Psalms 108

Fortika estas mia koro, ho Dio; Mi kantos kaj gloros kun mia honoro.
(大卫的诗歌。) 神啊,我心坚定;我口(原文是荣耀)要唱诗歌颂!
Vekiĝu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan ĉielruĝon.
琴瑟啊,你们当醒起!我自己要极早醒起!
Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj; Kaj mi prikantos Vin inter la gentoj.
耶和华啊,我要在万民中称谢你,在列邦中歌颂你!
Ĉar granda ĝis super la ĉielo estas Via boneco, Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.
因为,你的慈爱大过诸天;你的诚实达到穹苍。
Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Kaj Via gloro estu super la tuta tero.
 神啊,愿你崇高过于诸天!愿你的荣耀高过全地!
Por ke liberiĝu viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min.
求你应允我们,用右手拯救我们,好叫你所亲爱的人得救。
Dio diris en Sia sanktejo: Mi triumfos; Mi dividos Ŝeĥemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros.
 神已经指著他的圣洁说(说:或译应许我):我要欢乐;我要分开示剑,丈量疏割谷。
Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro.
基列是我的;玛拿西是我的;以法莲是护卫我头的;犹大是我的杖;
Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon; Super Filiŝtujo Mi triumfe krios.
摩押是我的沐浴盆;我要向以东抛鞋;我必因胜非利士呼喊。
Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min ĝis Edom?
谁能领我进坚固城?谁能引我到以东地?
Ĉu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.
 神啊,你不是丢弃了我们吗? 神啊,你不和我们的军兵同去吗?
Donu al ni helpon kontraŭ la malamiko; Vanta estas helpo de homo.
求你帮助我们攻击敌人,因为人的帮助是枉然的。
Kun Dio ni faros heroaĵojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.
我们倚靠 神才得施展大能,因为践踏我们敌人的就是他。