Psalms 65

Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion; Kaj al Vi oni plenumas promesojn.
(大卫的诗歌,交与伶长。) 神啊,锡安的人都等候讚美你;所许的愿也要向你偿还。
Al Vi, kiu aŭskultas preĝon, Venas ĉiu karno.
听祷告的主啊,凡有血气的都要来就你。
Krimaĵoj min premas; Niajn pekojn Vi pardonos.
罪孽胜了我;至于我们的过犯,你都要赦免。
Feliĉa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, Ke li loĝu en Viaj kortoj. Ni satiĝu per la bonaĵoj de Via domo, De Via sankta templo.
你所拣选、使他亲近你、住在你院中的,这人便为有福!我们必因你居所、你圣殿的美福知足了。
Per timindaĵoj Vi respondas al ni en justeco, Ho Dio de nia savo, Espero de ĉiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,
拯救我们的 神啊,你必以威严秉公义应允我们;你本是一切地极和海上远处的人所倚靠的。
Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto, Kiu estas zonita per potenco,
他既以大能束腰,就用力量安定诸山,
Kiu kvietigas la bruadon de maroj, la bruadon de iliaj ondoj, Kaj la tumulton de popoloj.
使诸海的响声和其中波浪的响声,并万民的喧哗,都平静了。
Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la loĝantoj de la limoj; La lokojn de la sunleviĝo kaj sunsubiro Vi ĝojigas.
住在地极的人因你的神迹惧怕;你使日出日落之地都欢呼。
Vi memoras pri la tero, Kaj Vi donas al ĝi akvon, kaj Vi forte ĝin riĉigas; La torento de Dio estas plena de akvo; Vi pretigas ĝian panon, ĉar tiel Vi ĝin aranĝis.
你眷顾地,降下透雨,使地大得肥美。 神的河满了水;你这样浇灌了地,好为人预备五谷。
Vi donas trinkon al ĝiaj sulkoj, Vi ebenigas ĝiajn bulojn; Per pluvego Vi ĝin moligas, Vi benas ĝiajn kreskaĵojn.
你浇透地的犁沟,润平犁脊,降甘霖,使地软和;其中发长的,蒙你赐福。
Vi kronas la jaron per Via bono; Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso.
你以恩典为年岁的冠冕;你的路径都滴下脂油,
La stepoj de dezerto grasiĝas, Kaj la montetoj zoniĝas per ĝojo.
滴在旷野的草场上。小山以欢乐束腰;
La herbejoj kovriĝas per brutaroj, Kaj la kampoj vestiĝas per greno; Ili ĝojas kaj kantas.
草场以羊群为衣;谷中也长满了五谷。这一切都欢呼歌唱。