Proverbs 22

Nomo bona estas pli preferinda, ol granda riĉeco; Kaj bona estimo, ol arĝento kaj oro.
美名胜过大财;恩宠强如金银。
Riĉulo kaj malriĉulo renkontiĝas: Ilin ambaŭ kreis la Eternulo.
富户穷人在世相遇,都为耶和华所造。
Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas.
通达人见祸藏躲;愚蒙人前往受害。
Por humileco kaj timo antaŭ la Eternulo Oni ricevas riĉecon kaj honoron kaj vivon.
敬畏耶和华心存谦卑,就得富有、尊荣、生命为赏赐。
Dornoj kaj retoj estas sur la vojo de malbonagulo; Kiu gardas sian animon, tiu malproksimiĝas de ili.
乖僻人的路上有荆棘和网罗;保守自己生命的,必要远离。
Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj eĉ maljuniĝinte li ne dekliniĝos de ĝi.
教养孩童,使他走当行的道,就是到老他也不偏离。
Riĉulo regas super malriĉuloj, Kaj kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto.
富户管辖穷人;欠债的是债主的仆人。
Kiu semas maljustaĵon, tiu rikoltos suferon, Kaj la kano de lia krueleco rompiĝos.
撒罪孽的,必收灾祸;他逞怒的杖也必废掉。
Bonokululo estos benata; Ĉar li donas el sia pano al malriĉulo.
眼目慈善的,就必蒙福,因他将食物分给穷人。
Forpelu blasfemulon, kaj foriros malpaco, Kaj ĉesiĝos malkonsento kaj ofendo.
赶出亵慢人,争端就消除;纷争和羞辱也必止息。
Kiu amas purecon de koro kaj agrable parolas, Al tiu la reĝo estas amiko.
喜爱清心的人因他嘴上的恩言,王必与他为友。
La okuloj de la Eternulo gardas la prudenton; Sed la vortojn de maliculo Li renversas.
耶和华的眼目眷顾聪明人,却倾败奸诈人的言语。
Mallaborulo diras: Leono estas ekstere, Mi povus esti mortigita meze de la strato.
懒惰人说:外头有狮子;我在街上就必被杀。
La buŝo de malĉastulino estas profunda foso; Kiun la Eternulo koleras, tiu tien enfalas.
淫妇的口为深坑;耶和华所憎恶的,必陷在其中。
Malsaĝeco forte sidas en la koro de knabo; Sed vergo punanta ĝin elpelas el ĝi.
愚蒙迷住孩童的心,用管教的杖可以远远赶除。
Kiu premas malriĉulon, por pligrandigi sian riĉecon, Tiu donas al riĉulo, por ke li malriĉiĝu.
欺压贫穷为要利己的,并送礼与富户的,都必缺乏。
Klinu vian orelon kaj aŭskultu vortojn de saĝuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo;
你须侧耳听受智慧人的言语,留心领会我的知识。
Ĉar ili estos agrablaj, se vi gardos ilin en via interno; Ili estos ĉiuj pretaj sur viaj lipoj.
你若心中存记,嘴上咬定,这便为美。
Ke al la Eternulo estu via fido, Tion mi instruis al vi hodiaŭ.
我今日以此特特指教你,为要使你倚靠耶和华。
Ĉu mi ne skribis al vi tion trifoje Kun konsiloj kaj scio,
谋略和知识的美事,我岂没有写给你吗?
Por sciigi al vi la ĝustecon de la paroloj de vero, Por ke vi transdonu la parolojn de vero al tiuj, kiuj vin sendis?
要使你知道真言的实理,你好将真言回覆那打发你来的人。
Ne prirabu malriĉulon, pro tio, ke li estas malriĉa; Kaj ne premu senhavulon ĉe la pordego;
贫穷人,你不可因他贫穷就抢夺他的物,也不可在城门口欺压困苦人;
Ĉar la Eternulo defendos ilian aferon Kaj dispremos iliajn premantojn.
因耶和华必为他辨屈;抢夺他的,耶和华必夺取那人的命。
Ne amikiĝu kun homo kolerema, Kaj ne komunikiĝu kun homo flamiĝema;
好生气的人,不可与他结交;暴怒的人,不可与他来往;
Ke vi ne lernu lian vojon Kaj ne ricevu reton por via animo.
恐怕你效法他的行为,自己就陷在网罗里。
Ne estu inter tiuj, kiuj firmigas per mano, Kiuj garantias por ŝuldoj.
不要与人击掌,不要为欠债的作保。
Se vi ne havos per kio pagi, Oni ja prenos vian litaĵon de sub vi.
你若没有什么偿还,何必使人夺去你睡卧的床呢?
Ne forŝovu la antikvajn limojn, Kiujn faris viaj patroj.
你先祖所立的地界,你不可挪移。
Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaŭ reĝoj; Li ne staros antaŭ maleminentuloj.
你看见办事殷勤的人吗?他必站在君王面前,必不站在下贱人面前。