Psalms 26

Juĝu min, ho Eternulo, ĉar mi iris en sincereco kaj la Eternulon mi fidis; Mi ne ŝanceliĝos.
(大卫的诗。)耶和华啊,求你为我伸冤,因我向来行事纯全;我又倚靠耶和华,并不摇动。
Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min; Refandu mian internaĵon kaj mian koron.
耶和华啊,求你察看我,试验我,熬炼我的肺腑心肠。
Ĉar Via favorkoreco estas antaŭ miaj okuloj; Kaj mi marŝas en Via vero.
因为你的慈爱常在我眼前,我也按你的真理而行。
Mi ne sidas kun homoj malveremaj, Kaj kun falsemuloj mi ne iros.
我没有和虚谎人同坐,也不与瞒哄人的同群。
Mi malamas societon de malbonfarantoj, Kaj kun malpiuloj mi ne sidos.
我恨恶恶人的会,必不与恶人同坐。
Mi lavas miajn manojn per senkulpeco; Kaj mi moviĝas ĉirkaŭ Via altaro, ho Eternulo,
耶和华啊,我要洗手表明无辜,才环绕你的祭坛;
Por aŭdigi laŭte gloradon Kaj famigi ĉiujn Viajn miraklojn.
我好发称谢的声音,也要述说你一切奇妙的作为。
Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, Kaj la lokon, en kiu loĝas Via gloro.
耶和华啊,我喜爱你所住的殿和你显荣耀的居所。
Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj, Nek mian vivon kun la sangaviduloj,
不要把我的灵魂和罪人一同除掉;不要把我的性命和流人血的一同除掉。
En kies manoj estas krimo Kaj kies dekstra mano estas plena de subaĉetaj donacoj.
他们的手中有奸恶,右手满有贿赂。
Kaj mi iras en senkulpeco; Liberigu min kaj korfavoru min.
至于我,却要行事纯全;求你救赎我,怜恤我!
Mia piedo staras sur ebena loko; En kunvenoj mi benos la Eternulon.
我的脚站在平坦地方;在众会中我要称颂耶和华!