Psalms 147

Haleluja! Ĉar estas bone kanti al nia Dio, Ĉar agrabla estas la glorkantado.
你们要讚美耶和华!因歌颂我们的 神为善为美;讚美的话是合宜的。
La Eternulo konstruas Jerusalemon, La elpelitojn de Izrael Li kolektas.
耶和华建造耶路撒冷,聚集以色列中被赶散的人。
Li sanigas la korprematojn Kaj bandaĝas iliajn vundojn.
他医好伤心的人,裹好他们的伤处。
Li kalkulas la stelojn, Kaj al ili ĉiuj Li donas nomojn.
他数点星宿的数目,一一称他的名。
Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta; Lia saĝo estas nemezurebla.
我们的主为大,最有能力;他的智慧无法测度。
La Eternulo altigas la humilulojn; Sed la malvirtulojn Li malaltigas ĝis la tero.
耶和华扶持谦卑人,将恶人倾覆于地。
Kantu al la Eternulo gloradon, Muziku al nia Dio per harpo.
你们要以感谢向耶和华歌唱,用琴向我们的 神歌颂。
Li kovras la ĉielon per nuboj, Pretigas por la tero pluvon, Kreskigas sur la montoj herbon.
他用云遮天,为地降雨,使草生长在山上。
Li donas al la bruto ĝian nutraĵon, Kaj al la korvidoj, kiuj krias.
他赐食给走兽和啼叫的小乌鸦。
Ne la forton de ĉevalo Li ŝatas; Ne la femuroj de homo al Li plaĉas:
他不喜悦马的力大,不喜爱人的腿快。
Plaĉas al la Eternulo Liaj timantoj, Kiuj fidas Lian bonecon.
耶和华喜爱敬畏他和盼望他慈爱的人。
Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; Gloru vian Dion, ho Cion.
耶路撒冷啊,你要颂讚耶和华!锡安哪,你要讚美你的 神!
Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, Li benis viajn filojn interne de vi.
因为他坚固了你的门闩,赐福给你中间的儿女。
Li donas pacon al viaj limoj, Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.
他使你境内平安,用上好的麦子使你满足。
Li sendas Sian ordonon al la tero; Tre rapide kuras Lia vorto.
他发命在地;他的话颁行最快。
Li donas neĝon kiel lanon, Li ŝutas prujnon kiel cindron.
他降雪如羊毛,撒霜如炉灰。
Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; Kiu kontraŭstaros al Lia frosto?
他掷下冰雹如碎渣;他发出寒冷,谁能当得起呢?
Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo.
他一出令,这些就都消化;他使风刮起,水便流动。
Li sciigas al Jakob Sian vorton, Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.
他将他的道指示雅各,将他的律例典章指示以色列。
Tiel Li ne faras al iu alia popolo; Kaj Liajn decidojn ili ne scias. Haleluja!
别国他都没有这样待过;至于他的典章,他们向来没有知道。你们要讚美耶和华!