Psalms 101

Bonecon kaj justecon mi prikantos; Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos.
(大卫的诗)。我要歌唱慈爱和公平;耶和华啊,我要向你歌颂!
Mi penas iri prudente la vojon de pieco; Kiam Vi venos al mi? Mi iras kun pura koro interne de mia domo.
我要用智慧行完全的道。你几时到我这里来呢?我要存完全的心行在我家中。
Mi ne metas antaŭ miajn okulojn malbonan aferon; Mi malamas farojn de malfideleco, Ili ne aliĝas al mi.
邪僻的事,我都不摆在我眼前;悖逆人所做的事,我甚恨恶,不容沾在我身上。
Koro perversa foriĝu de mi; Malbonon mi ne volas koni.
弯曲的心思,我必远离;一切的恶人(或译:恶事),我不认识。
Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos; Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne toleros.
在暗中谗谤他邻居的,我必将他灭绝;眼目高傲、心里骄纵的,我必不容他。
Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke ili sidu kun mi; Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi.
我眼要看国中的诚实人,叫他们与我同住;行为完全的,他要伺候我。
Ne loĝos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite; Kiu diras malveron, tiu ne staros antaŭ miaj okuloj.
行诡诈的,必不得住在我家里;说谎话的,必不得立在我眼前。
Fervore mi ekstermos ĉiujn malvirtulojn de la lando, Por elradikigi el la urbo de la Eternulo ĉiujn krimulojn.
我每日早晨要灭绝国中所有的恶人,好把一切作孽的从耶和华的城里剪除。