Psalms 140

Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, Gardu min kontraŭ perfortulo;
(大卫的诗,交与伶长。)耶和华啊,求你拯救我脱离凶恶的人,保护我脱离强暴的人!
Kontraŭ tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, Ĉiutage kaŭzas militojn;
他们心中图谋奸恶,常常聚集要争战。
Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. Sela.
他们使舌头尖利如蛇,嘴里有虺蛇的毒气。(细拉)
Gardu min, ho Eternulo, kontraŭ la manoj de malvirtuloj, Gardu min kontraŭ perfortuloj, Kiuj intencas renversi miajn paŝojn.
耶和华啊,求你拯救我脱离恶人的手,保护我脱离强暴的人!他们图谋推我跌倒。
Fieruloj kaŝis kaptilon por mi kaj ŝnurojn, Ili etendis reton ĉe la vojo, implikilon ili metis por mi. Sela.
骄傲人为我暗设网罗和绳索;他们在路旁铺下网,设下圈套。(细拉)
Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Dio; Atentu, ho Eternulo, la voĉon de mia petego.
我曾对耶和华说:你是我的 神。耶和华啊,求你留心听我恳求的声音!
Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo, Vi ŝirmas mian kapon en la tago de batalo.
主─耶和华、我救恩的力量啊,在争战的日子,你遮蔽了我的头。
Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian dezirataĵon, Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fieriĝu. Sela.
耶和华啊,求你不要遂恶人的心愿;不要成就他们的计谋,恐怕他们自高。(细拉)
La veneno de miaj ĉirkaŭantoj, La malicaĵo de iliaj lipoj kovru ilin.
至于那些昂首围困我的人,愿他们嘴唇的奸恶陷害(原文是遮蔽)自己!
Falu sur ilin brulantaj karboj; Ili ĵetiĝu en fajron, En abismojn, ke ili ne leviĝu.
愿火炭落在他们身上!愿他们被丢在火中,抛在深坑里,不能再起来。
Kalumnianto ne staros forte sur la tero; Perfortulon la malbono entiros en pereon.
说恶言的人在地上必坚立不住;祸患必猎取强暴的人,将他打倒。
Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, La rajton de malriĉuloj.
我知道耶和华必为困苦人伸冤,必为穷乏人辨屈。
Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon; Piuloj restos antaŭ Via vizaĝo.
义人必要称讚你的名;正直人必住在你面前。