Psalms 49

Aŭskultu ĉi tion, ĉiuj popoloj; Atentu, ĉiuj loĝantoj de la mondo,
(可拉后裔的诗,交与伶长。)万民哪,你们都当听这话!世上一切的居民,
Kaj altrangulo kaj malaltrangulo, Riĉulo kaj malriĉulo kune.
无论上流下流,富足贫穷,都当留心听!
Mia buŝo diros saĝaĵon, Kaj la penso de mia koro prudentaĵon.
我口要说智慧的言语;我心要想通达的道理。
Mi klinos mian orelon al sentenco; Sur harpo mi esprimos mian enigmon.
我要侧耳听比喻,用琴解谜语。
Kial mi devus timi en tagoj de malbono, Kiam min ĉirkaŭas la malboneco de miaj persekutantoj,
在患难的日子,奸恶随我脚跟,四面环绕我,我何必惧怕?
Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda riĉeco?
那些倚仗财货自夸钱财多的人,
Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elaĉeton por li
一个也无法赎自己的弟兄,也不能替他将赎价给 神,
(Multekosta estus la elaĉeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos),
叫他长远活著,不见朽坏;因为赎他生命的价值极贵,只可永远罢休。
Ke li restu viva eterne, Ke li ne vidu la tombon.
并入上节
Oni ja vidas, ke saĝuloj mortas, Kaj ankaŭ malsaĝulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon.
他必见智慧人死,又见愚顽人和畜类人一同灭亡,将他们的财货留给别人。
Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por ĉiam, Kaj iliaj loĝejoj de generacio al generacio; Ili nomas siajn bienojn laŭ siaj nomoj.
他们心里思想:他们的家室必永存,住宅必留到万代;他们以自己的名称自己的地。
Sed homo ne restas longe en honoro; Li egaliĝas al bruto buĉota.
但人居尊贵中不能长久,如同死亡的畜类一样。
Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela.
他们行的这道本为自己的愚昧;但他们以后的人还佩服他们的话语。(细拉)
Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon; La morto ilin paŝtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en Ŝeol, perdinte loĝejon.
他们如同羊群派定下阴间;死亡必作他们的牧者。到了早晨,正直人必管辖他们;他们的美容必被阴间所灭,以致无处可存。
Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Ŝeol, Ĉar Li prenos min. Sela.
只是 神必救赎我的灵魂脱离阴间的权柄,因他必收纳我。(细拉)
Ne timu, kiam homo riĉiĝas, Kiam grandiĝas la gloro de lia domo.
见人发财、家室增荣的时候,你不要惧怕;
Ĉar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro.
因为,他死的时候什么也不能带去;他的荣耀不能随他下去。
Ĉar kvankam li ĝuigas sian animon dum sia vivado, Kaj oni vin laŭdas por tio, ke vi faras al vi bone,
他活著的时候,虽然自夸为有福(你若利己,人必夸奖你);
Tamen li iros al la generacio de siaj patroj, Kiuj neniam vidos lumon.
他仍必归到他历代的祖宗那里,永不见光。
Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton, Estas egala al bruto buĉota.
人在尊贵中而不醒悟,就如死亡的畜类一样。