Proverbs 21

Kiel akvaj torentoj estas la koro de reĝo en la mano de la Eternulo: Kien Li volas, Li ĝin direktas.
王的心在耶和华手中,好像陇沟的水随意流转。
Ĉiuj vojoj de homo estas ĝustaj en liaj okuloj; Sed la Eternulo pesas la korojn.
人所行的,在自己眼中都看为正;惟有耶和华衡量人心。
Plenumado de vero kaj justeco Estas al la Eternulo pli agrabla ol oferado.
行仁义公平比献祭更蒙耶和华悦纳。
Fieraj okuloj kaj aroganta koro, Kulturaĵo de malvirtuloj, estas peko.
恶人发达(发达:原文是灯),眼高心傲,这乃是罪。
La entreprenoj de diligentulo donas nur profiton; Sed ĉiu trorapidado kondukas nur al manko.
殷勤筹划的,足致丰裕;行事急躁的,都必缺乏。
Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto.
用诡诈之舌求财的,就是自己取死;所得之财乃是吹来吹去的浮云。
La rabo de malvirtuloj atakos ilin mem; Ĉar ili ne volis fari justaĵon.
恶人的强暴必将自己扫除,因他们不肯按公平行事。
Malrekta estas la vojo de homo kulpa; Sed la agado de purulo estas ĝusta.
负罪之人的路甚是弯曲;至于清洁的人,他所行的乃是正直。
Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.
宁可住在房顶的角上,不在宽阔的房屋与争吵的妇人同住。
La animo de malvirtulo deziras malbonon; Lia proksimulo ne estas favorata de li.
恶人的心乐人受祸;他眼并不怜恤邻舍。
Kiam blasfemanto estas punata, senspertulo fariĝas pli saĝa; Kaj kiam oni instruas saĝulon, li akiras prudenton.
亵慢的人受刑罚,愚蒙的人就得智慧;智慧人受训诲,便得知识。
La Justulo rigardas la domon de malvirtulo, Kaj Li faligas malvirtulojn en malbonon.
义人思想恶人的家,知道恶人倾倒,必致灭亡。
Se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, Li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata.
塞耳不听穷人哀求的,他将来呼籲也不蒙应允。
Sekreta donaco kvietigas koleron, Kaj donaco en la sinon, fortan furiozon.
暗中送的礼物挽回怒气;怀中搋的贿赂止息暴怒。
Farado de justaĵo estas ĝojo por la virtulo Kaj teruro por la malbonaguloj.
秉公行义使义人喜乐,使作孽的人败坏。
Homo, kiu erarforiĝis de la vojo de prudento, Ekloĝos en komunumo de mortintoj.
迷离通达道路的,必住在阴魂的会中。
Kiu amas gajecon, tiu havos mankon; Kiu amas vinon kaj oleon, tiu ne estos riĉa.
爱宴乐的,必致穷乏;好酒,爱膏油的,必不富足。
La malvirtulo estos liberiga anstataŭo por la virtulo, Kaj malpiulo por piuloj.
恶人作了义人的赎价;奸诈人代替正直人。
Pli bone estas loĝi en lando dezerta, Ol kun malpacema kaj kolerema edzino.
宁可住在旷野,不与争吵使气的妇人同住。
Ĉarma trezoro kaj oleo estas en la domo de saĝulo; Sed homo malsaĝa ĉion englutas.
智慧人家中积蓄宝物膏油;愚昧人随得来随吞下。
Kiu celas justecon kaj bonecon, Tiu trovos vivon, justecon, kaj honoron.
追求公义仁慈的,就寻得生命、公义,和尊荣。
Kontraŭ urbon de fortuloj eliras saĝulo, Kaj li faligas ĝian fortan fortikaĵon.
智慧人爬上勇士的城墙,倾覆他所倚靠的坚垒。
Kiu gardas sian buŝon kaj sian langon, Tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj.
谨守口与舌的,就保守自己免受灾难。
Fiera malbonulo, kiun oni nomas blasfemulo, Agas kun kolero kaj malboneco.
心骄气傲的人名叫亵慢;他行事狂妄,都出于骄傲。
La deziro de mallaborulo lin mortigas, Ĉar liaj manoj ne volas labori.
懒惰人的心愿将他杀害,因为他手不肯做工。
Tuttage li forte deziras; Sed virtulo donas kaj ne rifuzas.
有终日贪得无餍的;义人施舍而不吝惜。
Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo; Kiom pli, kiam li ĝin alportas kiel pekoferon!
恶人的祭物是可憎的;何况他存恶意来献呢?
Mensoga atestanto pereos; Sed homo, kiu mem aŭdis, parolos por ĉiam.
作假见证的必灭亡;惟有听真情而言的,其言长存。
Malvirtulo tenas sian vizaĝon arogante; Sed virtulo zorgas pri sia vojo.
恶人脸无羞耻;正直人行事坚定。
Ne ekzistas saĝo, ne ekzistas prudento, Ne ekzistas konsilo kontraŭ la Eternulo.
没有人能以智慧、聪明、谋略敌挡耶和华。
Ĉevalo estas preparata por la tago de milito; Sed la helpo venas de la Eternulo.
马是为打仗之日预备的;得胜乃在乎耶和华。