Proverbs 11

Malvera pesilo estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed plena pezo plaĉas al Li.
诡诈的天平为耶和华所憎恶;公平的法码为他所喜悦。
Se venis malhumileco, venos ankaŭ honto; Sed ĉe la humiluloj estas saĝo.
骄傲来,羞耻也来;谦逊人却有智慧。
La senkulpeco de la piuloj gvidos ilin; Sed la falsemo pereigos la maliculojn.
正直人的纯正必引导自己;奸诈人的乖僻必毁灭自己。
Ne helpos riĉo en la tago de kolero; Sed bonfaremo savas de morto.
发怒的日子资财无益;惟有公义能救人脱离死亡。
La justeco de piulo ebenigas lian vojon; Sed malpiulo falos per sia malpieco.
完全人的义必指引他的路;但恶人必因自己的恶跌倒。
La justeco de piuloj savos ilin; Sed la pasio de maliculoj ilin kaptos.
正直人的义必拯救自己;奸诈人必陷在自己的罪孽中。
Kiam mortas homo pia, ne pereas lia espero; Sed la atendo de la pekuloj pereas.
恶人一死,他的指望必灭绝;罪人的盼望也必灭没。
Piulo estas savata kontraŭ mizero, Kaj malpiulo venas sur lian lokon.
义人得脱离患难,有恶人来代替他。
Per la buŝo de hipokritulo difektiĝas lia proksimulo; Sed per kompreno piuloj saviĝas.
不虔敬的人用口败坏邻舍;义人却因知识得救。
Kiam al la piuloj estas bone, la urbo ĝojas; Kaj kiam pereas malpiuloj, ĝi estas gaja.
义人享福,合城喜乐;恶人灭亡,人都欢呼。
Per la beno de piuloj urbo altiĝas; Kaj per la buŝo de malpiuloj ĝi ruiniĝas.
城因正直人祝福便高举,却因邪恶人的口就倾覆。
Kiu mokas sian proksimulon, tiu estas malsaĝulo; Sed homo prudenta silentas.
藐视邻舍的,毫无智慧;明哲人却静默不言。
Kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas sekreton; Sed kiu havas fidelan spiriton, tiu konservas aferon.
往来传舌的,洩漏密事;心中诚实的,遮隐事情。
Ĉe manko de prikonsiliĝo popolo pereas; Sed ĉe multe da konsilantoj estas bonstato.
无智谋,民就败落;谋士多,人便安居。
Malbonon faras al si tiu, kiu garantias por fremdulo; Sed kiu malamas donadon de mano, tiu estas ekster danĝero.
为外人作保的,必受亏损;恨恶击掌的,却得安稳。
Aminda virino akiras honoron, Kaj potenculoj akiras riĉon.
恩德的妇女得尊荣;强暴的男子得资财。
Bonkora homo donos bonon al sia animo, Kaj kruelulo detruas sian karnon.
仁慈的人善待自己;残忍的人扰害己身。
Malvirtulo akiras profiton malveran, Kaj la semanto de virto veran rekompencon.
恶人经营,得虚浮的工价;撒义种的,得实在的果效。
Bonfarado kondukas al vivo; Kaj kiu celas malbonon, tiu iras al sia morto.
恒心为义的,必得生命;追求邪恶的,必致死亡。
Abomenaĵo por la Eternulo estas la malickoruloj; Sed plaĉas al Li tiuj, kiuj iras vojon pian.
心中乖僻的,为耶和华所憎恶;行事完全的,为他所喜悦。
Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita.
恶人虽然连手,必不免受罚;义人的后裔必得拯救。
Kiel ora ringo sur la nazo de porko, Tiel estas virino bela, sed malbonkonduta.
妇女美貌而无见识,如同金环带在猪鼻上。
La deziro de virtuloj estas nur bono; Sed malvirtuloj povas esperi nur koleron.
义人的心愿尽得好处;恶人的指望致干忿怒。
Unu disdonas, kaj riĉiĝas ĉiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malriĉiĝas.
有施散的,却更增添;有吝惜过度的,反致穷乏。
Animo benanta ĝuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos sufiĉe por trinki.
好施舍的,必得丰裕;滋润人的,必得滋润。
Kiu retenas grenon, tiun malbenas la popolo; Sed beno venas sur la kapon de tiu, kiu disdonas.
屯粮不卖的,民必咒诅他;情愿出卖的,人必为他祝福。
Kiu celas bonon, tiu atingos plaĉon; Sed kiu serĉas malbonon, tiun ĝi trafos.
恳切求善的,就求得恩惠;惟独求恶的,恶必临到他身。
Kiu fidas sian riĉecon, tiu falos; Sed virtuloj floros kiel juna folio.
倚仗自己财物的,必跌倒;义人必发旺,如青叶。
Kiu detruas sian domon, tiu heredos venton; Kaj malsaĝulo estas sklavo de saĝulo.
扰害己家的,必承受清风;愚昧人必作慧心人的仆人。
La frukto de virtulo estas arbo de vivo; Kaj akiranto de animoj estas saĝulo.
义人所结的果子就是生命树;有智慧的,必能得人。
Se virtulo ricevas redonon sur la tero, Tiom pli malvirtulo kaj pekulo!
看哪,义人在世尚且受报,何况恶人和罪人呢?