂抹,不得记录在义人之中。
Sed mi estas malriĉa kaj suferanta; Via helpo min defendu, ho Dio.
但我是困苦忧伤的; 神啊,愿你的救恩将我安置在高处。
Mi gloros la nomon de Dio per kanto, Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon.
我要以诗歌讚美 神的名,以感谢称他为大!
Kaj ĝi estos pli agrabla al la Eternulo, Ol bovo aŭ bovido kun kornoj kaj fendohavaj hufoj.
这便叫耶和华喜悦,胜似献牛,或是献有角有蹄的公牛。
Vidos humiluloj kaj ĝojos! Ho serĉantoj de Dio, via koro reviviĝu.
谦卑的人看见了就喜乐;寻求 神的人,愿你们的心甦醒。
Ĉar la Eternulo aŭskultas humilulojn, Kaj Siajn malliberulojn Li ne malŝatas.
因为耶和华听了穷乏人,不藐视被囚的人。
Gloru Lin la ĉielo kaj la tero, La maroj, kaj ĉio, kio en ili moviĝas.
愿天和地、洋海和其中一切的动物都讚美他!
Ĉar Dio helpos Cionon kaj konstruos la urbojn de Judujo, Ke oni tie loĝos kaj ilin heredos.
因为 神要拯救锡安,建造犹大的城邑;他的民要在那里居住,得以为业。
Kaj la idaro de Liaj sklavoj ĝin heredos, Kaj la amantoj de Lia nomo loĝos en ĝi.
他仆人的后裔要承受为业;爱他名的人也要住在其中。