Psalms 18

Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco!
(耶和华的仆人大卫的诗,交与伶长。当耶和华救他脱离一切仇敌和扫罗之手的日子,他向耶和华念这诗的话。说:)耶和华,我的力量啊,我爱你!
La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto, Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas, Mia ŝildo kaj la korno de mia savo, mia rifuĝejo.
耶和华是我的巖石,我的山寨,我的救主,我的 神,我的磐石,我所投靠的。他是我的盾牌,是拯救我的角,是我的高台。
Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj.
我要求告当讚美的耶和华;这样我必从仇敌手中被救出来。
Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Kaj torentoj pereigaj min teruris;
曾有死亡的绳索缠绕我,匪类的急流使我惊惧,
La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis, La retoj de la morto min atingis.
阴间的绳索缠绕我,死亡的网罗临到我。
En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi kriis; El Sia templo Li aŭdis mian voĉon, Kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn.
我在急难中求告耶和华,向我的 神呼求。他从殿中听了我的声音;我在他面前的呼求入了他的耳中。
Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, La fundamentoj de la montoj ekmoviĝis Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris.
那时,因他发怒,地就摇撼战抖;山的根基也震动摇撼。
Leviĝis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo; Karboj ekflamis de ĝi.
从他鼻孔冒烟上腾;从他口中发火焚烧,连炭也著了。
Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren; Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
他又使天下垂,亲自降临,有黑云在他脚下。
Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.
他坐著基路伯飞行;他借著风的翅膀快飞。
El la mallumo Li faris al Si kovron, Tendon Li faris ĉirkaŭ Si el la mallumo de la akvo, densaj nuboj.
他以黑暗为藏身之处,以水的黑暗、天空的厚云为他四围的行宫。
De la brilo antaŭ Li, tra Liaj densaj nuboj, Flugis hajlo kaj brulantaj karboj.
因他面前的光辉,他的厚云行过便有冰雹火炭。
Kaj la Eternulo ektondris en la ĉielo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon; Hajlon kaj brulantajn karbojn.
耶和华也在天上打雷;至高者发出声音便有冰雹火炭。
Li ĵetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin; Ĵetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin.
他射出箭来,使仇敌四散;多多发出闪电,使他们扰乱。
Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la akvoj, Kaj nudiĝis la fundamentoj de la universo, De Via minaca voĉo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo.
耶和华啊,你的斥责一发,你鼻孔的气一出,海底就出现,大地的根基也显露。
Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;
他从高天伸手抓住我,把我从大水中拉上来。
Li savas min de mia potenca malamiko, Kaj de miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
他救我脱离我的劲敌和那些恨我的人,因为他们比我强盛。
Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.
我遭遇灾难的日子,他们来攻击我;但耶和华是我的倚靠。
Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi.
他又领我到宽阔之处;他救拔我,因他喜悦我。
La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
耶和华按著我的公义报答我,按著我手中的清洁赏赐我。
Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.
因为我遵守了耶和华的道,未曾作恶离开我的 神。
Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
他的一切典章常在我面前;他的律例我也未曾丢弃。
Mi estis senkulpa antaŭ Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
我在他面前作了完全人;我也保守自己远离我的罪孽。
Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ la pureco de miaj manoj antaŭ Liaj okuloj.
所以,耶和华按我的公义,按我在他眼前手中的清洁偿还我。
Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia,
慈爱的人,你以慈爱待他;完全的人,你以完全待他。
Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.
清洁的人,你以清洁待他;乖僻的人,你以弯曲待他。
Ĉar humilan popolon Vi helpas, Sed altajn okulojn Vi malaltigas.
困苦的百姓,你必拯救;高傲的眼目,你必使他降卑。
Ĉar Vi lumigas mian lumilon; La Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon.
你必点著我的灯;耶和华─我的 神必照明我的黑暗。
Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron, Kaj kun mia Dio mi transsaltas muron.
我借著你冲入敌军,借著我的 神跳过墙垣。
La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.
至于 神,他的道是完全的;耶和华的话是炼净的。凡投靠他的,他便作他们的盾牌。
Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
除了耶和华,谁是 神呢?除了我们的 神,谁是磐石呢?
Tiu Dio, kiu ĉirkaŭzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon;
惟有那以力量束我的腰、使我行为完全的,他是 神。
Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altaĵoj;
他使我的脚快如母鹿的蹄,又使我在高处安稳。
Kiu instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.
他教导我的手能以争战,甚至我的膀臂能开铜弓。
Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via dekstra mano subtenas min, Kaj Via favoro min grandigas.
你把你的救恩给我作盾牌;你的右手扶持我;你的温和使我为大。
Vi larĝigas mian paŝon sub mi, Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.
你使我脚下的地步宽阔;我的脚未曾滑跌。
Mi persekutas miajn malamikojn, kaj mi atingas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.
我要追赶我的仇敌,并要追上他们;不将他们灭绝,我总不归回。
Mi ilin frakasas, ke ili ne povas plu leviĝi; Ili falas sub miajn piedojn.
我要打伤他们,使他们不能起来;他们必倒在我的脚下。
Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.
因为你曾以力量束我的腰,使我能争战;你也使那起来攻击我的都服在我以下。
Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
你又使我的仇敌在我面前转背逃跑,叫我能以剪除那恨我的人。
Ili krias, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
他们呼求,却无人拯救;就是呼求耶和华,他也不应允。
Mi disflugigas ilin, kiel polvon laŭ la vento; Kiel stratan koton mi ilin forĵetas.
我捣碎他们,如同风前的灰尘,倒出他们,如同街上的泥土。
Vi savas min de popola tumulto; Vi faras min ĉefo de la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.
你救我脱离百姓的争竞,立我作列国的元首;我素不认识的民必事奉我。
Per atentaj oreloj ili obeas min; Aligentuloj respektegas min.
他们一听见我的名声就必顺从我;外邦人要投降我。
Aligentuloj senfortiĝas, Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.
外邦人要衰残,战战兢兢地出他们的营寨。
Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Kaj alte glorata estu la Dio de mia savo:
耶和华是活 神。愿我的磐石被人称颂;愿救我的 神被人尊崇。
Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon Kaj submetas al mi popolojn,
这位 神,就是那为我伸冤、使众民服在我以下的。
Kiu savas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.
你救我脱离仇敌,又把我举起,高过那些起来攻击我的;你救我脱离强暴的人。
Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas.
耶和华啊,因此我要在外邦中称谢你,歌颂你的名。
Li donas grandan helpon al Sia reĝo, Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.
耶和华赐极大的救恩给他所立的王,施慈爱给他的受膏者,就是给大卫和他的后裔,直到永远。