Psalms 30

Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, Ĉar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.
(大卫在献殿的时候,作这诗歌。)耶和华啊,我要尊崇你,因为你曾提拔我,不叫仇敌向我夸耀。
Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, Kaj Vi min sanigis.
耶和华─我的 神啊,我曾呼求你,你医治了我。
Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.
耶和华啊,你曾把我的灵魂从阴间救上来,使我存活,不至于下坑。
Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, Kaj gloru Lian sanktan nomon.
耶和华的圣民哪,你们要歌颂他,称讚他可记念的圣名。
Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero, Sed tutan vivon daŭras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos ĝojego.
因为,他的怒气不过是转眼之间;他的恩典乃是一生之久。一宿虽然有哭泣,早晨便必欢呼。
Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo: Mi neniam falos.
至于我,我凡事平顺便说:我永不动摇。
Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; Sed kiam Vi kaŝis Vian vizaĝon, mi konfuziĝis.
耶和华啊,你曾施恩,叫我的江山稳固;你掩了面,我就惊惶。
Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, Kaj al la Eternulo mi preĝis:
耶和华啊,我曾求告你;我向耶和华恳求,说:
Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon? Ĉu gloros Vin polvo? ĉu ĝi aŭdigos Vian veron?
我被害流血,下到坑中,有什么益处呢?尘土岂能称讚你,传说你的诚实么?
Aŭskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min; Ho Eternulo, estu helpanto al mi.
耶和华啊,求你应允我,怜恤我!耶和华啊,求你帮助我!
Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo,
你已将我的哀哭变为跳舞,将我的麻衣脱去,给我披上喜乐,
Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.
好叫我的灵(原文是荣耀)歌颂你,并不住声。耶和华─我的 神啊,我要称谢你,直到永远!