Psalms 27

La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?
(大卫的诗。)耶和华是我的亮光,是我的拯救,我还怕谁呢?耶和华是我性命的保障(或译:力量),我还惧谁呢?
Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por manĝi mian karnon, Miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, ili surpuŝiĝos kaj falos.
那作恶的就是我的仇敌,前来吃我肉的时候就绊跌仆倒。
Se elpaŝos kontraŭ min armeo, Mia koro ne ektimos; Se leviĝos kontraŭ min milito, Ankaŭ tiam mi havos fidon.
虽有军兵安营攻击我,我的心也不害怕;虽然兴起刀兵攻击我,我必仍旧安稳。
Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo, Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.
有一件事,我曾求耶和华,我仍要寻求:就是一生一世住在耶和华的殿中,瞻仰他的荣美,在他的殿里求问。
Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min.
因为我遭遇患难,他必暗暗地保守我;在他亭子里,把我藏在他帐幕的隐密处,将我高举在磐石上。
Kaj nun leviĝos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min ĉirkaŭas; Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko; Mi kantos kaj gloros la Eternulon.
现在我得以昂首,高过四面的仇敌。我要在他的帐幕里欢然献祭;我要唱诗歌颂耶和华。
Aŭskultu, ho Eternulo, mian voĉon, kiam mi vokas; Korfavoru min, kaj respondu al mi.
耶和华啊,我用声音呼籲的时候,求你垂听;并求你怜恤我,应允我。
De Vi diris al mi mia koro: Serĉu Mian vizaĝon. Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas.
你说:你们当寻求我的面。那时我心向你说:耶和华啊,你的面我正要寻求。
Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, Ne forpuŝu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo, Ne forpuŝu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo.
不要向我掩面。不要发怒赶逐仆人,你向来是帮助我的。救我的 神啊,不要丢掉我,也不要离弃我。
Ĉar mia patro kaj mia patrino min forlasis, Sed la Eternulo min akceptis.
我父母离弃我,耶和华必收留我。
Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon, Kaj konduku min sur ĝusta irejo, spite miajn insidantojn.
耶和华啊,求你将你的道指教我,因我仇敌的缘故引导我走平坦的路。
Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj; Ĉar stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco.
求你不要把我交给敌人,遂其所愿;因为妄作见证的和口吐凶言的,起来攻击我。
Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo En la lando de vivantoj!
我若不信在活人之地得见耶和华的恩惠,就早已丧胆了。
Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo.
要等候耶和华!当壮胆,坚固你的心!我再说,要等候耶和华!